Saluton!
En Januaro/Februaro 2020 ni diskutis pri partopreno en projekto (kun
Ameriko pri celoj por daŭropova evoluo) por kiu TEJO petis subvencion de la
Eŭrop-unia programo Erasmo+. Tiam ni volis partopreni, sed ne povis ĉar la
procezo de nia registriĝo ankoraŭ ne estis plene finita.
Dum lastaj tagoj mi komunikis kun TEJO kaj E@I pri ebla partopreno en alia
projekto (pri efika informado al membroj / komunumo / publiko). La Prepara
komisiono de ELiSo (kiu estas organo nuntempe plej simila al Estrato)
konsentis pri partopreno kaj ankaŭ komunumanoj en Telegramo jesis. (mi
pardonpetas, ke mi preterlasis nian dissendoliston - mi havis jam tro multe
da komunikado. mi klopodos por sekvaj fojoj starigi pli taŭgan
infrastrukturon, kiu helpos pri taŭga informado) Tial ni, kiel ELiSo,
oficiale partneriĝis en la projekto. Ni ekscios ĉu la projekto estis
akceptita post ĉ. 2 monatoj. Intertempe mi ankoraŭ komunikos pri kiel vi
povas partopreni.
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton!
Por partopreni en la Ĝenerala asembleo faru:
1. membriĝu en Esperanto kaj Libera Scio -
https://esperanto.wiki/alighilo/
2. skribu mesaĝon al *vikimedio.esperanto(ĉe)gmail.com
<http://gmail.com>* kaj vi aŭtomate ricevos respondon kun ligilo al
video-renkontilo, kiun ni uzos
3. legu gravajn dokumentojn (ni voĉdonos pri ili):
1. Jarraporton pri 2019 -
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2019
2. Jarplanon por 2020 -
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/20…
3. Statuton - https://esperanto.wiki/statuto/
4. sabate, la 16-an de Majo je 18:00 UTK venu al video-renkontilo (por
la ligilo vidu la punkton 2. )
Bonvolu memori, ke tiaspeca (virtuala) Asembleo estas (ankaŭ) por ni tute
nova, kaj ankaŭ niaj retaj servoj estas novnaskitaj. Bv. estu iom pacienca
pri ili. Kaj se vi volas komenti, ni aprezas la *konstruigajn* rimarkojn!
Dankon kaj ni antaŭĝojas vidi vin dum nia 1-a Ĝenerala asembleo!
Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
Gvidanto de la Prepara komisiono
Saluton!
En la Prepara komisiono ni diskutis pri domajno por nia retejo.
Dume la plej preferata estas "esperanto.wiki".
Estis ankaŭ aliaj proponoj, ekz. vikimedioesperanto, wikimediaespanto,
vikimedioeo, wikimediaeo, vikimedio-esperanto ks. Ili havas problemojn pri
troa longeco, tro multaj vokaloj kune, steketo...
Ĉu vi hazarde trovas iun fortan kialon por ne uzi "esperanto.wiki"? Se
neniu tia kialo venos tre baldaŭ (ĝis ĉirkaŭ sekva lundo), probable ni
ekuzos tiun domajnon.
Amike teĥnike
KuboF Hromoslav
Gvidanto de la Prepara komisiono
Saluton!
Prepariĝante al nia 1-a Ĝenerala asembleo, mi invitas vin esprimiĝi pri nia
statuto. Kvankam la unua versio estis farita laŭ multjaraj spertoj de
pluraj organizoj, estis iuj aferoj, kiujn vi eventuale povus voli ŝanĝi.
Jen la ebleco! Por proponi ŝanĝon faru:
1. konsultu la Esperantan tradukon:
https://mallonge.net/eliso-statuto2019
2. proponu viajn ŝanĝojn: https://forms.gle/u3Nw8omgrmj6nnwb7
3. publike konsultu viajn kaj aliulajn ŝanĝojn
4. dum la Ĝenerala asembleo ni traktos la proponojn
*Mi atentigas*, ke *laŭplane* la ŝanĝoj aprobitaj fare de la Ĝenerala
asembleo *ne* ekvalidos tuj. Anstataŭe, la nova statuto-malneto estos
tradukita al la angla kaj sendita al la Komisiono pri aligitaj organizoj.
La komisiono konsultos la statuton kaj laŭ ĝia respondos ni poste laboros
(formale aprobos la novan statuton aŭ faros novajn ŝanĝojn).
Amike
KuboF Hromoslav
Gvidanto de la Prepara komisiono
Saluton!
Antaŭnelonge finiĝis populara artikol-verka konkurso *VikiPrintempo COE* kaj
jam okazas nova - *Afrika monato*!
[image: Vikimedia_Afrika_monato_2020_rubando-eo.png]
Afrika monato, kiel jam nomo sugestas, invitas vin por verki aŭ
plilongigi *artikolojn
pri Afriko*. Ĝi okazos *ĝis fino de Majo 2020* en *Esperantaj Vikipedio kaj
Vikivojaĝo* kaj premiojn provizis *Vinilkosmo* kaj *Amikumu*.
Vi eble demandas vin "Kio estas Vikivojaĝo kaj kiel ĝi rilatas?".
Vikivojaĝo celas helpi al esperantistoj vojaĝi sekure kaj agrable,
provizante vojaĝgvidilojn. Sed la Esperanta versio dume bezonas vian helpon
- ĝi atendas en Kovilo kaj dume serĉas (kaj iom post iom atingas) sian
komunumon.
Ni scias, ke veni al nova vikia projekto povas esti iom defia, ankaŭ ni
tiel sentis kiam ni komencis! Tial, por instigi vin, *vi ricevas 2-oble pli
multajn poentojn ĝuste en Vikivojaĝo*.
*Venu jam hodiaŭ por partopreni al:*
- *Vikivojaĝo*
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Vikivoja%C4%9Do:Afrika_monato_20…>
- *Vikipedio* <https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Afrika_monato_2020>
*Sponsoroj*
Fine, mi dankas al niaj sponsoroj!
[image: Vinilkosmo.jpg]
*Vinilkosmo* estas *la* eldonejo de Esperant-lingva muziko, danke al kiu
estas "verda scenejo" signife pli riĉa. Vinilkosmo donacis 2 tutjarajn
abonojn de justa fluelsendejo - kun tunoj da Esperanta kaj ankaŭ alilingva
muziko de diversaj ĝenroj.
[image: Amikumu.png]
*Amikumu* helpas vin trovi proksimajn homojn, kiuj parolas samajn lingvojn
kiel vi. Ĝi celas al lingvolernantoj por helpi al praktikado, sed homoj ĝin
proponis eĉ por tradukado en malsanulejoj! Amikumu donacis 2 *Orajn
membrecojn* por 1 tuta jaro, kiuj plibonigas vian sperton, ekzemple
virtuale "teleportante" vin al fora loko. Amuza fakto: unu el fondintoj de
Amikumu fondis ankaŭ la Esperantan Vikipedion!
Amike Afrike!
KuboF Hromoslav
Ĉeforganizanto de la Afrika monato en Esperanto
Saluton!
Ĉu vi havas brilan ideon pri laboro de Esperanto kaj Libera Scio en 2020?
Eĉ pli bone, ĉu vi volas tion fari mem? Aŭ ĉu vi serĉas laboron, pri kiu vi
volus helpi?
Bone, tiaokaze venu al preparata *Jara plano por 2020* kaj aldonu vian
ideon, komentu, aliĝu kiel helpanto:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/20…
Jam estas menciitaj multaj ideoj kaj ili ankoraŭ venos tra filtrilo de
indeco kaj realigebleco. Fina formo estos prezentita dum la Ĝenerala
asembleo, la 16an de Majo. Tamen, jam nun vi povas havi bonan ideon.
Pri la Jarplano ni iom(et)e parolos ankaŭ sekvan dimanĉon (10a de Majo,
ekde 15:00 UTK) dum testa voko per Jitsi por prepariĝi al Ĝenerala
asembleo. [https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/2020-May/000464.html]
Amike
KuboF Hromoslav
Gvidanto de la Prepara komisiono
Esperanto kaj Libera Scio
Saluton.
Post nur iomete pli ol semajno (la 16an de Majo ekde 18:00 UTK) okazos la
1a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio.
Ĝi estos plene virtuala por ebligi tutmondan partoprenon. Kiel komunika
platformo estas preferata libera Jitsi. Parte por fintesti ĝin kaj parte
por iomete sociumi kaj diskuti temojn de la Ĝenerala asembleo, okazos
mallonga (ĉ. 1 horo) voko dimanĉe la 10an de Majo ekde 15:00 UTK.
Vi estas bonvena ĉe https://meet.jit.si/VMEO
Programo (ne tro rigida)
1. Amika komenco
2. Ekkono de Jitsi
3. Kandidatoj por organoj de ELiSo
4. Konsulto de la traduko de la statuto -
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/bylaw
5. Konsulto de la malneto de la Jarplano por 2020 -
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/20…
6. Aliaj
Amike
KuboF Hromoslav
Gvidanto de la Prepara komisiono
Esperanto kaj Libera Scio
Saluton.
Venis propono partopreni en plurlingva Vikipedia konkurso pri aldonado de
bildoj, kiuj jam estas en Komunejo, al artikoloj en Vikipedio. Ĝi ŝajnas
esti bona por enkonduki novulojn ("la unua paŝo estas jam duono de la
vojo") - ekzemple eblas fari (virtualan) redaktan maratonon kun instruado
de bazoj pri Vikipedio.
Mi dume ne multe esploris pri ĝi. Pliaj informoj estas en plusendita mesaĝo
sube.
Ĉu vi interesiĝas? Ĉu vi volas prizorgi ĝin nome de ELiSo? Skribu ĉi tie aŭ
rekte al mi.
Amike
KuboF Hromoslav
---------- Forwarded message ---------
Dear Esperanto kaj Libera Scio community,
We are inviting you to participate in Vikipediaj Paĝoj Postulantajn Fotojn
(WPWP) <https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikipedia_Pages_Wanting_Photos/eo>,
a new global contest scheduled to run from July through August 2020:
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikipedia_Pages_Wanting_Photos>
Participants will choose among Wikipedia pages without photo images, then
add a suitable file from among the many thousands of photos in the
Wikimedia Commons, especially those uploaded from thematic contests (Wiki
Loves Africa, Wiki Loves Earth, Wiki Loves Folklore, etc.) over the years.
WPWP offers a focused task for guiding new editors through the steps of
adding content to existing pages. It can be used to organize editing
workshops and edit-a-thons.
The organizing team is looking for a contact person at the Wikimedia User
Group level (geographically or thematically) or for a language WP, to
coordinate the project locally. We’d be glad for you to reply to this
email, or sign up directly at WPWP Participating Communities
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikipedia_Pages_Wanting_Photos/Participatin…>
Thank you,
Deborah Schwartz Jacobs (User:Deborahjay / debjay.wpwp(a)gmail.com)
Communities Liaison
WPWP