Mi iom timas, ke homoj, kiuj legas tiun aliĝilon trovos ĝin tro idealisma, sed mi tro malrapide reagis. Antaŭe mi menciis la ideon, ke Wikimedia uzu Eo-n kiel sian ĉefan lingvon, sed tio ricevis sufiĉe da ridoj. :( Do, mi timas, ke tiel la ricevantoj de la aliĝilo ne prenos nin serioze. Tamen, tio jam estas farita, do se iu demandas, mi ja dirus, ke tio estis duonŝerco, sed tamen vi povus tiam uzi la okazon por diri, ke en "ideala kaj plene justa mondo" Wikimedia funkcius tiel. Tamen, en la nuna situacio tia propono pli aspektas kiel ni trudas nian lingvon al aliuloj. :(
Mi ne diras ĉion ĉi por riproĉi, sed mi nur volas, ke vi sciu la verŝajnan diplomatan respondon, se vi iam levas tiun ideon en tia organizo. Kvankam al ni estas tute plena logika solvo, al aliaj ĝi aspektas tiom ridinda, ke oni tiam eble ne prenos nin tiom serioze kiom ni ŝatus.
Amike,