Saluton.
Venis novaĵoj pri ĉi jara Vikimedia Konferenco, vidu ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2015
Bona afero estas, ke ni denove estas invititaj, kvankam ĉi-jare nur unu
reprezentanto de ni povas veni.
Oficiala informo pri elekto de partoprenonto:
"Affiliates are asked to send delegates that are well-informed in goings-on
at the affiliate, able to confidently answer questions about it and share
experience from their group. They should also be empowered to commit their
group to involvement in proposed projects or initiatives."
Samtempe nia reprezentonto povos partopreni antaŭkonferencan trejnadon pri
fasonado kaj evaluado de projektoj, vidu
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Evaluation/News/Pre-conference_works…
Kiu ŝatus nin reprezenti ĉi-jare?
Se vi konsentus, mi proponas min mem. Mi jam reprezentis ELiSon dum
diversaj renkontiĝoj, spertas pri niaj internaj aferoj kaj mi gvidas nian
nuntempan monpeton.
Mi antaŭĝojas viajn mesaĝojn!
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton.
Ekde la 15-a ĝis la 19-a de Julio 2015 okazos en Meksikurbo la plej granda
ĉiujara manifestiĝo de vikimedia mondo - Viimanio. Temas pri vikimedia
ekvivalento de Universala Kongreso. Dum Vikimanio okazos multaj prelegoj,
seminarion sed precipe renkontiĝoj kun vikimedianoj de tuta mondo
laborantaj pri plej diversaj laborkampoj. Preferata kaj oficiala lingvo de
Vikimanio estas la angla; tamen en 2014 Vikimanion partoprenis almenaŭ 8
esperantistoj kaj faris sian oficialan renkontiĝeton. Se vi volas
partopreni festecan renkontiĝon de tutmonda movado por plibonigi mondon,
Vikimanio tŭagas por vi.
Ĝis la 16-a de Februaro 23:59 UTC eblas peti stipendion por vojaĝo kaj
partopreno. Detalaj informoj pri kriterioj kaj postuloj disponeblas ĉe
https://wikimania2015.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Bonŝancon
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)