Saluton.
Por 2021 estas plano (prezentita en la Jara plano
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Sci…>
kaj Jara buĝeto
<https://docs.google.com/spreadsheets/d/1bu1ilkFRmCmnSB2FTDBaiwW3wAUfiCL1EpT…>)
membriĝi en UEA / TEJO, sed detaloj estas daŭre traktataj. Mi prizorgas la
aferon nome de ELiSo. La Estraro de ELiSo en Januaro 2021 kunsidis kun
Albert Stalin Garrido, la Estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj Faka
Agado, por informiĝi. Pluraj demandoj estis responditaj kaj la procezo
pliprogresis; la ĝenerala sento estis bona ambaŭflanke. La komenco de
procezo estis planita por mezo de Februaro 2021.
Mi ĵus komencis diskuton kun ambaŭ UEA kaj TEJO por plie pliklarigi la
situacion. ELiSo ankoraŭ *ne* faris formalan peton pri aliĝo! Tio laŭplane
venos post pliklarigoj flanke de UEA.
Tempolinio (datoj estas proksimumaj):
- Februaro - Marto: UEA (kaj eventuale TEJO) respondos niajn demandojn
pri aliĝo (specife pri eblo esti Faka organizo samtempe en UEA kaj TEJO)
- Februaro - Marto: la Estraro de ELiSo formale decidos kiel pluiri
- Marto: (se estos decido aliĝi al UEA) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al UEA
-
- Marto: (se estos decido aliĝi al TEJO) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al TEJO
- Marto - Aprilo: TEJO eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Sekcion
- Aprilo - Majo: UEA eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Asocion
(Aliĝintan aŭ Kunlaborantan)
Mi informos pri progreso en ĉiu el tiuj paŝoj en tiu ĉi retpoŝta fadeno.
Se vi havas iujn aldonajn, ĝis nun neprezentitajn, ideojn pri la aliĝo(j),
nun estas la plej taŭga lasta ŝanco por prezenti ilin. Bonvolu respondi ĉu
al mi persone, aŭ en la dissendolisto.
Por rememorigi pri konsekvencoj de nia eventuala aliĝo, jen kelkaj el ili:
- ni klare montros nian subtenon al la Esperanta komunumo
- ELiSo monstros sin pli altnivela, kaj ĝia prestiĝo (kaj konsekvence
ankaŭ de Esperanto) en la Vikimedia komunumo kreskos
- ni havos pli rektan kaj stabilan subtenon de UEA / TEJO, ekzemple pri
subvencioj, aŭspicioj, informado, varbado...
- en TEJO ni ĉiumonate informos pri nia agado, kaj tiel varbos por niaj
agadoj kaj prezentos vikimediajn valorojn
- ni havos Komitatanon A en TEJO / eventuale Komitatanon A en UEA (se ni
aliĝos kiel Aliĝinta Faka Asocio de UEA), do ni partoprenos decidadon de la
plej altaj Esperantaj organizoj kaj povos puŝeti direkte al libereco
- ni pagos ĉiujaran kotizon - por UEA tio estas 44 eŭroj jare (kaze de
Kunlaboranta FA) aŭ 132 eŭroj (kaze de Aliĝinta FA), nuntempe estas
buĝetitaj 44 eŭroj, por TEJO tio dependas de kvanto de niaj Plenrajtaj
membroj en TEJO-aĝo (por 2021 estas buĝetitaj 44.4 eŭroj)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
*Resumo*: Ekde morgaŭ aŭ postmorgaŭ povos niaj Plenrajtaj membroj voĉdoni
pri ŝanĝo de nia Statuto laŭ postulo de la Ministerio de internaj aferoj de
Slovakio, la registra institucio. Sen la nova voĉdono la Ministerio ne
akceptos niajn ŝanĝojn de Novembro 2021 kaj povos neniigi nin.
La postulataj ŝanĝoj estas pure formalaj. Utiligante la okazon mi proponas
ankaŭ plurajn lingvajn kaj formalajn ŝanĝoj - neniu enhava ŝanĝo.
La ŝanĝo-proponojn mi dividis al 3 grupoj:
1. *postulitaj* de la registra instanco - nepre devas esti aprobitaj
2. *lingvaj* - korektoj de mistajpoj, gramatikaj eraroj, strangaj
vortumoj - ne devas esti aprobitaj, sed mi rekomendas aprobi por teni bonan
bildon pri nia asocio
3. *formalaj* - precipe majuskligo de organoj, membroj, ks., formatado -
ne devas esti aprobitaj, sed mi rekomendas precipe por simbole montri
estimon al ĉiuj niaj membroj
- plena proponaro pri ŝanĝoj -
https://docs.google.com/spreadsheets/d/16yWz1PgJorEQlrYGk-6LZ2FLnFJGKUWQgNV…
- Esperanta traduko kun proponitaj ŝanĝoj -
https://docs.google.com/document/d/12NSz_t8sVplSraFr_aWFmbDcp1yLFdZxBrzvbAb…
- slovaka originalo kun proponitaj ŝanĝoj -
https://docs.google.com/document/d/1uCnDEApuihyvrCa0AFwXkZIWLUbKRioJKA2gFuW…
Se vi vidas en la Statuto ankaŭ aliajn plibonigendajn *formalajn* aŭ
*lingvajn* aferoj (ne enhavaj), bonvolu komenti ilin rekte en la Google
Dokumento (plirapidigo: elektu tekston kaj faru klavkombinon Ktrl + Alt +
M).
Fine, dankon al Marek Blahuŝ kaj Yves Nevelsteen pro lingvaj konsultoj!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
*Resumo*: Ĉu vi havas ideon kiel *konkrete* starigi longtempan voĉdonan
sistemon por VMEO?
*Longa versio*:
En VMEO ni bezonas voĉdonan sistemon, per kiu povu voĉdoni niaj Plenrajtaj
membroj, kaj ideale ankaŭ Estraranoj kaj membroj de la Revizia komisiono.
La administrado de la sistemo ne prenu multan tempon, ideale ne postulu
permanan sinkronigon de membraj datumoj antaŭ ĉiu unuopa voĉdonado.
Jen, dumaj ideoj:
https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/ls-infrastrukturo/work_pac…
Mi precipe esploris pri maniero voĉdoni per nia CiviCRM (baze, membra
datumbazo) sed ĉiuj ĝisnunaj manieroj montriĝis maltaŭgaj, vidu ĉe
https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/ls-infrastrukturo/work_pac…
*Ĉu vi povas ian sistemon rekomendi?*
Ideale, prezentu konkretan programon kaj kiel ĝi povas esti kunligita kun
CiviCRM aŭ WordPress (en WordPress ni havas aŭtomate ĝisdatigatajn
informojn kiuj uzantoj estas membroj de kiuj kategorioj).
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto