Saluton.
Por 2021 estas plano (prezentita en la Jara plano
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Sci…>
kaj Jara buĝeto
<https://docs.google.com/spreadsheets/d/1bu1ilkFRmCmnSB2FTDBaiwW3wAUfiCL1EpT…>)
membriĝi en UEA / TEJO, sed detaloj estas daŭre traktataj. Mi prizorgas la
aferon nome de ELiSo. La Estraro de ELiSo en Januaro 2021 kunsidis kun
Albert Stalin Garrido, la Estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj Faka
Agado, por informiĝi. Pluraj demandoj estis responditaj kaj la procezo
pliprogresis; la ĝenerala sento estis bona ambaŭflanke. La komenco de
procezo estis planita por mezo de Februaro 2021.
Mi ĵus komencis diskuton kun ambaŭ UEA kaj TEJO por plie pliklarigi la
situacion. ELiSo ankoraŭ *ne* faris formalan peton pri aliĝo! Tio laŭplane
venos post pliklarigoj flanke de UEA.
Tempolinio (datoj estas proksimumaj):
- Februaro - Marto: UEA (kaj eventuale TEJO) respondos niajn demandojn
pri aliĝo (specife pri eblo esti Faka organizo samtempe en UEA kaj TEJO)
- Februaro - Marto: la Estraro de ELiSo formale decidos kiel pluiri
- Marto: (se estos decido aliĝi al UEA) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al UEA
-
- Marto: (se estos decido aliĝi al TEJO) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al TEJO
- Marto - Aprilo: TEJO eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Sekcion
- Aprilo - Majo: UEA eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Asocion
(Aliĝintan aŭ Kunlaborantan)
Mi informos pri progreso en ĉiu el tiuj paŝoj en tiu ĉi retpoŝta fadeno.
Se vi havas iujn aldonajn, ĝis nun neprezentitajn, ideojn pri la aliĝo(j),
nun estas la plej taŭga lasta ŝanco por prezenti ilin. Bonvolu respondi ĉu
al mi persone, aŭ en la dissendolisto.
Por rememorigi pri konsekvencoj de nia eventuala aliĝo, jen kelkaj el ili:
- ni klare montros nian subtenon al la Esperanta komunumo
- ELiSo monstros sin pli altnivela, kaj ĝia prestiĝo (kaj konsekvence
ankaŭ de Esperanto) en la Vikimedia komunumo kreskos
- ni havos pli rektan kaj stabilan subtenon de UEA / TEJO, ekzemple pri
subvencioj, aŭspicioj, informado, varbado...
- en TEJO ni ĉiumonate informos pri nia agado, kaj tiel varbos por niaj
agadoj kaj prezentos vikimediajn valorojn
- ni havos Komitatanon A en TEJO / eventuale Komitatanon A en UEA (se ni
aliĝos kiel Aliĝinta Faka Asocio de UEA), do ni partoprenos decidadon de la
plej altaj Esperantaj organizoj kaj povos puŝeti direkte al libereco
- ni pagos ĉiujaran kotizon - por UEA tio estas 44 eŭroj jare (kaze de
Kunlaboranta FA) aŭ 132 eŭroj (kaze de Aliĝinta FA), nuntempe estas
buĝetitaj 44 eŭroj, por TEJO tio dependas de kvanto de niaj Plenrajtaj
membroj en TEJO-aĝo (por 2021 estas buĝetitaj 44.4 eŭroj)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton, {contact.first_name}!
Vere restas nur kelkaj horoj por partopreni en nia unua konkurso plene
fokusiĝinta al *Esperantaj renkontiĝoj* - Eventejo!
La konkurson ni organizas por helpi al partoprenontoj de partneraj
Esperantaj renkontiĝoj - por ke ili povu veturi pli facile, sekure,
malmultekoste kaj ĝue. Kiel tion fari? Simple verku vojaĝan gvidilon pri la
loko (aŭ lingvo) por Vikivojaĝo ankoraŭ hodiaŭ (laŭ UTK). Sekve, se vi
venkos, nia partenro provizos al vi premion.
*Vidu detalojn en Vikivojaĝo
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Eventejo_2022>*
Tiun ĉi konkurson ni organizas ekskluzive nur kun Esperantaj partneroj,
kiuj elektis la plej gravajn artikolojn pri siaj renkontiĝoj, kaj ankaŭ
provizas por vi premiojn. Tiuj estas *Kanada Esperanto-Asocio* plej elstare
pri *Universala kongreso en Montrealo* sed ankaŭ aliaj,
*Esperanto-Kultur-Centro
Tuluzo* pri *SEMEO* kaj staĝoj en Aruto, *Bjalistoka
Esperanto-Societo* pri *Bjalistokaj
Zamenhof-Tagoj*, la mojosa *Internacia Junulara Kongreso 2022* en
Nederlando, kaj *Kuba Esperanto-Asocio*. Aparte notindas, ke ambaŭ ĉi-jaraj
plej pintaj renkontiĝoj partoprenas en la konkurso.
*Partoprenu en Vikivojaĝo ankoraŭ hodiaŭ!
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Eventejo_2022>*
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Okazas nova signifa pasxo en Vikidatumoj - *leksikografiaj datumoj* (pri
vortoj) *estos uzeblaj en cxiuj Vikimediaj projektoj* ekde la 21-a de Junio!
Leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj provizas avantagxan lokon por stoki
informoj pri vortoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj, inklude ties
gramatikajn formojn (nominativo / akuzativo, singularo / pluralo,
h-sistemo, x-sistemo ks) kaj ecx sencon de vortoj. Danke al tie eblas krei
novaj aplikajxojn (ekz. literumilon ks). Praktikaj aplikoj en Vikimediaj
projektoj estas ekz. fleksiaj tabeloj por vortoj en Vikivortaro. Aparte
utilaj estos leksikografiaj datumoj por Abstrakta Vikipedio, kiu celas
montri almenau bazaz artikolon en legebla homa lingvo tute kreita per
datumoj de Vikidatumoj.
Leksikografiaj datumoj funkcias en Vikidatumoj jam ekde 2018, kaj en
Esperanto jam estis kreitaj 1301 morfemoj, 1055 sencoj kaj 4752 formoj. Vidu
pliajn statistikojn en Ordia <https://ordia.toolforge.org/language/Q143>.
Pli multaj informoj estas en la projekta pagxo
<https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Lexicographical_data/eo> kaj en
plusendita mesagxo sube.
Se vi havas konkretajn ideojn kiel uzi la datumoj (ekz. kun kiu partneri)
au volas instigi / gvidi aldonadon de leksikografiaj datumoj al
Vikidatumoj, bv. simple fari kaj / au skribu cxi tie au al mi private.
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
---------- Forwarded message ---------
From: Léa Lacroix <lea.lacroix(a)wikimedia.de>
Date: Mon, Jun 20, 2022 at 2:23 PM
Subject: [Wikidata] You can now reuse Wikidata Lexemes on all wikis
To: Discussion list for the Wikidata project. <wikidata(a)lists.wikimedia.org>
Hello all,
In 2018, the Wikidata development team enabled Lexemes, Forms and Senses on
Wikidata, allowing everyone across the Wikimedia projects to gather
structured data about words and languages. Lexicographical data has been
growing, thanks to the effort of the community who added, up to this point,
more than 661K Lexemes in 846 different languages on Wikidata (13 languages
having more than 1500 Lexemes - see statistics here
<https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Lexicographical_data/Statistics/Coun…>
.
In order to make this data usable and useful, one missing feature was the
ability to access and use the data from Wikidata’s Lexicographical Data on
the other Wikimedia projects via Lua modules. This feature has been
requested for a long time by editors, and after a test phase on a few
Wiktionaries, we are happy to announce that *Lua access to Wikidata Lexeme
will be enabled on June 21st on all Wikimedia projects*.
Practically, Lua access means that we created some new Lua functions that
will allow you to *integrate Lexemes, Forms and Senses from Wikidata on any
of the pages of any Wikimedia wiki*. Among many possibilities that this
feature offers, you will be able to create for example: conjugation or
declination tables, stubs of Wiktionary entries, tools displaying the
meaning of a word on Wikisource, and many other things, depending on what
your project needs. Until someone on your project writes a Lua module that
makes use of these new functions and then uses this module on a page,
nothing changes for your project.
In order to use it, people with experience with Lua modules and templates
can look at *the documentation
<https://doc.wikimedia.org/WikibaseLexeme/master/php/md_docs_topics_lua.html>
listing
the available functions*. You can also have a look at simple example
showing the singular and plural forms of an English noun: the template
<https://en.wiktionary.beta.wmflabs.org/wiki/Template:Wdl-en-noun>, the
module <https://en.wiktionary.beta.wmflabs.org/wiki/Module:Wdl-en-noun>, the
result <https://en.wiktionary.beta.wmflabs.org/wiki/cat>.
Following the deployment of this feature, we are confident that several
editors will start creating their own modules for Wikisource or Wiktionary
- we invite you to *share your experiments on this talk page
<https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata_talk:Lexicographical_data>*, so
other people can discover what you have been doing and get inspired.
If you’re involved on a Wiktionary or Wikisource, feel free to share this
announcement around and to try the feature with your community.
If you have any questions or feedback, or if you want to discuss with other
editors, feel free to use the talk page of the lexicographical data project
<https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata_talk:Lexicographical_data> or the
related Telegram group <https://t.me/+TwVx84TOZfJ0-JvK>. To report a
technical issue, feel free to use this Phabricator ticket
<https://phabricator.wikimedia.org/T309593>.
Thanks for your attention and have fun with Lexemes!
--
Léa Lacroix
Community Engagement Coordinator
Wikimedia Deutschland e.V.
Tempelhofer Ufer 23-24
10963 Berlin
www.wikimedia.de
Wikimedia Deutschland - Gesellschaft zur Förderung Freien Wissens e. V.
Eingetragen im Vereinsregister des Amtsgerichts Berlin-Charlottenburg unter
der Nummer 23855 Nz. Als gemeinnützig anerkannt durch das Finanzamt für
Körperschaften I Berlin, Steuernummer 27/029/42207.
_______________________________________________
Wikidata mailing list -- wikidata(a)lists.wikimedia.org
To unsubscribe send an email to wikidata-leave(a)lists.wikimedia.org
Saluton kara!
*Por Junio 2022 ni invitas vin konkursi kun ni en la Esperanta Vikivojaĝo -
Eventejo 2022! *Kiel jam la nomo sugestas, *la temo* estas aparte speciala
kaj proksima al koro de multaj verdlingvaj samideanoj - *Esperantaj
renkontiĝoj* (pli precize turismaj informoj por veni al ili)* ❤️*
Tiun ĉi konkurson ni organizas ekskluzive nur kun Esperantaj partneroj,
kiuj elektis la plej gravajn artikolojn pri siaj renkontiĝoj, kaj ankaŭ
provizas por vi premiojn. Tiu estas *Kanada Esperanto-Asocio* plej elstare
pri *Universala kongreso en Montrealo* sed ankaŭ aliaj,
*Esperanto-Kultur-Centro
Tuluzo* pri *SEMEO* kaj staĝoj en Aruto, *Bjalistoka
Esperanto-Societo* pri *Bjalistokaj
Zamenhof-Tagoj*, kaj la renkontiĝo *IJK 2022*. Kun alia partnero ni
fintraktas kaj probable balday aliĝos. Aparte notindas, ke ambaŭ ĉi-jaraj
plej pintaj renkontiĝoj partoprenas en la konkurso 😉
*Partoprenu en Vikivojaĝo!
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Eventejo_2022>*
Ĉi-foje ni aparte *fokusiĝas pri Vikivojaĝo* - nova, ankoraŭ malmulte
konata frato de Vikipedio, kie vi trovas turismajn gvidilojn pri diversaj
lokoj sur (kaj ekster de :) Tero. Sed pro sia noveco ĝi ankoraŭ bezonas
plurajn helpajn manojn!
Imagu, ke vi veturas al Esperanta renkontiĝo kaj por plani vian
tutan vojaĝon plene sufiĉas informoj en Esperanto. Pluraj organizantoj de
eventoj faras pri tio tre bonan laboron! Sed ili kutime havas ankaŭ amason
de alia laboro por fari. Tie venas oportuno por ni - vikimedianoj!
La absoluta bazo por agrable kaj sekure vojaĝi estas informoj pri *lando, urbo
kaj lingvo*. Kiam ni faros tiujn artikolojn en Vikivojaĝo por eĉ nur ĉiuj
landoj kie ofte okazas Esperantaj renkontiĝoj, tio jam signife plialtigos
valoron de Vikivojaĝo por Esperantistaj vojaĝantoj!
*Konklude, dum Junio 2022 verku en Vikivojaĝo pri la elektitaj Esperantaj
renkontiĝoj, aliĝu al la konkurso kaj venku ;-)*
*Partoprenu en Vikivojaĝo!
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Eventejo_2022>*
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Eventejo 2022
Ĉeforganizanto