Saluton.
TEJO nun diskutas pri akcepto de Vikimedio EO kiel sia nova Faka sekcio
(vidu detalojn en la mesaĝo sube)! Ni atendas baldaŭan akcepton 😎
Kun tiu bela honorigo venas ankaŭ kelkaj pliaj resopndecoj, inklude de
nomumo de nia Komitatano A por TEJO. Tiu homo reprezentos VMEO-n en TEJO,
partoprenadoj ties kunsidojn, voĉdonos kaj ĝenerale helpos kundecidi la
direkton de TEJO.
Se vi interesiĝas kandidatiĝu nun
<https://esperanto.wiki/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=74&dest…>
aŭ legu pliajn detalojn
<https://esperanto.wiki/2023/igu-komitatano-a-de-tejo-nome-de-vikimedio-eo>!
Bonvolu kandidatiĝi *ĝis la 28-a de Februaro 2023*!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
---------- Forwarded message ---------
Od: Albert Stalin Garrido <albertstgarrido(a)gmail.com>
Date: ut 14. 2. 2023 o 11:12
Subject: [tejo-komitato] Rekomendo pri la aliĝo de Wikimedia EO kiel nova
landa sekcio
To: <tejo-komitato(a)googlegroups.com>
Karaj komitatanoj,
Ni, la laborgrupo pri la aliĝo de *Wikimedia EO* (VMEO, alinome "Esperanto
kaj Libera Scio"), post zorga ekzamenado kaj korespondado kun la aliĝanta
organizo, procezo kiu daŭris sufiĉe longe ekde 2021, decidas
*rekomendi *komitatan
voĉdonon favore al la aliĝo de la menciita organizo kiel nova faka sekcio
de TEJO.
Ni opinias, ke VMEO kontentigas ĉiujn minimumajn postulojn preskribitajn de
la Artikolo 9.2 (Fakaj Sekcioj) de la Statuto de TEJO. Krome, ili ankaŭ
adoptis novan Elektan Regularon kaj verkis agadplanon pri junulara varbado,
kion nia laborgrupo krompostulis al ili dum la aliĝprocezo.
Por via referenco mi alkroĉas kun ĉi tiu retmesaĝo ligilojn aŭ dosierojn de
iliaj esencaj dokumentoj:
- Statuto de Wikimedia EO <https://esperanto.wiki/pri-ni/statuto>
- Nova Elekta Regularo
<https://drive.google.com/file/d/15zgz2_QHnEES0c0B19zTMTH6dtWxFPby/view>
- Jara Plano 2023
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/20…>
- Lasta Agadraporto (sube alkroĉita)
Kun tio mi proponas al la ĝenerala sekretario Tobiasz la senprokrastan
startigon de la debata fazo kiu kondukos la temon al voĉdonado. Ni esperas,
ke la tuta procezo progresos tiel, ke VMEO havos la oportunon debuti dum la
eksterordinara Komitatkunsido la 4-an de marto 2023.
Tutmondigeme,
Albert, Patricio, Marko, & MB
La laborgrupo pri aliĝpeto de VMEO
*Albert Stalin Tancinco Garrido*
*President | **World Esperanto Youth Organisation (TEJO)*
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org | info(a)tejo.org | fb/tejoesperanto
<https://www.facebook.com/tejoesperanto/> | twitter/tejoesperanto
<https://twitter.com/tejoesperanto>
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
email to tejo-komitato+unsubscribe(a)googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit
https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CADwXmwnRoaYrQGvURvwNd0Wvcy…
<https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CADwXmwnRoaYrQGvURvwNd0Wvcy…>
.
Saluton
En la Estraro ni ĵus komencas cerbumi kian agadon ni kiel organizo VMEO
povas fari tiel, ke ĝi alportu vikimediajn rezultojn (ideale, sed ne nepre
"nun kaj ĉi tie) kaj samtempe helpus al ekologia daŭropoveco.
Kio estas viaj ideoj?
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Tre baldaux (post 2 tagoj) estos fino de la petado de stipendioj por
Vikimanio 2023 en Singapuro. Se vi volas partopreni sed bonus por vi ioma
financa helpo, certe petu la stipendion nun (aux poste bedauxru ;)!
Vi povas ricevi stipendion por plena partopreno (veturo, logxado,
partopreno), aux parta (logxado, partopreno, sed sen veturo). Mi mem
partoprenis Vikimanion plurfoje kaj (eble krom uzado de la angla...) mi tre
sxatis tion. Cxiam mi partoprenis per la stipendio, pro kio mi aparte
dankas al la Fondajxo Vikimedio! Kaj ankaux vi povas!
Por peti venu al https://wikimania.wikimedia.org/wiki/2023:Scholarships
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto