Saluton.
Vikimedia Pintkunveno 2020 (kiel fizika renkontiĝo) estis nuligita pro la
riskoj de kronviruso.
Mi, kiel nia elektita partoprenonto, tial ne venos.
La Pintkunveno estas anstataŭe planata kiel serio de virtualaj eventoj,
pliaj informoj venos en sekvaj tagoj. (ekzemple kiu ĉiu povos partopreni)
Konsciante, ke estas tre malfacile nuligi tiom grandan eventon tiom frue
antaŭ ĝia okazigo mi laŭdas la organizantojn por fari tiom malfacilegan kaj
kuraĝan decidon! Ili ŝparis multegon da cerbumado kaj doloraj kapoj sed,
plej grave, eble eĉ vivon de pluraj sindonemaj kaj kapablaj Vikimediaj
movadanoj de la tuta Tero! Dankon!
La oficiala informo (en la angla) estas sube.
Atendante pliajn informojn...
KuboF Hromoslav
---------- Forwarded message ---------
De: Abraham Taherivand
Date: pi, 28. feb 2020 20:03
Subject: [Wikimedia Summit 2020] Wikimedia Summit 2020 in Berlin cancelled
Dear all,
It’s with regret that we have to inform you that due to the global health
situation (COVID-19), the physical meeting of the Wikimedia Summit 2020 and
related side events in Berlin have been cancelled.
Since we currently look into hosting the Summit in a series of virtual
meetings, starting at the dates of the Summit, please keep the dates
blocked in your calendar.
We are aware that this announcement will cause many questions (not only in
relation to the Summit). Please be patient, more information will follow
from our teams in the next few days.
Best regards,
Abraham Taherivand, Executive Director Wikimedia Deutschland
Katherine Maher, Executive Director Wikimedia Foundation
--
Geschäftsführender Vorstand / Executive Director
Wikimedia Deutschland e.V. | Tempelhofer Ufer 23-24 | 10963 Berlin
Tel. (030) 219 158 26-0
http://wikimedia.de
Saluton!
TEJO nun preparas novan kunlaboran projekton Amerika-Eŭropan, por kiu petas
subvencion de la Eŭropa unio. Kaj ELiSo povas ĝin partopreni!
La projekto temas pri edukado pri Daŭropovaj evoluigaj celoj de UN (Celaro
2030) kaj fine estos faritaj plurlingvaj afiŝoj (por provizi al unuopuloj
kaj aliaj organizoj) pri elektitaj celoj kaj kiel helpi al ilia atingo.
Ĝi okazos laŭplane ekde somero 2020 por 2 jaroj. Ene de ĝi estos 6 ĉeestaj
renkontiĝoj (dume planataj en Slovakio, Germanio?, Kubo, Brazilo, Kolombio,
Italio), parte dum esperantaj renkontiĝoj (ekz. JES 2020/2021). Proponitaj
datoj estas: 3a kvarono de 2020, jarŝanĝo de 2020/2021, komenco de 2021,
mezo de 2021, 3a kvarono de 2021 kaj komenco de 2022.
Ĝi postulus de ni 1 kernan aktivulon, kiu organizus la aferojn niaflanke
dum la daŭro de la projekto (KuboF pretas). En ĉiu evento ideale partopenu
ankaŭ pliaj 2 aktivuloj (tiuj pli facile povas ŝanĝiĝi, do laŭtempe pluraj
homoj povos rekte partopreni). Escepto estas la unua renkontiĝo, organiza,
kie ni plidetaligos pluan fluon de la projekto.
Multo, eble ĉio, estos repagita (mi dume ne scias, sed jam demandis).
Problemo estas reguloj pri pagado. Eble (sed ne certe) ili devigas, ke nia
homo veturu de kaj al la lando kie ni havas sidejon (Slovakio). Tamen estas
eblo, ke tio ne estos devo kaj ni povos veturi almenaŭ de aliaj
partoprenantaj landoj (la oficisto de TEJO tion nun ekscias). Depende de la
situacio, la reston pagus partoprenantoj mem, ELiSo de propra mono
(ekhaviginda) aŭ aldona subvencio de Vikimedia movado (eblus monpeti ĉe
VMF).
Utilo por misio de ELiSo: La projekto celas subtenon de Daŭropovaj
evoluigaj celoj de UN. Al tiuj celoj apartenas ankaŭ "Edukado", kio rekte
subtenas nian mision pri kreo de mondo, en kiu ĉiu homoj povas libere aliri
tuton de scio. La celoj fakte (parte) havas sinergian efikon, do subteno de
unu helpas al alia. Ekzemple socio pli paca povas pli multe dediĉi al
altnivela edukado kaj tiel pli instigi vikimedian mision.
Utilo por ELiSO: Ni tiel plispertiĝos en partoprenado en grandaj,
subvenciataj projektoj kun nia propra respondeco. Mi antaŭvidas, ke en
estonteco ni partoprenos en pluraj tiaj projektoj, eĉ gvidos ilin. Do havi
propramanajn spertojn utilas.
Utilo por partoprenantoj: De propra sperto mi povas konfirmi, ke aktiva
partopreno en tiaspeca projekto estas forta ilo por persona evoluo. Vi ne
nur lernos pri la enhavo mem (la Celaro 2030), sed ankaŭ inspiriĝos pri
mastrumado de tiagradaj projektoj, strategia planado, influo al socio,
plenumado de propraj ideoj ktp. Specifa afero estas interkontinenta sperto
- kiom ofte vi rekte, ĉeeste rilatas kun homoj de aliaj kontinentoj? Propra
sperto kun aŭtentika kulturo, kiu estas tre malsama ol via, helpas al vi
vidi vian propran kulturon de alia vidpunkto, aliiel rilati al ili ambaŭ
kaj tiel kreski, "preni alian perspektivon". (fakte, disvolviĝa psiĥologio
difinas psiĥologian kreskon kiel pligrandigado de kapabloj konsideri pliajn
perspektivojn)
Kion vi opinias pri partopreno kiel VMEO?
Ĉu vi persone volas partopreni en almenaŭ 1 el la renkontiĝoj?
Amike
KuboF Hromoslav