Saluton.
La Fondaĵo Vikimedio evoluigas novan tradukan interfacon por Vikipedioj kaj
invitas esperantistojn taksi kvaliton de tradukado. Laŭ nia takso kaj
intereso povas esti la ilo ŝaltita en Esperanta Vikipedio (sen intereso ni
ne povos uzi ĝin).
Kion fari:
Bonvolu iri al https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:KuboF/Tradukado
tie estas koncize priskribita tuta afero kun ligilo al la demandaro (
http://hexm.de/8iyt ), listigo de uzeblaj tradukiloj kaj traduk-interfacoj
kaj eĉ video pri uzado.
Bonvolu diskonigi tiun ĉi peton al pluraj homoj.
Amike
--
KuboF Hromoslav
Sal.
Por KAEST (organizita de E@I), kiu estis antaŭ unu semajno, estis fare de
la laborgrupo "Esperanto kaj Libera Scio" preparita DVD-a versio de
Esperanta Vikipedio. Ĝi funkcias per libera programo Kiwix kaj estas bone
lanĉebla per Vindozo, Linukso (mi testis per Wine) kaj devas funkcii ankaŭ
per Mako. Eblas ĝin registri al DVD, poŝmemorilo aŭ lanĉi de fiksita disko.
Vi povas ĝin elŝuti de Archive.orghttps://archive.org/details/Kiwix-0.9-wikipedia_eo_all_10_2014-KAEST
same kiel version de antaŭ 2 jaroj
https://archive.org/details/Kiwix-0.9-wikipedia_eo_all_10_2012-KAEST
Ĝuu ĝin!
--
Michal Matúšov (KuboF)
Sal.
Lastsemajnfine kelkaj ELiSanoj partoprenis / gvidis Seminarion pri Aktivula
Maturigo de UEA dum KAEST. Stefan McGill, la ĉefgvidanto, nin petis pri
rekomendoj al UEA kaj unu el rekomendoj, kiujn mi donis, temis pri subteno
de libera kulturo flanke de UEA. Baldaŭ ĝi estos dissendita, sed se vi
volas ĝin alivortumi aŭ esence ŝanĝi, bv. tuj mesaĝu al Stefan.
en "Rekomendo 4: al UEA" estu io simila al:
UEA donu ekzemplon al Esperanta komunumo kaj simpligu reuzadon de siaj
difinitaj dokumentoj (precipe Gazetaraj komunikoj kaj malnovaj dokumentoj
ekz. Jarlibroj) per liberigo de tiuj dokumentoj laŭ permesilo de Krea
Komunaĵo (CC BY-SA aŭ CC BY) kaj instigu Esperantistojn fari same pri
certaj siaj dokumentoj.
Komento:Nuntempe estas dokumentoj aŭtorataj de UEA eldonataj kun eksplice
ĉiuj rajtoj rezervitaj aŭ sen eksplica kopirajta informo (kaj sekve same
validas "ĉiuj rajtoj rezervitaj") kaj tiu kopirajta protektado validos por
sekvaj ĉ. 70 jaroj. Tia situacio malhelpas al vasta Esperanta komunumo
reuzadon de la materialoj. En okazoj, kiam estas dezirinda vasta reuzo estu
tiu rajto eksplice notata. En okazoj, kiam kopirajta protekto sencas nur
ĝis difinita tempo, estu noto pri liberigo ekde difinita dato.
Ni vidos, kiom UEA aprezos mian rekomendon.
Amike
--
Michal Matúšov
Saluton ĉiuj!
Mi bedaŭrinde estas tro okupita lastatempe, sed se iu havas tempon, estus
bone plibonigi la artikolon pri Zamenhof en la angla (
http://en.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof). Mi fakte ne vidas iun
plibonigeblaĵon tuj, sed mi volas diri, ke fama retpaĝo nun ligas rekte al
ĝi kaj pro tio, multaj scivolemuloj baldaŭ legos ĝin. Vi povas vidi la
paĝon ĉe
https://www.duolingo.com/course/eo/en/Learn-Esperanto-Online
Antaŭ 5 horoj, tiu paĝo aperis kaj 190 homoj jam indikis, ke ili volas
retpoŝton kiam li kurso eldoniĝas...
Amike,
Chuck