Sal.
Antaŭ kelka tempo estis diskuto pri skanado kaj plua ciferecigado de
Esperantaj libroj, sed ĝi tute velkiĝis...
Mi nun estas en Vikimedia konferenco kaj mi ŝatus komenci kontaktojn kun
aliaj vikimediaj organizoj pri tio. Ĉu iu havas (almenaŭ bazan) intereson
pri tio?
Mia baza ideeo estas, ke esperantistoj kontaktus lokan vikimedian grupon,
kiu eventuale povus provizi profesiajn skanilojn kaj similaĵojn. Pliaj
ideoj aprezataj.
KuboF
Saluton.
Mi revenis de la Vikimedia konferenco 2015 en Berlino kaj jam planas plian
laboron. Dum la konferenco mi partoprenis preskaŭ ĉiujn eblajn sesiojn,
multe observis aliajn organizojn kaj diskutis kun diversaj homoj. Miajn
notojn mi volas publikigi tre baldaŭ en formo de kruda skanaĵo kaj post
kelka tempo ankaŭ kun miaj konkludoj, rimarkoj kaj proponoj.
Precipe mi dankas al WMF kaj Vikimedio Germanio pro organizi vere bonegan
konferencon!
ELiSo kaj Esperanto ĝenerale estis tre bone akceptataj. Min kaptis 2 homoj,
kiuj iomete parolas Esperanton, 2 aliaj, kiuj ĝin komprenas kaj kelkaj
aliaj interesiĝis.
Origine mi planis gvidi neniun sesion. Tamen, pro klopodo lerni de aliaj
organizoj en simila situacio kiel ELiSo, mi iom ad-hoc fariĝis gvidanto de
sesio pri uzanto-grupoj, kiu estis tre aprezata ankaŭ de Affiliations
Committee. Por oficialigi la starigitajn iniciatojn mi ekis la paĝojn
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_diaspora_organisations kaj
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_user_groups_network
Pliaj informoj venos baldaŭ.
Amike
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton!
Mi estas en kontakto kun ĵurnalisto, kiu volas verki artikolon pri Duolingo
kaj ĝia baldaŭa Esperanto-kurso kaj li volas kompari tion kun Vikipedio en
Esperanto. Ĉu iu aktiva vikipediisto pretas paroli kun la usona ĵurnalisto?
Amike,
Chuck
Sal.
Ĵus finiĝis dua tago de la Vikimedia antaŭ-Konferenco, la unua, kiun mi
partoprenas. Notoj (tre koncizajn) mi metis al publike spurebla Trello:
https://trello.com/b/bfMIAusw/vikikonferenco-2015
Tie mi notas ankaŭ partoprenotajn sesiojn, plurfoje kun komentaro. Se vi
havas ideojn aŭ plendojn, bonvoli konsulti tempoplanon ĉe
http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2015/Schedule kaj
proponu ion pli bonan.
En Trello mi notis ankaŭ celojn de mia partopreno, precipe laŭ organiza
profilkarto, kiun ni plenigis.
Ĉu vi imagas kiel _konkrete_ povas vikimedio al ni helpi pri ciferecigado
de libroj? Ni havas kontaktojn kun pluraj bibliotekoj kaj arĥivoj kaj indus
ricevi tekstojn de ili.
PS: Dume min kaptis 3 personoj, kiuj almenaŭ iome konas Esperanton (de
Brazilo, Nepalo kaj Estonio). Mi parolos kun ili pri kunlaborado kaj plua
teno de kontaktoj.
Amike
KuboF
Saluton.
Prepariĝante por la Vikikonferenco 2015 en Berlino mi ŝatus koni viajn
opiniojn kaj rekomendojn pri mia partopreno en la konferenco. Temas precipe
pri starigo de niaj celoj por la konferenco (kial entute mi iras tien kaj
kion mi faru) kaj elekto de plej taŭga programo (tiel, ke ĝi helpu al nia
evoluo).
Lastjare aperis problemoj pri miaj proponoj pri prezento de niaj celoj kaj
aktivado. Bonvolu vidi
https://meta.wikimedia.org/wiki/File:Organization_Profile_Template_WMCON15.…
kaj proponi taŭgajn respondojn por nia organiza profilo.
Mi petas vin legi la programon
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2015/Programme
Mi certe partoprenos antaŭkonferencon, sesiojn por ĉiuj partoprenantoj. Mi
provos partopreni sesiojn taŭgajn specife por malgrandaj kaj junaj
organizoj. Ĉar mi aktivas ankaŭ en Vikimedio Slovakio, mi flanke
partoprenos ankaŭ rilatajn programerojn (regiona kunlaborado), sed mi
klopodos labori precipe por ELiSo.
Por sekvi preparadon mi kreis kunlaborejon (tabulon) en Trello:
https://trello.com/b/bfMIAusw/vikikonferenco-2015
La tabulo estas publike videbla sed redakti ĝin povas nur aldonitaj
membroj. Mi petas interesiĝantoj registriĝi en Trello kaj persone min
kontakti (mi vin aldonos). Mi elektis Trellon por nun ĉar ĝi estas sufiĉe
facile uzebla; se vi havas pli bonan proponon por estonteco, diru!
Kunlaboreme!
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)