Saluton.
Novembre en Vieno, Aŭstrio okazos internacia konferenco pri Vikifontaro,
vidu ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikisource_Community_User_Group/Wikisource_…
Mi planas partopreni, ĉar jam longtempe estas provoj pri konservado de
Esperantlingva literatura heredaĵo kaj mi ankaŭ interesiĝas pri rilatoj
inter Vikifontaro kaj bretaro.net.
Kun kiu el vi mi tie renkontiĝos?
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton gekaraj, mi ŝatus multe helpi pri la konkurso, tamen mi pensas ke la limdato estas tro proksima. Je la momento kiam mi respondas ĉi-mesaĝon, ĉe mi ankoraŭ estas dimanĉo la 27-a de septembro, sed certe en la tuta Eŭropo jam estas la 28-a, do mi pensas ke la limdato jam pasis.
Mi pensas ke mi povus estis membro de la ĵurio, ankaŭ mi povus helpi redakti la monpeton, sed por ĉi tiu lasta mi bezonos iom pli da tempo.
Mi pensas ke ni povus pritrakti kun UEA/TEJO kelkajn eblajn premiojn, kiel ekzemple 1-jara abono (La plej malmultekosta) al la organizo aŭ ricevo de la revuo Kontakto dum 1 jaro. Mi pensas ke premioj tiaj estas eblaj se ni pritraktas la aferon kun UEA/TEJO. Mi scias ke nuntempe en TEJO oni pridiskutas kiel altigi la nombron da abonantoj kaj kiel diskonigi la revuon.
Atendante vian respondon, am(er)ike:
Ivan Camilo Quintero
Santacruz Ivano Kamilo Kintero Sankt-kruco
Ingeniero de Materiales Inĝeniero pri Materialoj
Universidad del Valle Universitato de la Valo
Cali, Valle del Cauca Kalio, Valo de Kaŭko
Saluton.
Mi ŝatus reveni al iom malnova ideo pri relanĉo de konkurso en Vikipedio.
Lastfoje ĝin organizis E@I antaŭ 5 jaroj (
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso ), ĉi-somere aperis fadeno
en lernu.net-forumo, kiu proponis ĝuste konkurson kaj ŝajnas, ke
diskutantoj ŝatis la ideon kaj volas partopreni. Do jam temp' está.
Mia ideo estas fari tradukan konkurson per nova traduka helpilo
EnhavTradukado. Kialo: La konkurso ne nur mallongtempe donu novajn
artikolojn, sed ankaŭ invitu kaj instigu (parte novajn) partoprenantojn por
plia tradukado per la helpilo. Kial traduki ĝuste per ĝi? Ĝi estas fasonita
speciale por Vikipedio, tre bone kongruas kaj, precipe, provizas helpon per
maŝina tradukado (estontece ankaŭ vortaroj kaj simile). Montriĝis, ke
reviziado de maŝine antaŭtradukita teksto estas signife pli rapida ol
permana tradukado kaj, des pli, ol dekomenca verkado (
http://langtech.autodesk.com/productivity.html ). Se ni do sukcesus
entuziasmigi homojn pri uzado de la helpilo kaj _vere revizii_ la tekstojn,
viki-projektoj povus kreski multe pli rapide.
Kio farendas?
Komuna dokumento (redaktebla (kaj redaktenda) de ĉiuj):
https://etherpad.wikimedia.org/p/eliso-tradukakonkurso
Tien mi metis plurajn malfermitajn demandojn, bonvolu aldoni viajn opiniojn.
Mi kontaktis WMF kaj ili diris, ke ni povas monpeti, sed tempo jam urĝas.
Por taŭga monpeta proceso indas malfermi monpeton ĝis sekva lundo (28a de
Septembro). Mi jam faris malplenan skeleton, pri kiun ni povas labori
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG/UG_ELiso/Content_Translation_Cam…
. Monpeto estus por premioj (kaj sendokostoj) por venkontoj, ni ankaŭ povas
ricevi donacitajn varojn rekte de VMF. Se vi tamen imagas alian utilan uzon
de mono por tiu projekto, proponu ĝin!
Mi povas tre bone priskribi celojn kaj proceson de la kampanjo kaj
konkurso, sed bezonas helpon pri starigo de buĝeto (ekz. sendokostoj tra
tuta mondo...).
Mi petis Lingvan Inĝenieran Teamon de VMF pri helpo pri analizo de sukceso.
Certe ankaŭ por ili gravos scii kiom efikas tia kampanjo.
Indas diskuti ankoraŭ precizajn celojn, regulojn, ĵurion kaj sekvajn paŝojn.
Kun via helpo, ni havos tre bonan agadon (ne nur) por Esperanta Vikipedio.
Mi kalkulas pri vi ;-)
Amike
KuboF
Saluton.
En Esperanta Vikipedio aperis pluraj skanaĵoj de UEA-Jarlibroj, kiuj ŝajne
estas daŭre aŭtorrajte protektataj kaj devus esti forigitaj. Por savi ilin
mi demandis UEA pri liberigo.
Tamen, la situacio povas esti malsimpla pro diversaj aferoj. Ĉu iu povus
kontroli enhavon de iuj jarlibroj, prefere ankaŭ tre malnovaj, kiom estas
rekte de UEA, kiom venas de aliaj aŭtoroj kaj ĝenerale kiom facilus
liberigi tutan libron? Ekz., ŝajne necesos "cenzuri" reklamojn al eldonitaj
libroj, se ili enhavas bildon de kovrilpaĝo.
Bonus doni al UEA-estraro klarajn indikojn kaj helpon. Ankaŭ, kiuj aliaj
dokumentoj de UEA, laŭ vi, meritas liberigon?
Amike
Saluton.
Mi revenas de Vikimedia konferenco de centra kaj orienta Eŭropo, kiun mi
oficiale partoprenis kiel reprezentanto de Vikimedio Slovakio kaj Esperanto
kaj Libera Scio ( https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2015
).
Detalan raporton mi provizos baldaŭ. Nun mi nur rapide mencias, ke mi
prezentis nian organizon, faris prelegon pri tradukaj iloj, en t.n. "lumiga
prelegeto" mi menciis unu el niaj projektoj. Venis ideoj kaj proponoj pri
projektoj kaj agadoj, ekz. revivigo de iamaj Vikipediaj helpantoj (iame de
E@I) kaj eble aliĝo al tiuregiona Vikipedia konkurso.
Survoje mi PasportServumas kaj mi estis, neatendite, petita pri du
intervjuoj :) Mi pli informos post ilia dissendo.
Amike