Saluton
En la Estraro ni ĵus komencas cerbumi kian agadon ni kiel organizo VMEO
povas fari tiel, ke ĝi alportu vikimediajn rezultojn (ideale, sed ne nepre
"nun kaj ĉi tie) kaj samtempe helpus al ekologia daŭropoveco.
Kio estas viaj ideoj?
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Tre baldaux (post 2 tagoj) estos fino de la petado de stipendioj por
Vikimanio 2023 en Singapuro. Se vi volas partopreni sed bonus por vi ioma
financa helpo, certe petu la stipendion nun (aux poste bedauxru ;)!
Vi povas ricevi stipendion por plena partopreno (veturo, logxado,
partopreno), aux parta (logxado, partopreno, sed sen veturo). Mi mem
partoprenis Vikimanion plurfoje kaj (eble krom uzado de la angla...) mi tre
sxatis tion. Cxiam mi partoprenis per la stipendio, pro kio mi aparte
dankas al la Fondajxo Vikimedio! Kaj ankaux vi povas!
Por peti venu al https://wikimania.wikimedia.org/wiki/2023:Scholarships
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Iom post iom, Erasmus+ iĝas pli kaj pli grava parto de agado de Vikimedio
EO. Aparte ĉar ĝi provizas financojn por plenumi grandajn taskojn. Sed kio
estas Erasmus+, kiel ĝi povas helpi al nia vikimedia laboro, kiel *vi mem*
povas partopreni kaj kion vi povas gajni de tio?
*Aliĝu nun kaj vi ekscios!
<https://esperanto.wiki/evento/plibonigu-vikimedion-per-erasmus>*
En 2023 ni celas plivastigi eblojn partopreni en subvenciataj projektoj de
Erasmus+ al pli multaj niaj membroj kaj aktivuloj. Eble ankaŭ al vi!
Por povi inkludi ankaŭ vin, mi invitas vin al nia reta seminario kun
diskuto. Ĝi estas senaga kaj komencos la *25-an de Januaro je 18:00 UTK
(19:00 de Mez-Eŭropa tempo)*.
Partopreni en Erasmus+ povas homoj de la Eŭropa unio kaj aliaj programaj
landoj (Norda Makedonio, Serbio, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Turkio).
Mallonga gustumo, de aferoj, kiujn vi povus fari ene de projekto de
Erasmus+: veturi al Esperanta evento al trejnado, viziti alian Vikimedian
organizon kaj lerni pri ilia labormaniero, lerni profesiajn kapablojn dum
kelktaga kurso, ekkoni novajn homojn de tuta Eŭropo, kaj multo pli! Kaj
aparte plaĉa parto estas, ke danke al subvencio *vi havos ĉion repagita!*
*Ĉu tio kaptis vian intereson? Aliĝu nun por ekscii pli!
<https://esperanto.wiki/evento/plibonigu-vikimedion-per-erasmus>*
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
*Resumo*: En Vikimedio EO ni serĉas novan administranton de membroj kaj
kontaktoj (kaj kelkajn rilatajn rolojn). Grandparte temas pri laborado en
programo CiviCRM. Se vi baze interesiĝas, kontaktu min. Por helpi al vi
lerni bazan uzadon de CiviCRM mi baldaŭ gvidos 1-horan retseminarion
<https://esperanto.wiki/evento/retseminario-automatigu-varbadon-de-membroj-p…>
la *6-an de Decembro*, kaj 3-tagan trejnadon
<https://esperanto.wiki/evento/trejnado-la-sekva-nivelo-de-membro-administra…>
*dum JES en Germanio*. Se vi interesiĝas, aliĝu al ambaŭ tre baldaŭ.
En Vikimedio EO ni iom-post-iom plivastigas nian teamon de kernaj
aktivuloj, kiuj longtempe plenumas bazan funkciigadon de VMEO kaj projektan
laboron. Unu el tiuj bazaj aferoj estas mastrumado de membroj (kaj ĝenerale
kontaktoj, ekz. eventaj aliĝintoj, volontuloj, abonantoj de retpoŝtaj
novaĵleteroj ks). Nuntempe la laboron faras nur mi. Sed ĝi estas signife
kompleksa kaj vasta kaj forprenas de mi tempon, energion kaj atenton, kiun
mi ne povas tiom multe dediĉi al gvidado de VMEO kaj projekta laboro. Kaj
tial ni serĉas longtempan respondeculon pri la laboro.
Ideala kandidato:
1. estas *respondeca* (ĉar laboras pri sentemaj, personaj datumoj)
2. kapablas *regi kompleksan komputilan (retan) programon*
3. pretas *lerni multon novan*
4. estas *kunlaborema* (kunlaboros kun varbanto kaj engaĝiganto de
membroj - aŭ faros ankaŭ tion :)
5. estas *iniciatema* (ekz. proprainiciate kontaktas aktivulojn, kiuj
povus profiti de plifaciligo / ebligo de laboro per kontakt-mastruma
sistemo, ks)
6. pretas *diskonigi siajn kapablojn* (ni strebas por ĉiu labora rolo
havi ĉefan respondeculon kaj almenaŭ 1 anstataŭanton; do ideale vi zorgus
pri trejnado por iu novulo)
7. regas la skriban anglan (ĉar nuntempe CiviCRM ne estas en Esperanto,
kaj interreta helpado pri ĝi estas dume plej efika en la angla)
Nenecesaj, sed grandaj plusoj estas:
1. volo lerni uzadon de CiviCRM profunde (spertulo pri CiviCRM estas
rilata, sed aparta, rolo por kiu ni ankaŭ serĉas laboranton)
2. spertoj pri raportado de programaraj cimoj kaj proponoj por plibonigoj
3. tre granda pluso: programado en PHP
Rekompence vi ricevos
1. *bonan senton*, ke vi faras fundamente bezonatan laboron kaj tiel
ebligas al VMEO pli efike helpi al Vikimediaj projektoj
2. *lernos novan aferon*, kiu estas bezonata ankaŭ en aliaj organizoj
kaj eĉ komerce
3. eblon partopreni en *finance subtenata eduka programo* de VMEO (ekz.
individua edukado per Erasmus+)
4. (estontece ni eble povus pagi vin, sed tio nuntempe estas necerta)
Do, se vi pretas helpadi pri tiu ĉi grava laboro de VMEO, aliĝu al la
retseminario
<https://esperanto.wiki/evento/retseminario-automatigu-varbadon-de-membroj-p…>
kaj
la trejnado
<https://esperanto.wiki/evento/trejnado-la-sekva-nivelo-de-membro-administra…>.
Se vi ne povas partopreni ilin, *certe skribu al mi* - mi klopodos
videoregistri la eventojn kaj provizi la registraĵon. Kaj ni povos komenci
trakti la aferon ;-)
Amike
KuboF Hromoslav
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
En la Estraro ni *konsideras* fari Kunsidon de Ĝenerala asembleo virtuale
la *7-an de Januaro*.
Ĉu vi eventuale scias pri iu grava tempa konflikto por tio? Eventa Servo
indikas nur kongreson en Aŭstralio, sed de tie (dume) ni ne havis grandan
partoprenon...
Baldaŭ mi oficiale anoncos la efektivan daton.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton, kara!
Mi invitas vin veni al (repagata, danke al *Erasmus+*) trejnado pri
kontribuado al Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj, kiu okazos en
Bjalistoko, Pollando la 10-a ĝis la 11-an de Decembro. *ALIĜU NUN!
<https://esperanto.wiki/evento/trejnado-pri-redaktado-kaj-tradukado-de-vikip…>*
Kunlabore kun 3 partneroj ni organizas *serion de 3 trejnadoj por trejni
bazojn de Vikimedia laboro*, konkrete:
1. baza redaktado; tradukado per speciala traduka helpilo
2. plurmediaĵoj; aŭtoraj rajtoj
3. Vikifontaro
Tiujn ĉi 3 trejnadojn ni faros en sekvaj monatoj en Pollando, Slovakio kaj
Francio. Ideale vi partoprenus ĉiujn 3, sed se tio ne eblus, ni povus
interkonsenti.
La unua trejnado okazos jam sufiĉe baldaŭ - *la 10-a ĝis 11-an de Decembro*
en *Bjalistoko, Pollando* parte dum la famaj Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj.
Danke al subteno de Erasmus+ *ni pagos viajn vojaĝon, loĝadon, manĝadon kaj
vi partoprenos senpage*. Vi povos veni iom pli frue kaj partopreni en la
ŝatatajn Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj. *Ni havas nur kelketajn lokojn por
homoj, kiujn ni povos repagi!*
*Ideala partoprenanto*
1. ŝatas Vikipedion aŭ ĝiajn fratajn projektojn
2. volas longtempe kontribuadi al ili
3. dume ne (multe) regas tiun kontribuadon
4. loĝas en la Eŭropa unio (pro kondiĉoj de la subvencio, kiu pagas la
partoprenon)
Ĉu tio estas vi? *ALIĜU NUN!
<https://esperanto.wiki/evento/trejnado-pri-redaktado-kaj-tradukado-de-vikip…>*
Memoru, ke entute estas malmultaj lokoj disponeblaj, kaj plejparto estas
por niaj partneroj. Do se vi seriozas, aliĝu frue aŭ poste bedaŭru!
Se vi havas demandojn, skribu al mi nun :-)
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton, kara Michal!
Ĵuse okazas 2 gravaj Esperantaj virtualaj renkontiĝoj - Retoso
<https://esperanto.wiki/civicrm/mailing/url/?u=42&qid=> kaj la Virtuala
Kongreso de Esperanto 2022
<https://esperanto.wiki/civicrm/mailing/url/?u=43&qid=>.
Kaj Vikimedio EO aktive partoprenas en ili! Mi invitas vin al (parte niaj)
programeroj:
- prelego: Voĉa klavaro por Esperanto jam funkcias – provu ĝin ankaŭ vi!
- tre mallonga prezento dum "Babilu kun Amri Wandel" en la parto pri
faka agado
- prezento dum Virtuala Movada Foiro: Vikimedio EO
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
La 19-an de Oktobro, okazos reta seminarieto de UEA kaj Kosmo pri utiligado
de programo Erasmus+ por Esperanta agado. Mi invitas vin partopreni en ĝi
kaj (pli)spertiĝi pri da temo!
https://eventaservo.org/e/de-ideo-al-agado
Erasmus+ estas programo de la Eŭropa komisiono (de Eŭropa unio) kiu ebligas
financadon de diversaj edukaj projektoj. Ekzemploj: memstara edukiĝo de
organizoj, kunlaboraj projektoj por krei edukilon, projektoj por veturado
de junuloj por ekkoni aliajn kulturojn ktp.
Mi speciale invitas vin, ĉar Erasmus+ estas grava kaj granda parto de
antaŭvidata / celata estonteco de Vikimedio EO. Aparte, ĝi povas financi
iujn niajn agadojn, kiujn ni apenaŭ (se entute) povus financi sen ĝi.
(fakte, baldaŭ venos tre interesaj kaj konkretaj informoj ankaŭ pri nia
situacio ;) En VMEO ni strebas, ke niaj aktivuloj estu kapablaj kaj ke 1
rolon povu plenumi almenaŭ 2 homoj (precipe kaze se la ĉefa respondeculo
portempe ne plu povus labori). Nuntempe pri Erasmus+ en VMEO respondecas
mi, kaj mi volonte akceptus kunlaboranton ☺️
Amike
KuboF Hromoslav
---------- Forwarded message ---------
Od: Gazetaraj Komunikoj de UEA <gk(a)co.uea.org>
Date: ut 18. 10. 2022, 18:38
Subject: [N-ro 1069] 19-an de oktobro 2022: “De ideo al agado”, enkonduka
seminario pri la eduka programo Erasmus+
To: <kubof.hromoslav(a)gmail.com>
------------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1069
2022-10-18
------------------------------
19-AN DE OKTOBRO 2022: “DE IDEO AL AGADO”, ENKONDUKA SEMINARIO PRI LA EDUKA
PROGRAMO ERASMUS+
Universala Esperanto-Asocio, kunlabore kun Kosmo Strategio, invitas ĉiujn
interesitojn, kaj aparte reprezentantojn de Landaj kaj Fakaj Asocioj,
partopreni en reta informseminario pri la nuntempa eduka sepjara programo
Erasmus+, subvenciata de Eŭropa Unio dum la periodo 2021-2027.
Atendante la lanĉon de la programgvidlibro 2023 kaj de la koncernaj
limdatoj por forsendi novajn projektproponojn, dum tiu ĉi seminario eblos
ricevi enkondukajn informojn pri la rolo kaj la funkciado de la eduka
programo Erasmus+, pri la bazaj kaj nepraj antaŭkondiĉoj por partopreno,
pri la avantaĝoj kiujn organizaĵoj povas ricevi danke al la partopreno en
ĝiaj ĉefaj subkadroj.
La formo de la aranĝo ne estos nur prelegeca kaj statika: oni antaŭvidas
ankaŭ interagajn, dinamikajn momentojn, specife strukturitajn por engaĝi la
partoprenantojn, respondi iliajn demandojn kaj aŭskulti iliajn spertojn.
Aparta atento estos donita al la specifaj bezonoj de la reprezentataj
organizaĵoj kaj al la temoj kiujn ili intencas ekpritrakti aŭ pluevoluigi
en estontaj projektoj. Surbaze de la interesoj, de la bezonoj kaj de la
temoj indikitaj de la diversaj organizaĵoj reprezentataj dum la seminario,
postaj plukonkretigaj retaj sesioj sekvos dum la venontaj monatoj.
La enkonduka seminario pri la Erasmus+ kaj ĝiaj subvenciebloj okazos
*merkredon,
la 19-an de oktobro 2022*, je la 19:00 UTC, per la reta platformo Zoom. Pli
da informoj pri la seminario legeblas ĉe Eventa Servo, kie troveblas ankaŭ
la alirinformoj: https://eventaservo.org/e/de-ideo-al-agado
Bv. disvastigi la inviton kaj partopreni nome de via organizaĵo, cele al la
starigo de novaj kaj interesaj kunlaborebloj.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
<https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo>
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj
La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1069
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj
<https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu> (necesas ensaluti)
Saluton!
En Vikimedio EO ni interesiĝas partneriĝi kun TEJO pri subvencipetado por
novaj projektoj – pri podkastoj kaj sciencaj prelegoj. Ĉar nia tasko estus
precipe trovi interesiĝantojn, ni alvokas vin kandidatiĝi por partopreno!
Ene de la projektoj vi partoprenos en 1-2 renkontiĝoj, kaj aŭ kreos
materialon por podkasto aŭ prelegos dum scienc-teĥnika konferenco KAEST
2023 (ĝi kutime okazas en Slovakio, Eŭropo). Danke al subvencio vi havos
repagitajn kutimajn rektajn elspezojn por partopreno. Antaŭvideble vi povos
partopreni nur se loĝas en la Eŭropa unio, aŭ programa lando de Erasmus+.
*Eksciu pli kaj kandidatiĝu ĉe:*
- *podkastoj*
<https://esperanto.wiki/civicrm/profile/create/?gid=51&reset=1>
- *sciencaj prelegoj*
<https://esperanto.wiki/civicrm/profile/create/?gid=52&reset=1>
*Limdato* por kandidatiĝi estas la *13-a de Septembro 2022 23:59 UTK*!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton, kara!
Tiu ĉi Aŭgusto estas aparte riĉa je eventoj. Krom la ĵus okazanta
Universala Kongreso de UEA en Montrealo (kie ni ĉi-foje bedaŭrinde faras
neniun vikimedian agadon) okazos tutmonda (ne-Esperanta) Vikimanio,
prezento de VMEO dum IJK en Nederlando, kaj fine eĉ plurtaga Vikipedia
trejnado en Francio.
*Vikimanio* certe estas la plej pinta eveto de la Vikimedia komunumo. Kiam
ĝi okazas ĉeeste, ĝi allogas ĉirkaŭ milon da partoprenantoj, kiujn ĝi ravas
al siaj komunumaj diskutoj, prelegoj, trejnadoj, sed ankaŭ koncertoj kaj
(ege grave!) amikaj paroloj. Ĉi-jare ĝi tamen (denove) okazos plene
virtuale. *Tempo*: 11a-14a de Aŭgusto 2022. *Kotizo*: senpaga. *Oficiala
retejo kaj aliĝilo*: https://wikimania.wikimedia.org/
*Internacia Junulara Kongreso (IJK)* estas delonge kara al koroj de multaj
esperantistaj junuloj (kaj tiuj oficiale junaj, kaj tiuj "eterne junaj en
sia koro"). Ĉi-jare ĝi invitas vin al Nederlando, kaj krom aliaj aferoj
proponas Junularan Movadan Foiron - dum 2 horoj multaj esperantistaj
junularaj movadanoj ĉe tabloj prezentos sian organizon / projekton kaj
vizitantoj libere vizitos ilin. Se vi spertis Movadan Foiron ĉe UK, vi
certe scias pri kio temas. Kompreneble, IJK proponas multon plian
partoprenendan! *Tempo*: 22a de Aŭgusto 2022. *Kotizo*: senpaga por
partoprenantoj de IJK. *Oficiala retejo kaj aliĝilo*:
https://ijk2022.tejo.org/
*Noto*: Ni serĉas helpantojn por Vikimedia agado dum tiu ĉi kaj eĉ pli
estontaj IJK-j. Povas temi pri prezentado ĉe tablo / en budo, prelego,
trejnado, gvidado de komuna redaktado ks. Kandidatiĝu por esti Vikimedia
helpanto dum IJK-j!
<https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D…>
La Esperanto-Centro KVINPETALO denove organizas semajnan staĝon fokusitan
al redaktado de Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj nomitan *Dispartigi
sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektoj*. La staĝon gvidas Arno Lagrange,
kiu apartenas al la plej fruaj pioniroj de la Esperanta Vikipedio! *Atentu,
ke la limdato por aliĝi estas la 15-a de Aŭgusto!* *Tempo*: 29a de Aŭgusto
- 2a de Septembro 2022. *Kotizo*: ĉ. 35 eŭrojn / tago (dependas ke pluraj
aferoj). *Oficiala retejo kaj aliĝilo*:
http://www.kvinpetalo.org/spip.php?rubrique17
Kiel vi vidas, la sekvaj semajnoj estas vere abunda je Vikimediaj eventoj!
Ĝuu ilin, eventuale invitu viajn amikojn, kaj esperebe ni renkontiĝos en
iuj el ili!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto