Saluton.
*Resumo*: La Estraro proponas ŝanĝi la nomon de "Esperanto kaj Libera Scio"
al pli longdaŭra (precipe "Vikimedio Esperanto" por uzado en Esperantujo).
Por tio bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj instancoj. Precipe se vi *forte*
kontraŭas, skribu tion nun.
Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj neoficiale (en niaj sociaj
retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian Uzanto-Grupan nomon "Esperanto kaj
Libera Scio". Sed ni scias, ke post kiam ni iĝos Vikimedia Tema organizo,
ni povos kaj oficiale kaj neoficiale uzadi la Temo-Organizan nomon
"Vikimedio Esperanto".
Ĝis nun tio kaŭzis nur etajn problemojn, precipe pri kreado de reputacio
por nia marko (dum jaroj ni nomas nin iel kaj poste nomos nin aliiel). Sed
nun, kiam ni faras monakiran kampanjon (kaj eble partoprenos iujn lokajn
pagatajn projektojn) en Slovakio, tiu nomo estas vere balasta. Precipe
temas pri nesufiĉa trafado al Vikimedio, kaj troa trafado al Esperanto -
kion multaj eksteruloj interpretos, ke ni estas nure Esperanta organizo (do
sen rilato al Vikimedio).
La Estraro de ELiSo ĵus decidis:
1. strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de "Esperanto kaj Libera
Scio" al pli longdaŭra (post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj
2. strebi ricevi permeson de AffCom por uzado de Temo-Organiza nomon
(konkrete "Vikimedio Esperanto") en Esperantujo jam antaŭ ofiiala rekono
kiel Tema organizo.
La Estraro *ne* havas la rajton ŝanĝi nomon memstare kaj tial tion ne faros
memstare. La decidoj signifas nur tion, ke 1) la Estraro preparos
dokumentojn por la sekva Kunsido de Ĝenerala asembleo, kie Ĝenerala
asembleo povos ŝanĝi Statuton (kaj tiel nomon); kaj 2) la Estraro komunikos
kun AffCom (komisiono de la Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri aliĝintaj
organizoj) kaj petos ĝin pri permeso por pli frua uzado de nomo, kiu estas
rezervita por organizo de pli alta rekono.
La Estraro dume ne diskutis kiun oficialan nomon (en Statuto) uzi. Natura
nomo estus "Vikimedio Esperanto" (en la slovaka, ĉar ni estas registritaj
en Slovakio). Mi persone rekomendas doni pli grandan emfazon al la vorto
"Vikimedio", ĉar tio estas la afero, kiun publiko pli rekonas (kaj
konsekvence donas al ni pli grandajn ŝancojn de kunlaboro kaj helpo de la
publiko). Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun
alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto". Komperneble,
aliaj proponoj estas bonvenaj!
Ŝanĝo de oficiala nomo (en statuto) estas sufiĉe enorda. La institucio per
kiu funkcias nia monakira kampanjo (en Slovakio) konfirmis tion.
Uzado de alia nomo en la internacia Vikimedia movado kaj alia nomo en sia
loka medio ne estas nekutima. Ni havas bonan reputacion kaj mi kredas, ke
AffCom permesus tion al ni.
Fine, multo dependos de decido de AffCom, ĉar ili rajtas malpermesi al ni
uzi la vorton "Vikimedio" en nia oficiala nomo.
*Kion vi faru nun?*
Se vi konsentas - nenion.
Se vi malkonsentas - skribu tion.
Ni delonge scias, ke ni ŝanĝos nian nomon al "Vikimedio Esperanto" kaj tion
emfazas nia strebo iĝi Vikimedia Tema organizo. La Estraro jam decidis sian
plian laboron en tiu kampo, do se nenio kontraŭa okazos, la Estraro simple
plenumos la laboron.
Se vi malkonsentas kun tia ŝanĝo de la nomo, skribu tion *nun*! Se pluraj
homoj *forte* kontraŭos ene de semajno, la Estraro repripensos la aferon.
Ankaŭ viaj subtenaj mesaĝoj estas aprezataj, sed ne nepre bezonataj (se
homoj ne kontraŭos).
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
La 24-an de Januaro okazis la unua Reta Estrar-Kunsido (RetEsKu) de la
Estraro de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) en 2021. Nian inviton
akceptis Albert Stalin Garrido, estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj
Faka Agado (LFA). Jen eta resumo:
*Membreco en UEA kaj TEJO*
ELiSo en duono de Februaro ekokupiĝos pri membriĝo en TEJO kaj UEA - la
procezon gvidos KuboF. Dume estas pluraj eblecoj konsiderataj, sed ELiSo
interesiĝas pri membreco en ambaŭ tiuj organizoj samtempe. Albert de TEJO
valore partoprenis per vidpunkto de TEJO - dankon!
*Serĉado de nova Estrarano*
La estrarano Juan planas demisii de Estraro dum la sekva Kunsido de la
Ĝenerala asembleo. Ni tre dankas pri la laboro de Juan pasintece kaj
bondeziras ĉion bonan al li! Kiam liaj vivkondiĉoj permesos, ni ĝoje
revidos lin, ĉu en Estraro, ĉu en alia pozicio!
Intertempe ni serĉos novan kandidaton por estrarano. Se vi volas helpi al
Vikimedio en Esperanto je alta, stratega, gvida nivelo, skribu rekte al mi!
*Jara raporto 2020*
Ĝis nun ni preparadis relative simplan jarraporton. Post kiam ni estos Tema
organizo (probable iam ĉi-jare), estos postulate de nia "detala
jarraporto". Kvankam ni ne *devas* prepari detalan raporton jam nun, tio
estas bona ekzerco por estonteco. La verkadon gvidos la Estrarano Ivan kaj
ni atendas, ke fine de Februaro la raporto estos signife preparita, kvankam
ne nepre finpreta.
*Serĉado de novaj aktivuloj*
KuboF transprenas la taskon de trovado de novaj aktivuloj. Laŭeble, la unua
nova aktivulo transprenu tiun rolon por estonteco. Se vi volas serĉadi
aktivulojn, skribu rekte al mi!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Mi ĝoje anoncas, ke la Esperanta Vikipedio aliĝis al la tutmonda kampanjo
*#1Lib1Ref*. Ĝi origine celas al bibliotekistoj kaj alvokas ilin por aldoni
1 referencon al Vikipedio uzante literaturon de sia biblioteko. La kampanjo
estas malfermita ankaŭ por vi kaj ĉi-foje provizas eĉ premiojn por la plej
aktivaj kontribuantoj.
Vikipedio bezonas *referencojn* por esti fidinda. Aldonu ilin *ĝis la 5-a
de Februaro 2021* (inklude), *en la redakto-resumo* nepre uzu la *kradetikedojn
#1Lib1Ref #1Lib1RefCEE* (kaj se la artikolo temas pri homaj rajtoj, ankaŭ
*#WikiForHumanRights*) kaj vi povas *gajni premiojn* de la Fondaĵo
Vikimedio.
*Detalaj informoj*: https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:1Lib1Ref
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Jam post semajno okazos Kunsido de Ĝenerala asembleo de ELiSo. Ĉar ĝi estos
jar-fina, ni traktos precipe aferojn por sekva jaro (pliaj detaloj
<https://esperanto.wiki/evento/2-a-kunsido-de-generala-asembleo-2020-2/>).
La plej elstara parto de la Kunsido estos la *Jarplano 2021*.
Ĉar tiu dokumento starigas la bazan kadron por laboro por la tuta jaro, *via
partopreno en ĝia preparo estas aparte bonvena!* Por travidebleco kaj
ebligi vastan partoprenon okazas preparado publike en Meta-Vikio.
*Via agado tre gravas!* En organizo, funkciuloj estas kiel ostoj, kiuj
prizorgas la bazan strukturon kaj levas la plej granda pezon, sed kutimaj
senfunkciaj aktivuloj estas la muskoloj, danke al kiuj la organizo povas
vivi. Se ankaŭ *vi volegas la mondon en kiu ĉiu homo povas per Esperanto
libere partopreni en tuto de homara sciaro*, *venu kaj aliĝu al agado*!
Pripensu en kiuj stato kaj direkto vi volas vidi ELiSo-n fine de 2021,
pripensu kiujn agadojn por helpi al tia atingo vi volas fari (ĉu kiel
ĉeforganizanto aŭ helpanto), konsideru disponeblajn resusrojn kaj skribu
ĉion al
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/20…
Viaj proponoj estos akceptataj ĝis la 26-a de Novembro UTK (inklude).
Alia grava afero estas prezento de stato de la *Strategia plano 2021-2022*.
La origina intenco estis prezenti la pretan provan version jam dum tiu ĉi
Kunsido. Tamen mi, kiel respondeculo pri tiu tasko, dum antaŭa tempo havis
kelkajn sanproblemojn, kiuj (kvankam feliĉe ne seriozaj) malhelpis al mi
prizorgi la aferon. La Estraro traktas la temon.
Ni kalkulas kun via kunagado!
Ĝis la Ĝenerala asembleo!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Mi invitas vin al la 2-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj
Libera Scio (ELiSo / VMEO). Ĝi estos denove virtuala por ebligi partoprenon
de la tuta mondo. Ĉar Plenrajtajn membrojn ni havas elde Centra Eŭropo ĝis
Ameriko, tiu ĉi Kunsido estas optimumigita por tiuj horzonoj.
La 28-a de Novembro 2020
15:00 - 17:00 UTC+0
*Programo*
Programo konsistos, krom aliaj, de:
- aprobo de la Strategia plano 2021-2022;
- aprobo de la Jarplano 2021;
- aprobo de la Jara buĝeto 2021;
- eventuale aliaj.
La menciitaj dokumentoj estas preparataj kunlabore kun membroj de la
organizo kaj vikimediaj komunumanoj. Tiel unuflanke pli multaj aktivuloj
(nuntempaj kaj ankaŭ estontaj) havos ŝancon pozitive influi la agadon kaj
proponi sin por plenumi ĝin. Duaflanke, la Plenrajtaj membroj (kiuj
voĉdonos pri ili) povos konsulti la dokumentojn antaŭ la Kunsido kaj tiel
ŝpari valoran dumkunsidan tempon.
Post fino de la oficiala parto povos okazi neformala amika babilado.
*Kiel partopreni*
Teĥnika realigo de la Kunsido estas ankoraŭ decidota. Nun klaras, ke ĝi
estos virtuala. Pliajn informojn ricevos membroj kun sufiĉa anticipo,
almenaŭ 1 semajnon antaŭ la Kunsido.
Se vi ankoraŭ ne estas membro, sed volas partopreni:
1. membriĝu <https://esperanto.wiki/alighilo/>
2. sendu mesaĝon al vikimedio.esperanto(ĉe)gmail.com
3. sekvu la instrukciojn en la retpoŝta respondo
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Ĉiujare, jam ekde 2013, Esperanto kaj Libera Scio partoprenas en la
Vikimedia Konferenco / Pintkunveno, samnivele kun aliaj Vikimediaj
organizoj por lerni kiel pli efike subteni la Vikimedian movadon kaj, dum
lasta tempo, por fari utilan Strategion 2030.
En 2020 la Pintkunveno estis nuligita unue kiel fizika, poste ankaŭ kiel
virtuala aranĝo pro la kronvirusa pandemio.
Pro la evoluo de la situacio, estis anoncite, ke ankaŭ *Vikimedia
Pintkunveno 2021 (la sekva jaro) estis nuligita*. Dume ne estas klare, ĉu
okazos iu virtuala surogataĵo. Pri la sekva evoluo mi informos kiam venos
novaj informoj.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
---------- Forwarded message ---------
Od: Abraham Taherivand <Abraham.Taherivand(a)wikimedia.de>
Date: št 24. 9. 2020 o 9:01
Subject: [Wikimedia-l] Wikimedia Summit 2021 in Berlin cancelled
To: Wikimedia Mailing List <wikimedia-l(a)lists.wikimedia.org>
Cc: <affiliates(a)lists.wikimedia.org>
Dear all,
It’s with regret that we have to inform you that due to the continued
global health situation (COVID-19), the meeting of the Wikimedia Summit 2021
and related side events in Berlin have been cancelled.
We optimistically look forward to safely reconvening in Berlin in 2022.
Best regards,
Abraham Taherivand, Executive Director Wikimedia Deutschland
Katherine Maher, Executive Director Wikimedia Foundation
--
Geschäftsführender Vorstand / Executive Director
Wikimedia Deutschland e.V. | Tempelhofer Ufer 23-24 | 10963 Berlin
Tel. (030) 219 158 26-0
http://wikimedia.de
_______________________________________________
Wikimedia-l mailing list, guidelines at:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Mailing_lists/Guidelines and
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia-l
New messages to: Wikimedia-l(a)lists.wikimedia.org
Unsubscribe: https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikimedia-l,
<mailto:wikimedia-l-request@lists.wikimedia.org?subject=unsubscribe>
La pasinta 27-an de septembro la estraro kunsidis por pritrakti plurajn
temojn. La dokumento pri la kunsido troveblas ĉe:
https://docs.google.com/document/d/1BT9zjq997UxqwI9IgqKYEvJISfFNHPb9qOWr4n8…
Jen la resumo de la kunsido:
En la kunsido partoprenis
1. Michal Matúšov - Presidanto
2. Ivan Camilo Quintero Santacruz - Vicprezidando
3. Juan Sebastian Quintero Santacruz - Estrarano
Agis kiel protokolisto: Ivan Camilo Quintero Santacruz. La tuta estraro
partoprenis la kunvenon.
*Tagordo:*
1.
*Disdividio de roloj *
2.
*Plia konatiĝo ene de la Estraro *
3.
*Projekto de Erasmus+ pri informado, versio 2 *
4.
*Strategio *
5.
*Serĉanto de aktivuloj *
6.
*Decidado ene de Estraro *
7. *Ceteraĵoj*
*1. Disdividio de roloj *
La decido pri la disdivido de roloj estis la jena:
- Ivan kaj Johano respondecos pri Raportado - pasintec-orientita
-Michal respondecos pri Jaraj planoj, Strategio - estontec-orientitaj,
Johano helpos pri inviti volontulojn proponi ideojn pri jaraj planoj.
-Michal respondecos financa planado kaj Ivano pri financa raportado
*2. Plia konatiĝo ene de la Estraro *
Ni trasaltis ĉi tiun eron pro manko de informo
*3. Projekto de Erasmus+ pri informado, versio 2 *
La decido de la estraro estas ke la projekto estas kongrua kun nia misio
kaj do ni decidas eniri la projekton
*4. Strategio*
La decido de la estraro estas ke ni devas disvolvigi strategian planon, pli
precize ni decidis:
-
Ni faros strategian planon por la venontaj du jaroj, ĝi estos pruva plano
-
Ĝi devas esti preta post monato
-
Respondecas pri tio KuboF, Ivan kunrespondecos
-
La dokumenton kun la strategia plano ni publikigos ĉe Meta-Vikio kiam ĝi
estu preta
-
Ni pridiskutos po unu foje semajne la progreson de la strategio per
telegramo
-
Ni invitos la komunumon partopreni la disvolvadon de la plano
*5. Serĉanto de aktivuloj*
-
Johano respondecos pri serĉado de aktivuloj
-
Johano poste difinos la taskojn por la aktivoj
*6. Decidado ene de Estraro*
Ĉar gravas klarigi manieron preni rapidajn strarajn decidojn ene de la
estraro, ni pridiskutis kiel sukcese atingi ĉi tion. Tamen ni ne atingis
finan decido tujsence. La ĝenerala konkludo de ĉi tiu ero estis:
-
Por ĉiu decido nepras la partopreno de almenaŭ du membroj de la estraro
(Ĉar ni estas tri)
-
Ni strebos voĉdoni kiel eble plej rapide kiam voĉdonadoj okazos
-
Fina decido ne estas prenita, oni reprenos decidon pri ĉi tio en sekva
okazo
*7. Ceteraĵoj*
Pri ceteraĵoj ni diskutis:
1. *Mondonaca kampanjo en Slovakio:* Por disvolvigi ĉi tiun oni
proponis buĝeton de 299 €. Tamen ni esperas ke Google donacos 200€ por
reklama kampanjo. Pri ĉi tio ni decidis:
-
Ni akceptas la unuajn tri erojn de la buĝeto
-
Pri reklamo ni decidos poste kiam ni scios ĉu ja Google subvencios nin
-
Ni petos subvencion al VM por kovri ĉi tiun buĝeton kaj tiun de la ero
7.2
-
Ivan demandos ĉu eblas péti subvencion por malpli ol 500 USD
* 2. **Google por neprofitcelaj organizoj: *Decido estis aprobi eniri ĉi
tiun programon kaj akceptas la buĝeton de 40 €.
3. *Ĝenerala asembleo fine de 2020: *Ĝenerala Asembleo okazos provizore la
28-an de novembro 2020 (Sabato). Horo ankoraŭ decidota. Alvoko jam estis
farita de Kubof la 28an de Septembro 2020
-
*Remus*
*Ivan Camilo Quintero Santacruz*
Saluton.
Hieraŭ nia Estraro kunsidis kaj ni planis sekvan Ĝeneralan Asembleon. La
intenco (jam deklarita en la Jarplano 2020) estas okazigi ĝin fine de 2020
- precipe por akcepti Jarplanon kaj Jarbuĝeton por 2021. Tiel la asembleo
povas esti malpli longa kaj malpli peza.
*!Provizora!* dato estas la 28-a de Novembro 2020. Ni konscias pri neniu
tempa konflikto. Se vi tamen scias pri tempa konflikto, bv. skribu ĉi tien
aŭ al mi kaj ni povas pripensi alian daton.
Se ne estos signife granda kontraŭo, mi oficiale alvokos la asembeon post
semajno.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>