Sal.
Mi skribis tiun ĉi respondon post unutaga popolkontrolo, kiun neniu
kontraŭis kaj neniu proponis ion alian konkretan. Mi volis eviti dezirojn
de ŝajne ĉiu Vikimedia grupo, ke ties Vikipedio estu plej granda kaj ankaŭ
mi ne volis ripeti tion, kion mi skribis en la parto pri granda defio (do
aktivaj homoj). Mi scias, ke la deziro ne estas realigebla tuj, sed en
"ideala kaj justa mondo" (kiel skribis Chuck) la afero funkcius iel tiel.
Mi scias, ke tio estas vere idealisma sed havas sian fundamenton. La aferon
mi volas levi ankaŭ dum la programero "Kiel aspektus vikimedia movado, se
ĝi ekestus nun?" (temos pri laboro en grupetoj kaj kun fina konkludo).
Se vi tre malkontentas pri la respondo kaj proponas ion alian diru kaj mi
klopodos ŝanĝi la aferon surloke.
Amike
2014-04-09 12:33 GMT+02:00 Ziko van Dijk <zvandijk(a)gmail.com>om>:
KuboF, kion vi pensis kiam vi enmetis tiun
responderon?
Sincere
Ziko
2014-04-09 11:50 GMT+02:00 Chuck Smith <chuck(a)chucksmith.de>de>:
Mi iom timas, ke homoj, kiuj legas tiun aliĝilon
trovos ĝin tro
idealisma,
sed mi tro malrapide reagis. Antaŭe mi menciis la
ideon, ke Wikimedia uzu
Eo-n kiel sian ĉefan lingvon, sed tio ricevis sufiĉe da ridoj. :( Do, mi
timas, ke tiel la ricevantoj de la aliĝilo ne prenos nin serioze. Tamen,
tio
jam estas farita, do se iu demandas, mi ja dirus,
ke tio estis duonŝerco,
sed tamen vi povus tiam uzi la okazon por diri, ke en "ideala kaj plene
justa mondo" Wikimedia funkcius tiel. Tamen, en la nuna situacio tia
propono
pli aspektas kiel ni trudas nian lingvon al
aliuloj. :(
Mi ne diras ĉion ĉi por riproĉi, sed mi nur volas, ke vi sciu la
verŝajnan
diplomatan respondon, se vi iam levas tiun ideon
en tia organizo.
Kvankam al
ni estas tute plena logika solvo, al aliaj ĝi
aspektas tiom ridinda, ke
oni
tiam eble ne prenos nin tiom serioze kiom ni
ŝatus.
Amike,
Chuck
2014-04-09 7:32 GMT+02:00 Marek Blahus <marek(a)blahus.cz>cz>:
La demando estis:
"If the Wikimedia fairy were to grant you a wish, what would that be?"
Do mi komprenas, ke Kubof duonŝerce skribis tion, kion esperantistoj
nature plej dezirus, sed kio ne nepre estas reala celo nun. Ĉu tiel?
Amike,
Marek
Je 2014-04-09 00:08, Ziko van Dijk skribis:
Saluton, mi ne estas certa kion vi celas sub
tio?
Sincere
Ziko
Make a wish:
adoption of Esperanto in Wikimedia movement
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso