Saluton karaj,
Mi bedaŭras loĝi en Berlino kaj ne povi partopreni... mi jam registriĝis
por
(festivalo por sendependaj ludoj) kaj poste
tuj forflugos por partopreni Eo-instruistan trejnadon en Kvinpetalo
(Francio). Se iu el vi ankaŭ interesiĝas pri la sendependa ludindustrio,
tiu ankaŭ povus plani ĉeesti AMAZE tuj antaŭ la kunsido. :) Ĉiukaze, se vi
venas, ni ĉiukaze provu renkontiĝi. Mia poŝtelefonnumero estas +49 151
2295 4747.
Mi antaŭ kk jaroj, ĉeestis la VM-kunsidon en Berlino kiel gasto kaj estis
tre agrable sperti, kaj ĉiuj tre respektis la Eo-Vikipedion, do tre indas
reprezenti nin tie. Multaj eĉ bedaŭris tiam, ke ni ne havis oficialajn
reprezentantojn tie!!
Bondezirojn,
Chuck
2014-02-17 23:54 GMT+01:00 Ziko van Dijk <zvandijk(a)gmail.com>om>:
Kara Marek,
bone ke vi iros.
Estos utile prezenti la agadojn de esperantistoj.
Eble ne indas en tiu cxi momento atenti multe la iaman eldiron de
Asaf, ja ne vere malhelpas kion ni nun faras.
Sincere
Ziko
2014-02-17 23:07 GMT+01:00 Marek Blahus <marek(a)blahus.cz>cz>:
Saluton,
mi konsideris miajn eblojn kaj post mallonge diskuti la aferon skajpe
kun
KuboF, mi decidis aliĝi al la konferenco nome de
ELiSo. Mia pasinta
sperto
inkluzivas du Vikimaniojn – eventojn precipe
festivalecajn – sed
ĉi-jare mi
eble preferu "vikian politikumadon" en
la Vikikonferenco por klopodi
kune
kun KuboF iom defendi la pozicion de Esperanto en
Vikimedio. Estas
honoro ke
WMF decidis nin inviti kaj estus honte kaj
malhelpe se tiu ŝanco restus
neeluzita. Tamen, ankoraŭ unu libera loko plu restas, do se iu volas
ankoraŭ
rapide aldoniĝi, ne hezitu.
Interalie mi promesas finpoluri por tiu okazo mian iaman skizon de
teksto
kiu resumas la utilecon de Esperanto por atingado
de la celoj de
Vikimedio;
ĝian malneton mi iam verkis preparante
argumentojn kontraŭ la deklaro de
WMF, resp. Asaf Bartov, pri la tiudirekta neutileco de Esperanto kaj
sekve
ties nesubtenindeco financa fare de la fondaĵo.
Amike,
Marek Blahuš – Blahma
Je 2014-02-17 21:22, KuboF Hromoslav skribis:
> Sal karaj.
>
> En Aprilo (11-13) okazos tutmonda Vikimedia Konferenco en Berlino,
> Germanio. ELiSo estis konsiderita sufiĉe aktiva por povi sendi al la
> konferenco 2 reprezentantojn (kun repagitaj kostoj). Mi mem iros nome
de
> Vikimedio Slovakio (kaj skribos ELiSon kiel
aldonon), do krom mi ni
eble
povus
prizorgi du pliajn. Sed registrado finiĝos hodiaŭ noktomeze, do
interesiĝantoj bonvolu rapide vidu jenon:
http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2014
Prefere vi skribu al tiu ĉi listo antaŭ vi registros vin, por ke ni ne
havu 5 reprezentantojn (kvankam ŝajne pli facilos forigi iun ol
aldoni...).
Amike
--
KuboF Hromoslav
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org