Saluton Vikimedianoj!
Kiel ĉiujare, ankaŭ tiun ĉi someron okazos Vikimanio - la plej granda
renkontiĝo de la Vikimedia movado, iom konferenco, iom festivalo kaj multaj
subtenantoj de Vikimedio! Ĝi okazos la 20an-22an de Julio (la
antaŭkonferenco 18an-19an) en Kaburbo en Sud-Afriko.
Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno
povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo
Vikimedio provizas limigitan kvanton da stipendioj, pro kio ni tre dankas!
En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por niaj subtenantoj provizas
specialan servon - konsultadon de stipendipetoj! Se vi ŝatus scii opinion
de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion, nun vi havas la
oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu ankaŭ tempon
por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston *ĝis la 18a de
Januaro!*
*La formularon estas ĉe https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1
<https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1>*
*Atentigo:* Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de
Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de
Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la
instrukciojn en la oficiala retejo:
https://wikimania2018.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos
en Kaburbo!
nome de la komisiono (KuboF Hromoslav, Ziko, Psychoslave kaj Remux)
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
Saluton. Endas elekti reprezentantojn niajn por ĉeesti la Vikimedian
Konferencon 2018. La limdato estas la 15-a de januaro, sed ju pli frue ni
elektu des pli bone. ELiSo povas sendi du personojn. Kontrolu ĉu via loka
ĉapitro aŭ grupo ankaŭ povas sendi personojn, kaj priparolu la eblecon ke
ili elektu vin por ĉeesti. Tiel la ĉeestonta nombro de Esperantistoj en ĉi
tiu grava Vikimedia evento estos kiel eble plej granda.
Saluton karaj,
Antaŭ kelkaj monatoj okazis la Kolombia kongreso de Esperanto. Mi sukcesis
ke partopreninto liberigu siajn fotojn. Li plenumis dokumenton en kiu li
akceptas liberigi siajn fotojn kaj mi sendis ĝin al
permissions(a)wikimedia.org.
Mi ricevis respondon hodiaŭ, en kiu oni respondis min ke bedaŭrinde neniu
OTRS-ano parolas la lingvon en kiu estas skribita la dokumento kiun mi
sendis (Esperanto), do ili ne povas kontroli ĝin.
Do mi serĉas esperantistan vikimedianon kiu povu kontroli la dokumenton por
ke la fotoj restu en Komunejo. Ĉu iu konas iun personon tian?
La ticket-nombro en OTRS estas #2017111210000461.
--
*Remus*
*Ivan Camilo Quintero SantacruzIngeniero de MaterialesUniversidad del
ValleSantiago de Cali, Colombia*