Saluton.
Iam en Septembro 2026 en Kroatio, Eŭropo probable okazos trejnado por
vikimedianoj, kiuj volas (pli bone) organizi VikiEkspediciojn (grupo de
vikimedianoj venas al specifa loko (kutime subvikidokumentita), uzas lokajn
librojn, spertulojn, fotas kaj filmas, ĉion tion skribas al Vikipedio kaj
alŝutas al Komunejo).
Se vi estas de centra aŭ orienta Eŭropo, aŭ de centra Azio, kaj volas
organizi VikiEkspediciojn, bv tre baldaŭ plenigi jenan enketilon. Ĝi servas
precipe por pruvi, ke estas intereso de komunumo pri tia trejnado. se fine
la trejnado okazos, venos nova enketilo por stipendio, kiu estas sendependa
de tiu ĉi enketilo.
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSdcuKYbS3oo-XchOnAA_Bn2OLIQ7K-_JFS…
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
VMEO estas komunuma organizo, kiun kunkreas ĉiuj ni - aktivaj Esperantaj
Vikimedianoj. Do ankaŭ vi povas partopreni en proponado de agado kaj
efektiva agado. Nun, fine de jaro ni prepariĝas por la sekva jaro, aparte
per kreo de la Jara plano 2026.
Tial mi invitas vin *kunproponi nian agadon!* Venu al la jena MetaVikia
paĝo, trastudu instrukciojn tute komence kaj aldonu agadon, kiun vi mem
volas / pretas gvidi aŭ almenaŭ helpi pri ĝi. Ĉu iu artikol-verka konkurso,
reta evento, kreo de edukilo, aŭ io tute alia? Proponu! Mi, kiel
Prezidanto, legos ĉion, eventuale diskutos kun vi private kaj fine surbaze
de tio ĉio kreos finan version de la Jara plano. *Legu kaj kontribuu nun* 👇
*https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2026
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/20…>*
Baldaŭ mi laboros ankaŭ pri buĝeto. Sed ĝi parte dependos de la proponitaj
agadoj.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Wikimedia CEE Hub (kunigejo de Centra kaj Orienta Eŭropo) serĉas novan
programan specialiston. Se vi spertas pri internaĵoj de la Vikimedia
movado, inklude de MetaVikio, pri projekta kaj programa mastrumadoj kaj
volas preskaŭ plentempe subtenadi vikimediajn volontulojn, kandidatiĝu ĝis
la 10-a de Novembro 2025.
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Hub/Jobs/Program_Specialist
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
---------- Forwarded message ---------
Od: Karolina Gruszczyk <karolina.gruszczyk(a)wmceehub.org>
Date: ut 28. 10. 2025 o 11:21
Subject: Last days to apply for Program Specialist at Wikimedia CEE Hub!
To: <info-wmcee(a)wmceehub.org>
Dear Wikimedians,
A quick reminder — the Wikimedia CEE Hub is still accepting applications
for the *Program Specialist* position!
If you’re passionate about helping Wikimedia communities grow, enjoy
working with people across the CEE region, and have experience with
Wikimedia projects or campaigns like *CEE Spring* or *Wiki Loves…*, this
could be the perfect fit for you.
This is a *part-time, remote position* open to candidates based in Central
and Eastern Europe (or nearby time zones).
*Application deadline:** November 3, 2025*
*More details & how to apply:* Wikimedia CEE Hub/Jobs/Program Specialist
<https://bit.ly/Programme-Specialist-CEE-Hub>
Please share this opportunity with others in your community who might be
interested!
Warm regards,
Karo
--
Karolina Gruszczyk
Community & Communications Specialist
Wikimedia CEE Hub
📞 +48 575 893 992 | 🌐 Our website
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Hub>
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
email to info-wmcee+unsubscribe(a)wmceehub.org.
Saluton.
Kun ĝojo mi invitas vin al la 8-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2025-2) de
Vikimedio Esperanto.
*Dato*: 16-a de Novembro 2025
*Tempo*: 15:00 – 16:00 UTK
*Anstataŭa tempo*: 15:30 – 16:30 UTK
*Loko*: https://meet.jit.si/VMEO
*Detaloj kaj aliĝilo*: oficiala anonco
<https://esperanto.wiki/evento/8-a-kunsido-de-generala-asembleo-2025-2>
Membroj (inklude pasintaj kaj ankoraŭ nepagintaj) ricevis inviton per
persona retmesaĝo. Se vi ankoraŭ ne estas membro, aŭ via membreco jam
eksvalidiĝis, bv. unue membriĝi
<https://esperanto.wiki/alighilo?cid=2&cs=c488459c28801c5b0864b7d05736d91b_1…>
.
Bonvolu kiom eble plej frue aliĝi per la aliĝilo ligita supre. Tiel ni
anticipe scios, ke ni povas kalkuli kun vi ;-)
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Parto de laboro de Vikimedio EO estas subtenado de alta lingva nivelo de
Esperantaj Vikimediaj projektoj, do de lingvaj kapabloj de kontribuantoj.
Kaj al tio apartenas testado.
Dum UK 2025 en Brno, Ĉeĥio vi havos oportunon profesie testiĝi en
KER-ekzameno, inklude de la nivelo C2 (super-denaska)!
Sed la limdato por aliĝi estas hodiaŭ, do se vi pripensas, rapidu ;-)
https://edukado.net/alighilo?id=2025UK-BRNO
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton kara,
jam ĉi-dimanĉe la *25-an de Majo 2025 ekde 12:00 UTK (14:00 CEST)* okazos
publika diskuto pri grandaj subvenciataj projektoj de Vikimedio EO.
Ĉar vi apartenas al nia Vikimedia familio, mi invitas vin venu, ekscii
novaĵojn kaj diskuti. Eble vi fine eĉ povos mem partopreni en tia projekto
kaj per ĝi veturi eksterlanden aŭ labori en VMEO kontraŭpage (sed tio
kutime eblas nur por Eŭropanoj, aparte kiam subvencidonanto estas Eŭropa
instanco).
Por partopreni, *unue aliĝu en nia retejo*
<https://esperanto.wiki/evento/subvenciataj-projektoj-2025-diskuto> kaj
sekvu instrukciojn en la retpoŝto sendita post aliĝo.
Mi antaŭĵojas diskuti kun vi jam ĉi-dimanĉeMichal Matúšov / Uzanto:KuboF
Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Baldaŭ okazos diversaj Vikimediaj renkontiĝoj, kaj jen estas kelkaj gravaj.
Nian elekton de eventoj (kaj niaj kaj aliulaj) vi povas ĉian trovi en
nia reteja
listigo de eventoj <https://esperanto.wiki/eventoj>. Se vi ŝatas foje
ricevi invitojn al Vikimediaj eventoj, abonu niajn *novaĵojn pri
Esperantlingvaj*
<https://esperanto.wiki/civicrm/profile/create?gid=48&reset=1> kaj
*ne-Esperantlingvaj
Vikimediaj eventoj*
<https://esperanto.wiki/civicrm/profile/create?gid=47&reset=1>.
*Vikidatumoj kaj frataj projektoj 2025 (29-a de Majo - 1-a de Junio 2025)*
https://esperanto.wiki/evento/vikidatumoj-kaj-frataj-projektoj-2025
Plene reta, angla-lingva evento fokusiĝanta pri uzado de datumoj de
Vikidatumoj en aliaj Vikimediaj projektoj. Prelegoj, diskutoj kaj realtempa
redaktado. Parte registrota.
*Vikimanio 2025 (6-a - 9-a de Aŭgusto 2025)*
https://esperanto.wiki/evento/vikimanio-2025
La plej ĉefa jara Vikimedia evento. Kombinas konferencon kun movadaj kaj
strategiaj diskutoj, prelegojn kaj trejnadojn, kun festivalo kun forta
komunuma flanko. Fizika kaj reta.
Fine, ni serĉas aktivulon por helpi pri kreado de (ankaŭ) eventaj paĝoj en
nia retejo. Tiel ni povos pli disdividi laboron kaj danke al tio labori pli
efike kaj ĝue. *Kandidatiĝu ĉe nia volontula aliĝilo
<https://esperanto.wiki/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=30&dest…>*
.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Karaj,
baldaŭ ni bezonos raporti al la Fondaĵo Vikimedio pri nia agado dum la
antaŭa jaro. Nia raporto jam estas preta en Esperanto, sed ĝi bezonas esti
tradukita al la angla. Mi (apud multaj aliaj laboroj en VMEO) jam verkis
ĝin kaj preparis por traduko do mi petas, ke almenaŭ tradukon fari iu alia
😉
Traduko okazas per speciala traduka interfaco rekte en MetaVikio. Simple
venu al la paĝo de la raporto, en la supra kesto "Aliaj lingvoj" alklaku la
anglan kaj traduku. Grandan antaŭdankon!
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2024
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Jen interesa propono por junuloj.
Ĉu vi aĝas inter 18 kaj 26 jaroj kaj estas aktiva Vikimediano? En Majo 2025
vi povas partopreni Vikimedian Junularan Konferenco en Prago, Ĉeĥio!
Stipendioj estas peteblaj ĝis la 18-a de Januaro.
https://esperanto.wiki/evento/vikimedia-junulara-konferenco-2025
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto