Saluton.
Por 2021 estas plano (prezentita en la Jara plano
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Sci…>
kaj Jara buĝeto
<https://docs.google.com/spreadsheets/d/1bu1ilkFRmCmnSB2FTDBaiwW3wAUfiCL1EpT…>)
membriĝi en UEA / TEJO, sed detaloj estas daŭre traktataj. Mi prizorgas la
aferon nome de ELiSo. La Estraro de ELiSo en Januaro 2021 kunsidis kun
Albert Stalin Garrido, la Estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj Faka
Agado, por informiĝi. Pluraj demandoj estis responditaj kaj la procezo
pliprogresis; la ĝenerala sento estis bona ambaŭflanke. La komenco de
procezo estis planita por mezo de Februaro 2021.
Mi ĵus komencis diskuton kun ambaŭ UEA kaj TEJO por plie pliklarigi la
situacion. ELiSo ankoraŭ *ne* faris formalan peton pri aliĝo! Tio laŭplane
venos post pliklarigoj flanke de UEA.
Tempolinio (datoj estas proksimumaj):
- Februaro - Marto: UEA (kaj eventuale TEJO) respondos niajn demandojn
pri aliĝo (specife pri eblo esti Faka organizo samtempe en UEA kaj TEJO)
- Februaro - Marto: la Estraro de ELiSo formale decidos kiel pluiri
- Marto: (se estos decido aliĝi al UEA) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al UEA
-
- Marto: (se estos decido aliĝi al TEJO) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al TEJO
- Marto - Aprilo: TEJO eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Sekcion
- Aprilo - Majo: UEA eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Asocion
(Aliĝintan aŭ Kunlaborantan)
Mi informos pri progreso en ĉiu el tiuj paŝoj en tiu ĉi retpoŝta fadeno.
Se vi havas iujn aldonajn, ĝis nun neprezentitajn, ideojn pri la aliĝo(j),
nun estas la plej taŭga lasta ŝanco por prezenti ilin. Bonvolu respondi ĉu
al mi persone, aŭ en la dissendolisto.
Por rememorigi pri konsekvencoj de nia eventuala aliĝo, jen kelkaj el ili:
- ni klare montros nian subtenon al la Esperanta komunumo
- ELiSo monstros sin pli altnivela, kaj ĝia prestiĝo (kaj konsekvence
ankaŭ de Esperanto) en la Vikimedia komunumo kreskos
- ni havos pli rektan kaj stabilan subtenon de UEA / TEJO, ekzemple pri
subvencioj, aŭspicioj, informado, varbado...
- en TEJO ni ĉiumonate informos pri nia agado, kaj tiel varbos por niaj
agadoj kaj prezentos vikimediajn valorojn
- ni havos Komitatanon A en TEJO / eventuale Komitatanon A en UEA (se ni
aliĝos kiel Aliĝinta Faka Asocio de UEA), do ni partoprenos decidadon de la
plej altaj Esperantaj organizoj kaj povos puŝeti direkte al libereco
- ni pagos ĉiujaran kotizon - por UEA tio estas 44 eŭroj jare (kaze de
Kunlaboranta FA) aŭ 132 eŭroj (kaze de Aliĝinta FA), nuntempe estas
buĝetitaj 44 eŭroj, por TEJO tio dependas de kvanto de niaj Plenrajtaj
membroj en TEJO-aĝo (por 2021 estas buĝetitaj 44.4 eŭroj)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
La Fondaĵo Vikimedio (finfine) ĝisdatigas Mailman, la sistemon kiu
funkciigas vikimediajn disseondolistojn (kiel tiu ĉi). Por pliaj informoj
vidu la plusenditan mesaĝon sube.
Se vi nur legas kaj skribas mesaĝojn, vi apenaŭ ion rimarkos.
*GRAVA*: Mi pripensas ĉu utiligi la okazos ankaŭ por alia ŝanĝo, specife
por ni, esperantistoj. La dissendoliston ni kreis en tuta komenco de nia
agado kun iom provizora nomo "eliso". Tio ja funkcias, sed nek klare
montras la vikimedian, nek Esperantan parton.
*Mi proponas ŝanĝi nomon de niaj dissensolistoj:*
- nun: eliso, eliso-anoncoj
- propono ŝanĝi al: wikimedia-eo, wikimedia-eo-anoncoj
*Se ĝis fino de la monato ne estos fortaj kontraŭoj, mi petos la
administrantojn de la dissendolista sistemo pri alinomo.*
(parenteze, mi laboras por malnecesigi la anoncan dissendoliston, ĉar tion
ni povas faradi pli bone per programo CiviCRM instalita en nia retejo (kiu
provizas pli bonajn funkciojn, ekzemple alvokadon per propra nomo de homo,
abono de specifaj anoncoj laŭ temo, ktp) sed tio iom daŭros, espereble ne
pli ol monaton, sed ni ankoraŭ ne venis tien)
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
---------- Forwarded message ---------
Od: Kunal Mehta <legoktm(a)debian.org>
Date: št 22. 4. 2021 o 2:46
Subject: [List admins] Mailman3 upgrade beginning soon, action needed
To: <listadmins(a)lists.wikimedia.org>
Dear Wikimedia mailing list admins,
As you may have heard, we will be upgrading the mailing list software to
Mailman 3, which is a full rewrite, fixing lots of long standing issues,
especially around security. A short list of improvements:
* One user account (no more monthly password reminder emails or list
passwords)
* Ability to search through archives
* Posting through a web interface
* A web interface that doesn't look like its from the early 2000s
For the most part, if you just send and receive mail from the list,
nothing dramatic will change.
A test installation is available at <https://lists-next.wikimedia.org/>
if you'd like to take a look now (all data will eventually be deleted).
We can import your list into the test system so you can look around the
new interfaces, make sure settings were migrated correctly and archives
display correctly.
We're still finalizing the exact dates, but we may start migrating
mailing lists starting next week. They'll be migrated in batches,
starting with lists with no archives, and then going by size of archive
and # of subscribers. Expect very big/old lists (wikimedia-l,
wikitech-l, etc.) to go last. We plan to send a notification to the list
admins when we start migrating the list and once it's finished.
We will need help from list admins to make this go smoothly.
* If your list is obsolete or should be archived, please add
"[OBSOLETE]" or "[ARCHIVED]" to the list description and we'll take care
of the rest.
* Please update your list description to indicate who the list admins
are (either usernames, email addresses, etc.)
* If you'd like to volunteer your list to go early, let us know.
* On the other hand, if you think your list needs special handling and
should go later, let us know as well.
* It is our intention to have all mailing lists be publicly listed,
please let us know if you have a reason that the existence of your list
should be kept private.
* If you've lost track of all the lists you're responsible for, we can
look it up for you :)
* The canonical URL of your mailing list will change. If you link to
your mailing list in help pages, templates, etc. You should update it
after migration. For example
<https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikitech-l> will change to
<https://lists.wikimedia.org/postorius/lists/wikitech-l.lists.wikimedia.org/>
(we expect to provide redirects).
* For public archives, we will ensure that archive links will not break.
For private lists, we do not intend to support old archive URLs - if
this is a big issue for you, please let us know.
There's probably stuff we missed to mention, if you have questions,
concerns, comments, please let us know on this list or #wikimedia-tech
on IRC.
For tracking the work see https://phabricator.wikimedia.org/T280322
Thanks,
Amir (Ladsgroup) and Kunal (Legoktm)
_______________________________________________
Listadmins mailing list
Listadmins(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/listadmins
By sending a message to this list, you email all admins of all lists. To
request technical changes for a specific list, instead create a task in
Phabricator. See https://meta.wikimedia.org/wiki/Mailing_lists
Saluton.
Vikipedio proksimiĝas al atingo de 300 000 artikoloj. Laŭ kalkuloj, tio
okazos ĉirkaŭ duono de Julio 2021.
Laŭ instigo de UEA, pluraj gravaj tutmondaj Esperantaj organizoj, nome
ELiSo / VMEO, ILEI kaj E@I, kunigas sian voĉon kaj lanĉas la kampanjon
"*Vikipedio
300 000*" por atingi tiun mejloŝtonon pli frue - jam antaŭ Julio 2021.
Ni, vikimedianoj, simple plu faru tion, kion ni jam nun faras - *ni verku
bonkvalitajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio*. Avantaĝe ni povas tion
kunigi kun pluraj konkursoj en tiu ĉi tempo:
- VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo (ĝis fino de Aprilo)
- VikiPorHomajRajtoj (ĝis la 15a de Majo)
- Afrika monato (Majo)
- eble eĉ plia ;-)
Sed ni kuniĝis kun niaj partneroj ankaŭ por utiligi la okazon por *inviti
novulojn al nia Vikipedio*. Nun estas taŭga tempo por alparoli tiun
heziteman amikon, kiu pripensas ekverki, sed mankas al li taŭga okazo. Nun
ni verkas "kune" eĉ preter kutime Vikipedia komunumo!
Por pliaj informoj kaj rekomendoj, legu la kampanjan paĝon:
https://esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Jen, mi prezentas la plej novan version de la Jara raporto 2020:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Sci…
La laboron pri la raporto komencis Ivan Santacruz, la Vicprezidanto de
ELiSo / VMEO. Poste mi, kiel prezidanto, aldonis plurajn aferojn.
La raporto estas dume nur en la angla, ĉar tion postulas la tutmonda
vikimedia movado. Por voĉdonado dum la sekva Kunsido de la Ĝenerala
asembleo estos provizita versio en Esperanto. Ĉar Jaran raporton povas
aprobi nur Ĝenerala asembleo, la nuna versio estas nur propono. Se vi havas
rimarkojn pri ĝi, ili estas bonvenaj en ties diskutpaĝo, ĉi tie en la
retpoŝta dissendolisto aŭ en alia kontakto listigita en
https://esperanto.wiki/kontakto
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Danke al Ivan Santacruz, nia Estrarano respondeca pri Jara raporto, vi
povas jam nun legi malneton de la Jara raoprto 2020:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2020
(Ĝi estas en la angla, ĉar tiel ni bezonas raporti al la tutmonda Vikimedia
movado. Se vi havas problemojn pri la angla, vi povas uzi la liberan
tradukilon https://www.apertium.org , aŭ malliberan
https://translate.google.com . Por Ĝenerala asembleo estos provizita versio
en Esperanto.)
Ĉar Jaran raporton povas aprobi nur Ĝenerala asembleo, dume ĝi estas
neoficiala. Bonvolu konsulti ĝin. Se vi konscias pri iu nia nemenciita sed
menciinda agado, bv. aldoni ĝin rekte en la raporton aŭ ekdiskuti pri ĝi en
ties diskutpaĝo. Mi mem jam aldonis plurajn aferojn.
La sekvan lundon, la 26-an de Aprilo, mi formale sendos la malnetan
raporton al la tutmonda Vikimedia movado. (Post aprobo fare de la ĝenerala
asembleo mi sendos la oficialan version.)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto