Saluton.
Por 2021 estas plano (prezentita en la Jara plano
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Sci…>
kaj Jara buĝeto
<https://docs.google.com/spreadsheets/d/1bu1ilkFRmCmnSB2FTDBaiwW3wAUfiCL1EpT…>)
membriĝi en UEA / TEJO, sed detaloj estas daŭre traktataj. Mi prizorgas la
aferon nome de ELiSo. La Estraro de ELiSo en Januaro 2021 kunsidis kun
Albert Stalin Garrido, la Estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj Faka
Agado, por informiĝi. Pluraj demandoj estis responditaj kaj la procezo
pliprogresis; la ĝenerala sento estis bona ambaŭflanke. La komenco de
procezo estis planita por mezo de Februaro 2021.
Mi ĵus komencis diskuton kun ambaŭ UEA kaj TEJO por plie pliklarigi la
situacion. ELiSo ankoraŭ *ne* faris formalan peton pri aliĝo! Tio laŭplane
venos post pliklarigoj flanke de UEA.
Tempolinio (datoj estas proksimumaj):
- Februaro - Marto: UEA (kaj eventuale TEJO) respondos niajn demandojn
pri aliĝo (specife pri eblo esti Faka organizo samtempe en UEA kaj TEJO)
- Februaro - Marto: la Estraro de ELiSo formale decidos kiel pluiri
- Marto: (se estos decido aliĝi al UEA) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al UEA
-
- Marto: (se estos decido aliĝi al TEJO) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al TEJO
- Marto - Aprilo: TEJO eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Sekcion
- Aprilo - Majo: UEA eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Asocion
(Aliĝintan aŭ Kunlaborantan)
Mi informos pri progreso en ĉiu el tiuj paŝoj en tiu ĉi retpoŝta fadeno.
Se vi havas iujn aldonajn, ĝis nun neprezentitajn, ideojn pri la aliĝo(j),
nun estas la plej taŭga lasta ŝanco por prezenti ilin. Bonvolu respondi ĉu
al mi persone, aŭ en la dissendolisto.
Por rememorigi pri konsekvencoj de nia eventuala aliĝo, jen kelkaj el ili:
- ni klare montros nian subtenon al la Esperanta komunumo
- ELiSo monstros sin pli altnivela, kaj ĝia prestiĝo (kaj konsekvence
ankaŭ de Esperanto) en la Vikimedia komunumo kreskos
- ni havos pli rektan kaj stabilan subtenon de UEA / TEJO, ekzemple pri
subvencioj, aŭspicioj, informado, varbado...
- en TEJO ni ĉiumonate informos pri nia agado, kaj tiel varbos por niaj
agadoj kaj prezentos vikimediajn valorojn
- ni havos Komitatanon A en TEJO / eventuale Komitatanon A en UEA (se ni
aliĝos kiel Aliĝinta Faka Asocio de UEA), do ni partoprenos decidadon de la
plej altaj Esperantaj organizoj kaj povos puŝeti direkte al libereco
- ni pagos ĉiujaran kotizon - por UEA tio estas 44 eŭroj jare (kaze de
Kunlaboranta FA) aŭ 132 eŭroj (kaze de Aliĝinta FA), nuntempe estas
buĝetitaj 44 eŭroj, por TEJO tio dependas de kvanto de niaj Plenrajtaj
membroj en TEJO-aĝo (por 2021 estas buĝetitaj 44.4 eŭroj)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Baldaŭ la Esperanta Vikipedio atingos 300 000 artikolojn 😎 Tiel al sia
fino pliproksimiĝas ankaŭ la kampanjo "Vikipedio 300 000" iniciatita de UEA
en kiu partneras ankaŭ ELiSo, ILEI, E@I kaj la Fonduso Instigo.
Por kune festi 🎉 tiun ĉi gravan kilometroŝtonon ni volas krei serieton de
videoj en kiuj redaktantoj, legantoj kaj aliaj gratulas, bondeziras kaj
dankas al Vikipdiistoj ktp.
Kaj ni volas ankaŭ *VIN* en la video!
Legu pli detalajn informojn kaj sendu vian videon ĝis la *22a de Julio
2021, 12:00 UTK*:
https://esperanto.wiki/2021/kontribuu-al-festa-video-pri-300-000-artikoloj-…
(reprezentantoj de iuj Esperantaj organizoj estos invititaj persone)
Atendante viajn videojn ;-)
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Post monato okazos *Vikimanio 2021* - la plej granda tutmonda Vikimedia
konferenco, ĉi-jare virtuala! Venu por kunfesti la komunumon kaj atingojn
de tutmonda Vikimedio, kapti novajn tendencojn kaj laborojn kaj renkontiĝi
kun malnovaj kaj novaj amikoj!
Kutime Vikimanio estas en la angla lingvo. Ĉi-jare dum registrado vi povas
elekti plurajn lingvojn en kiuj vi ŝatus partopreni (Esperanto ĉi-jare
mankas).
Legu pliajn informojn kaj trovu ĉiuj bezonataj ligiloj en:
*https://esperanto.wiki/evento/vikimanio-2021
<https://esperanto.wiki/evento/vikimanio-2021>*
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Ĵus en Vikipedio finiĝis la Unesko-konkurso kaj *komenciĝas nova konkurso
- Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2021 (#WPWP)*!
Oni diras, ke "1 bildo valoras 100 vortojn". Sed en la Esperanta Vikipedio
daŭre estas multaj artikoloj al kiuj mankas taŭga bildo, sono aŭ video -
kaj tial niaj legantoj lernas malpli ol povus.
Feliĉe, aldono de plurmediaĵo al artikolo estas signife pli facila ol verko
de nova artikolo - kaj kun iometo da trejnado ĝin povas fari viki-novulo
jam post mallonga tempo.
Tial pluraj Vikipedio, kaj ankaŭ nia kara Esperanta, nun lanĉis kampanjon /
konkurson ĝuste pri aldonado de plurmediaĵoj. Aldone, *ni aparte fokusiĝas
al viki-novuloj*, por kiuj tio povas esti bona unua paŝo.
Danke al subvencio de la Fondaĵo Vikimedio vi povas gajni etajn premiojn en
formo de donackarto. Sed eĉ sen venko, ĉiu bona kontribuo al Vikipedio
helpas - kaj tio gravas plej!
Venu al la konkursa paĝo por detaloj kaj partoprenu (en Julio kaj Aŭgŭsto
2021):
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Vikipediaj_pa%C4%9Doj_volas_fotojn_2…
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto