Kara KuboF, estus bone se vi atentigas pri ĉi tio al la vikipediistoj kiuj
ne partoprenas ĉi-diskutliston sed legas la diskutejon en Vikipedio. Mi
estis iom for de "Vikimediujo" dum la lastaj semajnoj, do mi ne scias ĉu vi
jam faris tion.
Mi ŝatus partopreni sed ĉi-momente ne eblas :(
Elkore,
Remux
El 17/02/2014 15:22, "KuboF Hromoslav" <kubof(a)i-espero.info> escribió:
Sal karaj.
En Aprilo (11-13) okazos tutmonda Vikimedia Konferenco en Berlino,
Germanio. ELiSo estis konsiderita sufiĉe aktiva por povi sendi al la
konferenco 2 reprezentantojn (kun repagitaj kostoj). Mi mem iros nome de
Vikimedio Slovakio (kaj skribos ELiSon kiel aldonon), do krom mi ni eble
povus prizorgi du pliajn. Sed registrado finiĝos hodiaŭ noktomeze, do
interesiĝantoj bonvolu rapide vidu jenon:
http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2014
Prefere vi skribu al tiu ĉi listo antaŭ vi registros vin, por ke ni ne
havu 5 reprezentantojn (kvankam ŝajne pli facilos forigi iun ol aldoni...).
Amike
--
KuboF Hromoslav
SKEJ - Slovenská esperantská mládež,
http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika,
http://wikimedia.sk/
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso