Kara Marek,
bone ke vi iros.
Estos utile prezenti la agadojn de esperantistoj.
Eble ne indas en tiu cxi momento atenti multe la iaman eldiron de
Asaf, ja ne vere malhelpas kion ni nun faras.
Sincere
Ziko
2014-02-17 23:07 GMT+01:00 Marek Blahus <marek(a)blahus.cz>cz>:
Saluton,
mi konsideris miajn eblojn kaj post mallonge diskuti la aferon skajpe kun
KuboF, mi decidis aliĝi al la konferenco nome de ELiSo. Mia pasinta sperto
inkluzivas du Vikimaniojn – eventojn precipe festivalecajn – sed ĉi-jare mi
eble preferu "vikian politikumadon" en la Vikikonferenco por klopodi kune
kun KuboF iom defendi la pozicion de Esperanto en Vikimedio. Estas honoro ke
WMF decidis nin inviti kaj estus honte kaj malhelpe se tiu ŝanco restus
neeluzita. Tamen, ankoraŭ unu libera loko plu restas, do se iu volas ankoraŭ
rapide aldoniĝi, ne hezitu.
Interalie mi promesas finpoluri por tiu okazo mian iaman skizon de teksto
kiu resumas la utilecon de Esperanto por atingado de la celoj de Vikimedio;
ĝian malneton mi iam verkis preparante argumentojn kontraŭ la deklaro de
WMF, resp. Asaf Bartov, pri la tiudirekta neutileco de Esperanto kaj sekve
ties nesubtenindeco financa fare de la fondaĵo.
Amike,
Marek Blahuš – Blahma
Je 2014-02-17 21:22, KuboF Hromoslav skribis:
Sal karaj.
En Aprilo (11-13) okazos tutmonda Vikimedia Konferenco en Berlino,
Germanio. ELiSo estis konsiderita sufiĉe aktiva por povi sendi al la
konferenco 2 reprezentantojn (kun repagitaj kostoj). Mi mem iros nome de
Vikimedio Slovakio (kaj skribos ELiSon kiel aldonon), do krom mi ni eble
povus prizorgi du pliajn. Sed registrado finiĝos hodiaŭ noktomeze, do
interesiĝantoj bonvolu rapide vidu jenon:
http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2014
Prefere vi skribu al tiu ĉi listo antaŭ vi registros vin, por ke ni ne
havu 5 reprezentantojn (kvankam ŝajne pli facilos forigi iun ol
aldoni...).
Amike
--
KuboF Hromoslav
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso