Sal.
Lastan semajnfinon mi kun Peter Baláż iom diskutis kun homoj de
Esperanto-muzeo en Svitavy. Ni menciis uzadon de rapid-respondaj kodoj
(QR) en la muzeo ( http://eo.m.wikipedia.org/wiki/QRpedia ) kaj la unua
reago estis tre pozitiva. Laŭplane mi komence de sekva jaro (eble fine de
ĉi jaro) interkonsentos detalojn kaj espereble helpos instali ĝin.
Ĉu en via proksimejo troviĝas simila instituto, kiu povus interesiĝi pri
QRpedio?
Amike
Saluton,
Mi ĵus aldonis al Komunejo ĉirkaŭ 200 sondosierojn kun la prononco de la
nomo de ĉiu lando. Oni ilin povas uzi precipe en Vikivortaro (esperanta,
angla, ktp), sed ankaŭ en kursoj en aliaj retpaĝoj.
Se mia prononco ne estas bona, bonvolu sciigi min (per retmesaĝo aŭ per
mesaĝo en la diskutpaĝo de la dosiero en Komunejo), kaj mi volonte faros
novan version. Sendu al mi ankaŭ viajn sugestojn aŭ kritikojn, por
plibonigi miajn kontribuojn (tiujn kaj la venontajn).
Mi tre ŝatus ke tiu aldono estos raportita kiel agado de ELiSo. En kelkaj
(sed ne ĉiuj) dosieroj, mi inkludis la sekvan noton (kun angla kaj
portugala versioj):
*Tio estas aldono de laborgrupo [[:meta:Esperanto kaj Libera Scio]], por
plibonigi esperantajn projektojn kaj Esperanto-rilataj enhavojn en aliaj
projektoj.*
Amike,
Michel CASTELO BRANCO
https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Castelobranco
Sal.
TEJO interesiĝas pri informado pri Esperanto per Vikipedio. Marek Blahuŝ
jam antaŭ longa tempo ankaŭ proponis ion ĉi-kampe (kaj ankaŭ prelegis pri
tio dum Vikimanio). Mi dume proponis, ke por bone interrilati kun loka
vikia komunumo, ELiSo povas oficiale kunlabori kaj ekz. fari kunordigan
paĝon en Meta-Vikio.
Estis kreita Google-dokumento kun listo de indaj artikoloj kaj kelkaj notoj
(
https://docs.google.com/document/d/1XN3289r97WwClm53Um16r7oMhp9-nh8GXr_P77l…
)Interesiĝantoj kontaktu komisionon pri informado de TEJO.
Amike
--
Michal Matúšov
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia (podpredseda)
Wikimedia Slovenská republika, (predseda) http://wikimedia.sk/
Esperanto kaj Libera Scio
E@I, http://ikso.net/