Mi tute ne povus partopreni tion, do... pri tute alia temo... kial Esperanto mankas en la listo de elekteblaj lingvoj ĉe http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso ?? Ja elekteblas Interlingua!

Leland Bryant Ross aka Ros' Haruo (呂須春男)
Delegito en Seattle, Universala Esperanto-Asocio
My Hymn Blog | Mia Himna BlogoThe Seattle Esperanto Society
Miaj Vikipediaj KreaĵojLernu.NetFremont Baptist Church


2014-02-18 7:26 GMT-08:00 Chuck Smith <chuck@chucksmith.de>:
Saluton karaj,

Mi bedaŭras loĝi en Berlino kaj ne povi partopreni... mi jam registriĝis por http://amaze-berlin.de/ (festivalo por sendependaj ludoj) kaj poste tuj forflugos por partopreni Eo-instruistan trejnadon en Kvinpetalo (Francio). Se iu el vi ankaŭ interesiĝas pri la sendependa ludindustrio, tiu ankaŭ povus plani ĉeesti AMAZE tuj antaŭ la kunsido. :) Ĉiukaze, se vi venas, ni ĉiukaze provu renkontiĝi. Mia poŝtelefonnumero estas +49 151 2295 4747.

Mi antaŭ kk jaroj, ĉeestis la VM-kunsidon en Berlino kiel gasto kaj estis tre agrable sperti, kaj ĉiuj tre respektis la Eo-Vikipedion, do tre indas reprezenti nin tie. Multaj eĉ bedaŭris tiam, ke ni ne havis oficialajn reprezentantojn tie!!

Bondezirojn,
Chuck


2014-02-17 23:54 GMT+01:00 Ziko van Dijk <zvandijk@gmail.com>:

Kara Marek,
bone ke vi iros.
Estos utile prezenti la agadojn de esperantistoj.
Eble ne indas en tiu cxi momento atenti multe la iaman eldiron de
Asaf, ja ne vere malhelpas kion ni nun faras.
Sincere
Ziko

2014-02-17 23:07 GMT+01:00 Marek Blahus <marek@blahus.cz>:
> Saluton,
>
> mi konsideris miajn eblojn kaj post mallonge diskuti la aferon skajpe kun
> KuboF, mi decidis aliĝi al la konferenco nome de ELiSo. Mia pasinta sperto
> inkluzivas du Vikimaniojn – eventojn precipe festivalecajn – sed ĉi-jare mi
> eble preferu "vikian politikumadon" en la Vikikonferenco por klopodi kune
> kun KuboF iom defendi la pozicion de Esperanto en Vikimedio. Estas honoro ke
> WMF decidis nin inviti kaj estus honte kaj malhelpe se tiu ŝanco restus
> neeluzita. Tamen, ankoraŭ unu libera loko plu restas, do se iu volas ankoraŭ
> rapide aldoniĝi, ne hezitu.
>
> Interalie mi promesas finpoluri por tiu okazo mian iaman skizon de teksto
> kiu resumas la utilecon de Esperanto por atingado de la celoj de Vikimedio;
> ĝian malneton mi iam verkis preparante argumentojn kontraŭ la deklaro de
> WMF, resp. Asaf Bartov, pri la tiudirekta neutileco de Esperanto kaj sekve
> ties nesubtenindeco financa fare de la fondaĵo.
>
> Amike,
> Marek Blahuš – Blahma
>
> Je 2014-02-17 21:22, KuboF Hromoslav skribis:
>
>> Sal karaj.
>>
>> En Aprilo (11-13) okazos tutmonda Vikimedia Konferenco en Berlino,
>> Germanio. ELiSo estis konsiderita sufiĉe aktiva por povi sendi al la
>> konferenco 2 reprezentantojn (kun repagitaj kostoj). Mi mem iros nome de
>> Vikimedio Slovakio (kaj skribos ELiSon kiel aldonon), do krom mi ni eble
>> povus prizorgi du pliajn. Sed registrado finiĝos hodiaŭ noktomeze, do
>> interesiĝantoj bonvolu rapide vidu jenon:
>> http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2014
>> Prefere vi skribu al tiu ĉi listo antaŭ vi registros vin, por ke ni ne
>> havu 5 reprezentantojn (kvankam ŝajne pli facilos forigi iun ol
>> aldoni...).
>> Amike
>>
>> --
>> KuboF Hromoslav
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso

_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso