Saluton!
En Januaro/Februaro 2020 ni diskutis pri partopreno en projekto (kun
Ameriko pri celoj por daŭropova evoluo) por kiu TEJO petis subvencion de la
Eŭrop-unia programo Erasmo+. Tiam ni volis partopreni, sed ne povis ĉar la
procezo de nia registriĝo ankoraŭ ne estis plene finita.
Dum lastaj tagoj mi komunikis kun TEJO kaj E@I pri ebla partopreno en alia
projekto (pri efika informado al membroj / komunumo / publiko). La Prepara
komisiono de ELiSo (kiu estas organo nuntempe plej simila al Estrato)
konsentis pri partopreno kaj ankaŭ komunumanoj en Telegramo jesis. (mi
pardonpetas, ke mi preterlasis nian dissendoliston - mi havis jam tro multe
da komunikado. mi klopodos por sekvaj fojoj starigi pli taŭgan
infrastrukturon, kiu helpos pri taŭga informado) Tial ni, kiel ELiSo,
oficiale partneriĝis en la projekto. Ni ekscios ĉu la projekto estis
akceptita post ĉ. 2 monatoj. Intertempe mi ankoraŭ komunikos pri kiel vi
povas partopreni.
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton.
Alparolis min teĥnika prizorganto de Virtuala kongreso (VK), kiu okazas
anstataŭ UK, kun eblo havi "temajn ĉabmrojn" kun vidbabilejo dum VK kaj ĉu
VMEO interesiĝas pri tia sia ĉambro.
Por mi, mi diras certe jes! la demando pli estas kiom da sesioj, en kiuj
tempoj, sub kiu nomo kaj kiu estos "gvidanto" de la ĉambro (ekzemple
prezentos mision de Vikimedio, kiel oni verkas Vikipedion, kion celas VMEO,
respondados al demandoj kaj babilos kun homoj pri la temo).
Mia nuna imago estas almenaŭ 2 sesioj - almenaŭ 1 en tempo taŭga por Eŭropo
kaj almenaŭ 1 taŭga por Ameriko, espereble por Azio (ĉu ni havas aktivulon,
kiu pretas gvidi?) kaj la nomo estu io alia ol "Esperanto kaj Libera Scio"
(ĉar tion homon ne multe konas, ne klare ligas nin al viki-aferoj kaj ni
ĉiuokaze postnelonge espereble ŝanĝos la nomon), eble io kiel "Vikioj en
Esperanto" aŭ "Vikipedio kaj ĝia familio" :)
DEMANDO POR VI
Ĉu vi volas (kun)gvidi iun sesion? En kiu tempo (por kiuj horzonoj)?
Temas pri lastmomenta ideo, kaj VK komenciĝos postnelonge, do bv. eĥiĝu ene
de 2 tagoj.
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Saluton.
Dum la nuntempa kongresa sezono (Julio - Aŭgusto 2020) okazas internacia
kampanjo pri aldonado de fotoj al Vikipediaj artikoloj. Kaj Esperanto kaj
Libera Scio (ELiSo) partoprenas en ĝi - subtenante la Esperantan Vikipedion!
Por partopreni aldonu al ajna Vikipedia artikolo foton / videon / sonaĵon
(ili jam estas abunde en la Vikimedia Komunejo), en la redakto-resumon (ne
en la artikolon mem!) skribu #*WPWP* kaj konservu la ŝanĝon. Homoj, kiuj
aldonos fotojn / videojn / sonaĵojn al plej multaj artikoloj, gajnos
valorajn donac-kartojn. Precizaj reguloj estas ĉe la oficiala multlingva
paĝo: https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikipedia_Pages_Wanting_Photos/eo
Por subteni la kampanjon ni organizas ankaŭ prelegojn kaj fulmokursojn.
Dume konfirmitaj estas dum:
- IJK 2020, 13-a de Julio
<https://esperanto.wiki/evento/ilustru-vikipedion-helpu-kaj-venku-kampanjon-…>
- SES 2020, 21-a de Julio
<https://esperanto.wiki/evento/ilustru-vikipedion-helpu-kaj-venku-kampanjon-…>
Prelegos Leandro Abrahão, trejnos KuboF Hromoslav - ambaŭ aktivuloj de
Esperanto kaj Libera Scio kaj longjaraj administrantoj de la Esperanta
Vikipedio.
Se vi partoprenos tiujn *retajn* eventojn, ni kore invitas vin partopreni
en la sesio. Aliokaze, vi ankoraŭ povas profiti tempon por aliĝo ;-) (la
lasta tago por aliĝi al IJK estas la 9-a de Julio)
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Saluton.
Nuntempe la Vikimedia Fondaĵo gvidas projekton pri ŝanĝo de marko de la
Vikimedia movado. La projekto, kaj specife la maniero kiel ĝi estas
kondukata, vokis multan intereson, tre negativan, inter diversaj Vikimediaj
komunumoj.
La Estraro de Esperanto kaj Libera Scio aliĝis al pledo por tuj paŭzigi aŭ
haltigi la procezon kaj eventuale ĝin restarigi post pli bona preparo, kiu
ebligos vastan partoprenon de komunumanoj.
Pli multa fono estas en la plej nova artikolo en nia retejo:
https://esperanto.wiki/2020/cu-vikimedio-alinomigu-al-vikipedio-esperantist…
*Kion fari nun?*
Via informita opinio pri la afero estas bonvena en jenaj lokoj:
- esprimu vian opinion publike en la Peto pri komento – Ĉu la Fondaĵo
devus nomi sin Vikipedio
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Requests_for_comment/Should_the_Foundation_…>
- subskribu la komunuman malfermitan leteron
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Community_open_letter_on_renaming/eo> (se
vi volas paŭzigon aŭ haltigon de la nuntempa alimarka procezo)
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>