Saluton!
Ni denove estas invititaj al la Vikimedia renkontiĝo de centra kaj orienta
Eŭropo [1] - ni havas 1 (repagitan) lokon tie. Ĝis la 15a de Junio ni povas
registri nian oficialan reprezentanton, kiu ricevos stipendion por
partopreno.
Laŭ mi bonus elekti iun, al kiu tiu partopreno helpos en plua vikimedia
laboro, kiu disvastigos la sperton al la grupo kaj ĝenerale tiu partopreno
utilos al la movado(j). Estas publikigita listo de temoj de programeroj [2]
do kandidato konsideru, ĉu tiuj temoj kongruas kun ties intereso, spertoj
kaj dezirata plua agado. Estas konsilinde (laŭ oniaj ebloj) proponi
gvidadon de iu programero [3], eĉ se oni ne estas reprezentanto de ELiSo.
Kiu interesiĝas pri partopreno?
Mi persone ŝatus partopreni, sed en Vikimedio Slovakio mi dume helpas
elekti partoprenontojn, do estas ŝanco, ke mi povus partopreni pere de ĝi.
[1] https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2017/Participants
[2]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2017/Programme_develo…
[3] https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2017/Submission
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton.
Kiu, krom mi, venos al la ĉi-jara UK en Seulo?
Mi ŝatus denove prezenti ELiSon dum la "Movada foiro", sed ne ŝatus tion
fari sola. Mi povas (senpage) mendi la tablon, de kunprezentanto estas
bezonte, ke ĝi restu en la budo dum la foiro (ne nepre tutan tempon, tial
mi preferas, ke ni estu pluraj :) kaj metu al aliaj kongresanoj lumradion
de liberaj scio kaj kulturo parolante kun ili.
Ni evenuale povas elpensi kaj realigi ankaŭ aliajn agadojn, ekz. renkontiĝi
kun la ĵus naskiĝanta Uzanto-Grupo Vikimedio Sud-Koreio, veni kun
kongresanoj al fotad-promeno por alŝuti fotojn al Komunejo, komunan
redakto-maratonon aŭ simile. Sed la baza demando estas: kiu plua venos?
Amike
KuboF Hromoslav