Bona novaĵo!
Asaf, la ĉefo de monpeta programo de WMF, ne plu kontraŭstaros financan
subtenon de Esperanta Vikipedio "nur pro principo". Konvinkis lin granda
diskuto kaj multaj opinioj (mi emfazas, ke nur parte de esperantistoj!),
lia respondo estas ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants_talk:PEG/KuboF_-_Esperanto_kaj_Liber…
Do, la ferita pordo de remalfermita!
Amike!
--
KuboF Hromoslav
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/
Saluton karaj membroj kaj subtenantoj!
Laŭ neformala listo de agoj de nia Vikimedia uzanto-grupo, publikigata en
Meta-Vikio mi kompilis raporton pri nia agado en 2013, vidu ĝin en:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2013
(la paĝo estas redaktebla). Mi petis dissendon de la raporto en la
dissendolisto WikimediaAnnounce-l por sciigi tutan Vikimedian komunumon.
Ĉar hodiaŭ finiĝas periodo de oficiala rekono de nia grupo mi jam petis la
komitaton pri partneraj organizoj (AffCom) pri plilongigo de la rekono.
Amike salutas
--
KuboF Hromoslav
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/
Esperanto kaj Libera Scio
Sal homoj.
Por prepari agado-raporton pri ELiSo por WMF kaj vikimedia komunumo mi
listigis al mi konatan agadon al
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio#Reports . Ĉu vi
povus aldoni mankantan agadon? Ĉu iu, kiu jam spertas pri vikimediaj
agado-raportoj (ĉu Ziko?) povus ĝin formi al ĝusta formo kaj prepari por
"oficiala" publikigo?
PS: Post la raporto ni povos peti plilongigon de rekono de nia grupo (de
WMF).
Amike
--
KuboF Hromoslav
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/
Sal karaj.
En Aprilo (11-13) okazos tutmonda Vikimedia Konferenco en Berlino,
Germanio. ELiSo estis konsiderita sufiĉe aktiva por povi sendi al la
konferenco 2 reprezentantojn (kun repagitaj kostoj). Mi mem iros nome de
Vikimedio Slovakio (kaj skribos ELiSon kiel aldonon), do krom mi ni eble
povus prizorgi du pliajn. Sed registrado finiĝos hodiaŭ noktomeze, do
interesiĝantoj bonvolu rapide vidu jenon:
http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2014
Prefere vi skribu al tiu ĉi listo antaŭ vi registros vin, por ke ni ne havu
5 reprezentantojn (kvankam ŝajne pli facilos forigi iun ol aldoni...).
Amike
--
KuboF Hromoslav
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/