Saluton.
*Por Oktobro 2021, sub aŭspicio de la Amerika komisiono de UEA, ni invitas
vin konkursi kun ni en la Vikipedio kaj Vikivojaĝo pri Ameriko! Vi helpos
al strategie gravaj projektoj kaj ankaŭ valoraj premioj atendas vin!*
- https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Amerika_monato_2021
- https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Amerika_monato_2021
Ni daŭrigas la "tradicion" (aparte forte en tiu ĉi jaro), kiam dum plena
monato ni fokusiĝas pri specifa temo kaj laboras pri ĝi en Esperantaj
Vikimediaj projektoj - ĉi foje pri la superkontinento Ameriko (Suda,
Centra, Norda, proksimaj insuloj).
La Amerika komisiono de UEA honorigis nin per sia aŭspicio - kaj ni tre
ĝojas kaj dankas pro tiu ĉi agnosko!
Ĉi-foje ni aparte fokusiĝas pri Vikivojaĝo - nova, ankoraŭ malmulte konata
frato de Vikipedio, kie vi trovas turismajn gvidilojn pri diversaj lokoj
sur (kaj ekster de :) Tero. Sed pro sia noveco ĝi ankoraŭ bezonas plurajn
helpajn manojn!
Imagu, ke vi veturas al Esperanta renkontiĝo kaj por plani vian tutan
vojaĝon plene sufiĉas informoj en Esperanto. Se organizantoj de eventoj
faras elstaran laboron, tio eblas, sed ili kutime havas ankaŭ amason de
alia laboro. Tie venas oportuno por ni - vikimedianoj!
La absoluta bazo por agrable kaj sekure vojaĝi estas informoj pri *lando,
urbo kaj lingvo*. Kiam ni faros tiujn artikolojn en Vikivojaĝo por eĉ nur
ĉiuj landoj kie ofte okazas Esperantaj renkontiĝoj, tio jam signife
plialtigos valoron de Vikivojaĝo por Esperantistaj vojaĝantoj!
Kaj ni jam traktas kun diversaj organizoj inlkudon de lokoj de ties
renkontiĝoj al la konkurso!
Konklude, *dum Oktobro 2021 verku pri Ameriko, precipe en Vikivojaĝo, aliĝu
al la konkurso kaj venku ;-)*
- https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Amerika_monato_2021
- https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Amerika_monato_2021
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Saluton!
La Esperanta Vikipedio estis fondita antaŭ 20 jaroj, do ĉi-jare ni festas
rondan "naskiĝtagon"!
Resumo: Senpage aliĝu ĉe https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021
Kaj ni volas festi ĝin kun vi! La organizo Esperanto kaj Libera Scio /
Vikimedio EO tial organizas *VikiFeston* por la *18-a de Decembro 2021*, do
jam tre baldaŭ!
La festo estos *virtuala* (por ebligi tutmondan partoprenon) kaj *senpaga*
(kvankam ni instigas al donacoj ;). Ankoraŭ vi povas proponi programeron
(aparte se ĝi estas festa / amuza)! La festo okazas kun la subtitolo “*Preter
20 jaroj de la Esperanta Vikipedio*“, do ĝi temos ankaŭ pri aliaj projektoj
kaj estonteco.
Aliĝu tuj senpage por povi partopreni!
https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Saluton!
Jam post 3 horoj kaj iom komenciĝos la 3-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de
Esperanto kaj Libera Scio (2021-1)!
La kunsido okazos virtuale per video-renkontiĝa ilo Jitsi. Ĉiuj bezonantaj
ligiloj por partopreni, kaj tagordo estas disponeblaj en nia retejo:
https://esperanto.wiki/evento/3-a-kunsido-de-generala-asembleo-2021-1
Se vi volas partopreni, sed dume ne aliĝis, bonvolu aliĝi ĉe la ligilo
supre.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Jam post semajno okazos plia Kunsido de la Ĝenerala asembleo de ELiSo /
VMEO. Tio estas unika ŝanco por plibonigi nian statuton (preninte en
konsideron la lernitaĵojn de de la lasta jaro). Bv. respondi formularon en
jena paĝo (1 respondo po propono; se vi volas fari plurajn proponojn,
resopndu ĝin plurfoje).
*https://esperanto.wiki/2021/helpu-plibonigi-nian-statuton-por-nova-agado*
<https://esperanto.wiki/2021/helpu-plibonigi-nian-statuton-por-nova-agado>
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Komunumo de Vikidatumoj, la vikimedia datumbaza projekto, nuntempe
renkontiĝas en virtuala konferenco plene dediĉita al Vikidatumoj!
Partopreno estas senpaga, kaj daŭre ebla!
Venu por lerni malmulte konatajn angulojn de Vikidatumoj, trukoj kaj
konsiloj kaj helpu viziumu pri la estonteco:
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:WikidataCon_2021
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton.
Last-minuta mesaĝo: tre baldaŭ finiĝos aliĝado al virtuala vikia evento
specife por Afrikanoj!
Pliaj informoj sube!
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
---------- Forwarded message ---------
Od: Geoffrey Kateregga <kateregga1(a)gmail.com>
Date: st 27. 10. 2021 o 15:05
Subject: [Wikimedia-l] Wiki Indaba 2021 Registration closes today
To: Mailing list for African Wikimedians <
african-wikimedians(a)lists.wikimedia.org>, <wikimedia-l(a)lists.wikimedia.org>
Attention Wikimedians!
Registration for Wiki Indaba 2021 closes today! There are only 50 more
tickets left for grabs. Don’t miss out on being part of this historical
event. Book your seat by registering here [image: 👉] bit.ly/wikiindaba2021
<https://t.co/LOmFwulfOZ>
If you have any queries, please reach out to wikiuganda(a)gmail.com
Looking forward to connecting with you.
Kind regards,
Geoffrey Kateregga, on behalf of the Wiki Indaba 2021 Local Organizing Team
_______________________________________________
Wikimedia-l mailing list -- wikimedia-l(a)lists.wikimedia.org, guidelines at:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Mailing_lists/Guidelines and
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia-l
Public archives at
https://lists.wikimedia.org/hyperkitty/list/wikimedia-l@lists.wikimedia.org…
To unsubscribe send an email to wikimedia-l-leave(a)lists.wikimedia.org
Saluton.
La teamo de UK en Montrealo, Kanado partneriĝis pri nia konkurso Amerika
monato 2021 - invitas vin en Oktobro verki artikolojn rilatajn specife al
ĝi ka provizas por vi aldonajn premiojn, inklude de senpaga aliĝo al la UK!
*Dum Oktobro verku pri la Montreala UK, helpu al la plej granda Esperanta
renkontiĝo kaj gajnu aldonajn premiojn!*
- *Vikivojaĝo*
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Amerika_monato_2021/Premioj_…>
- *Vikipedio*
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Amerika_monato_2021/Premioj_kaj_arti…>
Universala kongreso tradicie estas la plej granda kaj glora manifestiĝo de
la Esperanta komunumo kaj allogas kutime pli ol mil samideanojn. Por helpi
al tiuj samideanoj trankvile kaj sekure alveni la la kongreso, kaj pli ĝui
la kongresan lokon, ni invitas vin enkadre de la konkurso Amerika monato
2021 fokusiĝi pri temoj rilataj al la Montreala UK.
La teamo de la UK konsulte kun VMEO elektis kelkajn aparte gravajn temojn
en Vikivojaĝo kaj Vikipedio, pri kiuj esperantistoj sciu jam nun! Unuflanke
temas pri artikoloj en Vikivojaĝo, kiuj helpos pri veturado de la
partoprenontoj. Duaflanke pri artikoloj en Vikipedio, kiuj omaĝas gravajn
kulturajn elementojn rilatajn al la UK.
Pro graveco de UK, verkante pri ĝi vi rajtas gajni aldonajn premiojn. Tiuj
estas senpaga aliĝo al la UK, monpremioj, libroj ks.
La liston de artikoloj kaj aldonaj premioj trovu ĉe:
- Vikivojaĝo
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Amerika_monato_2021/Premioj_…>
- Vikipedio
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Amerika_monato_2021/Premioj_kaj_arti…>
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Kun ĝojo mi invitas vin al la 3-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2021-1) de
Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto.
Ĝi okazos la la 6-an de Novembro 2021 je 15:00 - 17:00 UTK.
La detaloj pri manieroj por partopreni estos provizotaj poste.
Por bone plani la kunsidon, bonvolu aliĝi ĉe
https://esperanto.wiki/evento/3-a-kunsido-de-generala-asembleo-2021-1
Tiel ni anticipe scios kun kiuj ĉiuj kalkuli.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Baldaŭ devas okazi Kunsido de la Ĝenerala asembleo de ELiSo / VMEO.
Mi pripensas la daton kaj konsideras, ke la 6-a de Novembro 2021 15:00 -
17:00 UTK povus esti bona (donus sufiĉan tempon por fari formalaĵojn fine
de la jaro, ne estas iu aparte granda Esperanta renkontiĝo tiam planata).
La proponita tempo ankoraŭ ne estas findecidita. Ĉu vi scias pri iu afero,
kiu malhelpus al ni havi la Kunsidon tiam? Sed negativaj reagoj mi baldaŭ
konfirmos tiun ĉi daton.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton,
jen mia rekomendo:
Mi - Peter Baláž ĉeestas kaj helpas al agado de Esperanto kaj Libera Scio
jam de pli frue ol la grupo memstariĝis. Ilia fokuso ĉiam estis kaj plu
estas helpo al la Esperantaj Vikipedio kaj aliaj Vikimediaj projektoj, kio
konsekvence helpas al tuta Esperantujo. La grupo videble profesiiĝas kaj
estos bona aldono al la Fakaj Asocioj Kunlaborantaj de UEA. Ĝia laboro
estas ege grava kaj utila por tuta nia movado, do ĝi certe estos same utila
FA de UEA/TEJO.
amike Petro
E@I-kunordiganto
SKEF-prezidanto