Saluton!
Niaj aliĝpetoj por iĝi Faka Asocio Kunlaboranta de UEA kaj Faka Sekcio de
TEJO bone progresas. Unu el ili probable kulminos jam ĉi-monate, la alia
probable ne tro longe poste.
La procezo daŭris signife pli longe ol ni antaŭvidis, estis markita de
pluraj bezonoj de klarigoj kaj interpretoj en ambaŭ flankoj, kaj longaj
periodoj de atendado. Sed fine ni staras sur la sojlo de nia akcepto al UEA
kaj TEJO.
*Akcepto ĉe UEA*
La Komitato de UEA, kiel la plej alta decida organo de UEA, laŭplane
oficiale traktos nian peton dum sia Kunsido la lundon 8-an de Aŭgusto 2022,
18:00-22:00 UTK. La Kunsido laŭplane estos vive elsendata per YouTube, do
vi povos spekti ĝin (
https://youtu.be/Nt4py_W2xhE ) kaj aboni la kanalon
;-). (la tempoplano eventuale povos ŝanĝiĝi)
Vi povas legi nian oficialan petilon en la Komitata teko de UEA
https://uea.org/teko/komitato serĉante la nomon "Raporto pri VMEO (peto FAK
kun UEA)".
La raporto de la Komisiono de UEA pri statutoj aludas, ke VMEO kaj ELiSo
estas aliaj / malsamaj organizoj (ekz. per vortumo "la antaŭa asocio havis
31 membrojn el 18 landoj do ni supozas ke ili restis la samaj."). Mi aparte
atentigas, ke tio ne estas vero - ni simple ŝanĝis nian oficialan nomon kaj
iom da Statuto, sed ni daŭre estas la sama organizo kun plena jura
kontinueco. Ni pri tio atentigis la komisionon eĉ antaŭ ol ĝi provizis sian
raporton.
*Akcepto ĉe TEJO*
Nia petilo por TEJO estas preta jam certan tempon, kaj ekde Majo 2022 ĝin
TEJO pritaksas. Ne estas difinita iu specifa tempoplano kiam la Komitato de
TEJO voĉdonos pri ni, sed mi persone estas optimisma ke tio estos en sekvaj
semajnoj, eble kelketaj monatoj.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
so 13. 3. 2021 o 21:19 Michal Matúšov <kubof.hromoslav(a)gmail.com>
napísal(a):
Saluton.
La Estraro de ELiSo decidis peti membrecon kiel
- Faka Asocio Kunlaboranta (FAK) de UEA
- Faka Sekcio de TEJO
Mi informis la respondecajn estraranojn de ambaŭ organizoj, kaj persone
traktos kun reprezentantoj de kaj UEA kaj TEJO laŭplane ekde sekva mardo.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
po 22. 2. 2021 o 21:25 Michal Matúšov <kubof.hromoslav(a)gmail.com>
napísal(a):
Saluton.
Por 2021 estas plano (prezentita en la Jara plano
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2021>
kaj Jara buĝeto
<https://docs.google.com/spreadsheets/d/1bu1ilkFRmCmnSB2FTDBaiwW3wAUfiCL1EpTHBZu6Sh8/edit>)
membriĝi en UEA / TEJO, sed detaloj estas daŭre traktataj. Mi prizorgas la
aferon nome de ELiSo. La Estraro de ELiSo en Januaro 2021 kunsidis kun
Albert Stalin Garrido, la Estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj Faka
Agado, por informiĝi. Pluraj demandoj estis responditaj kaj la procezo
pliprogresis; la ĝenerala sento estis bona ambaŭflanke. La komenco de
procezo estis planita por mezo de Februaro 2021.
Mi ĵus komencis diskuton kun ambaŭ UEA kaj TEJO por plie pliklarigi la
situacion. ELiSo ankoraŭ *ne* faris formalan peton pri aliĝo! Tio laŭplane
venos post pliklarigoj flanke de UEA.
Tempolinio (datoj estas proksimumaj):
- Februaro - Marto: UEA (kaj eventuale TEJO) respondos niajn
demandojn pri aliĝo (specife pri eblo esti Faka organizo samtempe en UEA
kaj TEJO)
- Februaro - Marto: la Estraro de ELiSo formale decidos kiel pluiri
- Marto: (se estos decido aliĝi al UEA) ELiSo sendos formalan peton
pri aliĝo al UEA
-
- Marto: (se estos decido aliĝi al TEJO) ELiSo sendos formalan peton
pri aliĝo al TEJO
- Marto - Aprilo: TEJO eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan
Sekcion
- Aprilo - Majo: UEA eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan
Asocion (Aliĝintan aŭ Kunlaborantan)
Mi informos pri progreso en ĉiu el tiuj paŝoj en tiu ĉi retpoŝta fadeno.
Se vi havas iujn aldonajn, ĝis nun neprezentitajn, ideojn pri la
aliĝo(j), nun estas la plej taŭga lasta ŝanco por prezenti ilin. Bonvolu
respondi ĉu al mi persone, aŭ en la dissendolisto.
Por rememorigi pri konsekvencoj de nia eventuala aliĝo, jen kelkaj el ili:
- ni klare montros nian subtenon al la Esperanta komunumo
- ELiSo monstros sin pli altnivela, kaj ĝia prestiĝo (kaj konsekvence
ankaŭ de Esperanto) en la Vikimedia komunumo kreskos
- ni havos pli rektan kaj stabilan subtenon de UEA / TEJO, ekzemple
pri subvencioj, aŭspicioj, informado, varbado...
- en TEJO ni ĉiumonate informos pri nia agado, kaj tiel varbos por
niaj agadoj kaj prezentos vikimediajn valorojn
- ni havos Komitatanon A en TEJO / eventuale Komitatanon A en UEA (se
ni aliĝos kiel Aliĝinta Faka Asocio de UEA), do ni partoprenos decidadon de
la plej altaj Esperantaj organizoj kaj povos puŝeti direkte al libereco
- ni pagos ĉiujaran kotizon - por UEA tio estas 44 eŭroj jare (kaze
de Kunlaboranta FA) aŭ 132 eŭroj (kaze de Aliĝinta FA), nuntempe estas
buĝetitaj 44 eŭroj, por TEJO tio dependas de kvanto de niaj Plenrajtaj
membroj en TEJO-aĝo (por 2021 estas buĝetitaj 44.4 eŭroj)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto