Saluton.
Mi ĵus malfermis nian monpeton ĉe VMF, vidu
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Projec…
Bonvolu iri al la paĝo. Tie sube estas la sekcio "Endorsements" por
subtenantoj de la projekton - kvankam ĉiu subtenanto estas instigata
alskribi sian nomon, mi ne tute certas ĉu tio validas ankaŭ por la petanta
organizo... Se vi havas demandojn, rimarkojn aŭ dubojn, bonvolu ilin
prezenti ĉi tie aŭ eventuale en ties diskutpaĝo.
Mi dankas al ĉiuj, kiuj helpis al kreado de la monpeto, ĉu per valoregaj
taksoj de necesaj kostoj, ideoj, instigoj aŭ lingva kontrolo. Mi tamen
bedaŭras, ke estis relative longa prokrasto pri ĝia malfermo - mi, laŭ
viki-maniero, fariĝis la gvidanto sed mi ne ĉiam havis sufiĉan tempon. Ni
tamen esperas, ke la ebloj, kiujn al ni provizus la sukcesa monpeto,
instigos plurajn niajn aktivulojn al plia aktivado - pluraj prelegoj,
trejnadoj, redaktaj maratonoj, disdonado de informaj materialoj,
kunlaborado kun partneroj ktp. Kaj finfine ni povos tiun aktivadon ne plu
plene pagi de niaj propraj poŝoj, kiel ĝis nun ;)
Amike salutas
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton.
Por nia tre baldauxa monpeto (krom financtabelo jam videbla en
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Projec…
) mi planis peti por artikolverka konkurso en Vikipedio. Nun kiam estis
sxaltita nova traduka helpilo (kun heplo de masxina tradukado per Apertium,
http://blog.wikimedia.org/2015/01/20/try-content-translation/ ) mi preferus
fari konkurson gxuste pri tradukado de artikoloj per gxi. Krom ricevi
novajn artikolojn, ni precipe atentigos homojn pri la ilo, testos la ilon
en gxia relative frua stato kaj espereble gxis tiam ni evoluos / estos
evoluita iu maniero por plibonigi la masxinan tradukilon ankaux por simplaj
uzantoj (cxu auxtomate aux relative permane). Montrigxis (esploroj rilate
al WikiTrans), ke masxine helpata tradukado estas suficxe pli rapida - tial
mi konsideras, ke atentigi homojn pri gxi estos utilege.
Ioma problem(et)o povus okazi cxar por printempo estas planata konkurso pri
landoj de centra kaj orienta Euxropo en Vikipedioj de ties lingvoj - kaj mi
volas tien enmeti ankaux Esperanton. Tiu konkurso devus komencigxi Marte
kaj finigxi Maje. Mi planis Esperantan konkurson al Aprilo aux Majo. Cxu vi
pensas, ke malindas havi tiujn konkursojn samtempe? Tamen, ili povus ecx
helpi unu al la alia - homoj a tute bone povas traduki per la tradukilo
artikolon pri centra/orieta Euxropo ;)
Ni bezonas malfermi la monpeton nepre gxis fino de Januaro do mi petas
rapidajn respondojn.
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton,
bv pardoni se mi ne scias pri plej aktualaj evoluoj - cxu iu jam
kontaktis la CO de UEA pri eventuala vikipediumado dum UK en Lille,
2015?
Mi intencas unue demandi cxe Clay, kaj poste eventuale peti
vojagxkostojn de vikimedia organizajxo.
Oni povus pensi pri kursoj pri Vikipedio kaj simile.
Sincere
Ziko
Saluton.
Iom lamas preparado de nia monpeto, kiu fakte estas preta, sed antaŭ
publikigo mi eksciis, ke dumtempe ŝanĝiĝis postuloj pri raportado. Aldone,
necesas peti ĝis fino de Januaro, ĉar poste por 3 monatoj estos fermita
petado.
Tamen, tiun ĉi prokraston ni povas utiligi. Mi en la originan monpeton
metis konkurson pri plibonigado de artikoloj planitan por 2015. Dume tamen
aperis nova helpilo por tradukado de artikoloj, kaj kiel montris niaj
spertoj pri WikiTrans, homoj ne tre ofte malkovras tiajn ilojn. Mi do
proponas fari ĉi-jare konkurson pri tradukado de novaj artikoloj (ŝajne por
Aprilo, por havi tempon por preparado sed samtempe kapti fruan periodon tuj
post lanĉo de la helpilo). Celo estus ne nur pligrandigi Vikipedion sed
precipe montri al homoj, ke ekzistas tiu ilo, ke ĝi indas je uzado kaj
instigi ilin pri raportado de cimoj kaj helpado pri plibonigado de la
maŝina(j) tradukilo(j) (la lasta ŝajne per iu helpanto). Konkurso pri
plibonigado de artikoloj povus okazi en 2016.
Ĉu aliaj / aldonaj ideoj?
Mi krome ŝatus, ke tiu ĉi monpeto (plenumado de laboro post akcepto) ne
estu afero de unu homo. Tion mi jam faris en alia organizo kaj la rezulto
ne estis plaĉa... Ekzemple bonus jam nun scii, kiu povus prilabori
informajn flugfoliojn.
Amike
--
Michal Matúšov / KuboF Hromoslav
Saluton.
Post mia partopreno en Vikimedia renkontiĝo de centra kaj orienta Eŭropo
kiel reprezentanto de ELiSo kaj VMSK mi estis petita traduki la blogaĵon
(ŝajne postnelonge aperonta en la oficiala blogo de WMF) al miaj lingvoj.
Dume mi ĝin tradukis al Esperanto -
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Blog/Drafts/WMCEE_Meeting_2014_to…
Mi pensas, ke por plividebligi ELiSon kaj Esperanton ĝenerale indus
pripensi tradukadon de ontaj blogaĵoj. Mi rimarkis, ke dume multaj el ili
aperas nur unulingve kaj multaj eĉ ne estas planitaj kiel tradukeblaj, vi
povas vidi en https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Blog/Drafts
Ĉu eventuale iu vidas iun problemon pri tio? Mi dume petis tradukeblon por
interesa novaĵo pri nova traduka interfaco por Esperanta Vikipedio -
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Blog/Drafts/Content_Translation_i…
!
Amike
--
KuboF Hromoslav