Saluton!
En Januaro/Februaro 2020 ni diskutis pri partopreno en projekto (kun
Ameriko pri celoj por daŭropova evoluo) por kiu TEJO petis subvencion de la
Eŭrop-unia programo Erasmo+. Tiam ni volis partopreni, sed ne povis ĉar la
procezo de nia registriĝo ankoraŭ ne estis plene finita.
Dum lastaj tagoj mi komunikis kun TEJO kaj E@I pri ebla partopreno en alia
projekto (pri efika informado al membroj / komunumo / publiko). La Prepara
komisiono de ELiSo (kiu estas organo nuntempe plej simila al Estrato)
konsentis pri partopreno kaj ankaŭ komunumanoj en Telegramo jesis. (mi
pardonpetas, ke mi preterlasis nian dissendoliston - mi havis jam tro multe
da komunikado. mi klopodos por sekvaj fojoj starigi pli taŭgan
infrastrukturon, kiu helpos pri taŭga informado) Tial ni, kiel ELiSo,
oficiale partneriĝis en la projekto. Ni ekscios ĉu la projekto estis
akceptita post ĉ. 2 monatoj. Intertempe mi ankoraŭ komunikos pri kiel vi
povas partopreni.
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton!
Pro la pandemio estis nuligitaj aŭ ŝovitaj al posta dato pluraj Vikimediaj
renkontiĝoj.
Inter ili ankaŭ tiu de la Centra kaj Orienta Eŭropo (COE / CEE). Tiu tamen
okazos *interrete*, de la *2-a ĝis la 3-a de Oktobro 2020*. Ĉar "interreto
ne estas hotelo" (simile kiel "Vikipedio ne estas papero"), *partopreni
povas ankaŭ vi*, sendepende de via deven-/loĝ-loko!
Ŝajnas, ke la organizantoj ankoraŭ decidas pri detaloj, sed vi jam nun
povas esprimi vian volon partopreni ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Online_Meeting_2020/Participa…
La programo estos modesta kompare al kutima ĉeesta renkontiĝo. La programo
havos 3 trakojn:
1. sukcesaj agadoj dum tempoj de KOVIM-19
2. disvolviĝo de bazaj kapabloj (ekz. tenado de redaktantoj)
3. disvolviĝo de progresaj kapabloj (ekz. interna funkciado de organizo)
Dum Aŭgusto ankaŭ vi povas proponi programeron!
Mi kore invitas vin al partopreno en tiu ĉi renkontiĝo! Se vi estas de la
regiono, vi konatiĝos kun proksimaj homoj kaj lernos pri agado specife en
la regiono. Se vi estas de ekster la regiono, vi povos kompari funkciadon
de la Vikimedia movado en tiu regiono kaj ĉe vi - kaj tiel kapti pli
ĝeneralajn tendencojn kaj porti spertojn inter la regionoj.
Sube estas (anglalingva) mesaĝo de organizanto kun pliaj informoj.
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
---------- Forwarded message ---------
Od: Kiril Simeonovski <kiril.simeonovski(a)gmail.com>
Date: ut 4. 8. 2020 o 16:50
Subject: [Wikimedia-l] Wikimedia CEE Online Meeting 2020
To: Wikimedia Mailing List <wikimedia-l(a)lists.wikimedia.org>
Dear all,
I hope you are fine and healthy amid the difficult times.
After the Wikimedia CEE Meeting 2020
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2020> was cancelled
and postponed for 2021 due the COVID-19 pandemic, we came up with the idea
of organising an online conference in order to keep continuity and discuss
the major ongoings in the Wikimedia movement. The online event is planned
to take place as the Wikimedia CEE Online Meeting 2020
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Online_Meeting_2020> from
2-4 October and it will be labelled with the slogan "Stay Stronger Online!".
The programme for the event will be modest compared to the in-person
conferences because of the technical difficulties and the different
participants' environment. About a half of the time slots will be reserved
for sessions on pre-selected topics covering major ongoings in the
movement, while the other half will be filled with session proposals
received through a call for submissions with three tracks in the submission
process: COVID-19, Basic capacity development and Advanced capacity
development. *The deadline for submitting session proposals
<
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Online_Meeting_2020/Submissio…
>
is
23:59 (CEST) on 31 August 2020.*
Considering that this is planned to be an online event, we decided to
*extend
the eligibility for participation beyond the CEE communities and allow
every interested individual contributor from the Wikimedia movement to take
part (see list of interested participants
<
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Online_Meeting_2020/Participa…
>)*.
That said, we hope that this online event will be enriched and diversified
with the participation of people outside the CEE region.
Stay safe and healthy!
Best regards,
Kiril Simeonovski
_______________________________________________
Wikimedia-l mailing list, guidelines at:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Mailing_lists/Guidelines and
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia-l
New messages to: Wikimedia-l(a)lists.wikimedia.org
Unsubscribe: https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikimedia-l,
<mailto:wikimedia-l-request@lists.wikimedia.org?subject=unsubscribe>
Saluton.
Organizantoj de la Virtuala Kogreso de Esperanto (VK) 2020 akceptis kelkajn
programerojn pri Vikimedio. Temas pri 2 sesioj en Virtuala Movada Foiro kaj
1 babilado pri Vikipedio (kaj Vikimedio ĝenerale).
Publika listigo estas ankaŭ en nia retejo https://esperanto.wiki/eventoj/
Ĉiuj tiuj ĉi sesioj okazos en vidbabilejo kun eblo tuj interagi inter
prezentanto kaj spektantoj. Tial mi des pli invitas vin veni kaj vi povos
eĉ pli rekte riĉigi la sesion per viaj spertulaj rimarkoj kaj rakontoj.
Amike
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)