Mi komprenas la kialojn de KuboF, kaj samtempe certigas vin ke nek li
nek mi en Berlino aktive varbos por tuja adopto de Esperanto en la
Vikimedia movado – ni ja ne estas malrealistoj.
Mi komprenas tiun lian "deziron" kiel ridetigan aludon al nia strebo pri
lingva neŭtraleco, manke de alia facile komprenebla pli milda kaj pli
realisma paŝo tiudirekte (aldono de plia laborlingvo tuj ŝajnus kromaĵo
al ĉiuj, ĉar ĉiuj inkluzive de ni konsentas ke komuna lingvo necesas).
Dum la interparoloj en Berlino ni planas trakti unuavice multe pli
konkretajn temojn, kiel ekz. subteno por konkretaj agadoj aŭ specoj de
agado kaj defendo de nia utileco al la vikimedia misio.
Amike,
Marek (Blahma)
Je 2014-04-09 15:21, KuboF Hromoslav skribis:
Sal.
Mi skribis tiun ĉi respondon post unutaga popolkontrolo, kiun neniu
kontraŭis kaj neniu proponis ion alian konkretan. Mi volis eviti
dezirojn de ŝajne ĉiu Vikimedia grupo, ke ties Vikipedio estu plej
granda kaj ankaŭ mi ne volis ripeti tion, kion mi skribis en la parto
pri granda defio (do aktivaj homoj). Mi scias, ke la deziro ne estas
realigebla tuj, sed en "ideala kaj justa mondo" (kiel skribis Chuck) la
afero funkcius iel tiel.
Mi scias, ke tio estas vere idealisma sed havas sian fundamenton. La
aferon mi volas levi ankaŭ dum la programero "Kiel aspektus vikimedia
movado, se ĝi ekestus nun?" (temos pri laboro en grupetoj kaj kun fina
konkludo).
Se vi tre malkontentas pri la respondo kaj proponas ion alian diru kaj
mi klopodos ŝanĝi la aferon surloke.
Amike