Saluton al ĉiuj!
En Niterói, Brazilo, okazos la 1-a Internacia Vikipedia Scienca Konferenco.
Se vi a via grupo prilaboras projektojn rilatajn al Vikipedio kaj scienco,
edukado aŭ kulturo, vi povas prezenti viajn artikolojn ĝis la 31-a de
aŭgusto. Plia informo en http://www.wikibrasil.org/projetos/iwsc_en/
Saluton.
(pardonon pro sendado al pluraj kanaloj)
*Resumo:*
Ĝis la 20a de Aŭgusto eblas peti stipendion por la Vikimedia diverseca
konferenco (Stokholmo, Svedio, 3a-5a de Novembro 2017).
*Vikimedia diverseca konferenco*, 3a-5a de Novembro 2017
Vikimedio strebas al diverseco por lasi neniun malantaŭe kaj provizi
kvalitan edukan enhavon pri plej eble diversaj temoj.
Por diskuti kaj interŝanĝi siajn spertoj pri subtenado de diverseco,
minoritatoj kaj subpremataj grupoj venos ĉ. 80 vikimedianoj.
Por ni, esperantistoj, estas tiu ĉi konferenco speciale interesa, ĉar ankaŭ
Esperanto kiel lingvo kaj kultura fenomeno apartenas al la temaro de
"diverseco". Simile, pluraj niaj samideanoj laboras pri lingvaj
minoritatoj, indiĝenaj popoloj kaj lokoj kie Vikimedia movado havas grandan
lokon por kreski.
Memoru *peti stipendion ĝis la 20a de Aŭgusto* ĉe la oficiala retejo:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Diversity_Conference_2017
ELiSo ĝojos subteni siajn partoprenontojn en tiu ĉi konferenco, ekz. per
informado en niaj sociaj retejoj aŭ rekomendoj pri kontaktendaj personoj,
tial bonus anonci vian partoprenon ankaŭ ĉi tie.
PS: Homoj kiuj petis komputilon pere de la Vikimedia aparatar-donaca
programo povos ricevi sian komputilon dum tiu ĉi konferenco. Pliaj informoj
ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Hardware_donation_program
Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio, Vikimedia Uzanto-Grupo
gvidanto
Saluton.
Pasis 1a jaro de oficistado de Katherine Maher kiel Plenuma Direktoro de la
Fondaĵo Vikimedio (
https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Wikimedia_Foundation_Exe…
). Dum IJK mi verkos al ŝi gratulleteron nome de ELiSo kaj donos ĝin por
subskribo al partoprenontaj vikimedianojn.
Estus bele se ankaŭ vi aliaj gratulus al ŝi, ĉu per papera aŭ elektronika
poŝto aŭ en ŝia diskutpaĝo.
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton.
Porinforme: La elektita reprezentonto estas Ziko, sed montriĝis ke nur
prezidantoj de landaj asocioj estas akceptataj (dum la renkontiĝo oni
decidos ĉu akcepti ankaŭ aliajn), do lia partopreno be estas certa.
Amike
KuboF Hromoslav
Dňa 21.7.2017 7:51 PM používateľ "KuboF Hromoslav" <
kubof.hromoslav(a)gmail.com> napísal:
Saluton.
Kiu el vi partoprenos nunan Vikimanion? Dum ĝi okazos renkontiĝo de
prezidantoj kaj bonus, se ELiSo estus reprezentata. Ĉar ni ne havas
oficialan prezidanton, laŭ mi sufiĉus informi, ke nin reprezentos iu
koncerna persono.
La renkontiĝo okazos la 12an de Aŭgusto, 11:00-13:00.
Interesiĝantoj bonvolu informi ĉi tie; poste mi peros la informon.
Amike
KuboF Hromoslav