Saluton.
La Estraro de ELiSo decidis peti membrecon kiel
- Faka Asocio Kunlaboranta (FAK) de UEA
- Faka Sekcio de TEJO
Mi informis la respondecajn estraranojn de ambaŭ organizoj, kaj persone
traktos kun reprezentantoj de kaj UEA kaj TEJO laŭplane ekde sekva mardo.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
po 22. 2. 2021 o 21:25 Michal Matúšov <kubof.hromoslav(a)gmail.com>
napísal(a):
Saluton.
Por 2021 estas plano (prezentita en la Jara plano
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2021>
kaj Jara buĝeto
<https://docs.google.com/spreadsheets/d/1bu1ilkFRmCmnSB2FTDBaiwW3wAUfiCL1EpTHBZu6Sh8/edit>)
membriĝi en UEA / TEJO, sed detaloj estas daŭre traktataj. Mi prizorgas la
aferon nome de ELiSo. La Estraro de ELiSo en Januaro 2021 kunsidis kun
Albert Stalin Garrido, la Estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj Faka
Agado, por informiĝi. Pluraj demandoj estis responditaj kaj la procezo
pliprogresis; la ĝenerala sento estis bona ambaŭflanke. La komenco de
procezo estis planita por mezo de Februaro 2021.
Mi ĵus komencis diskuton kun ambaŭ UEA kaj TEJO por plie pliklarigi la
situacion. ELiSo ankoraŭ *ne* faris formalan peton pri aliĝo! Tio laŭplane
venos post pliklarigoj flanke de UEA.
Tempolinio (datoj estas proksimumaj):
- Februaro - Marto: UEA (kaj eventuale TEJO) respondos niajn demandojn
pri aliĝo (specife pri eblo esti Faka organizo samtempe en UEA kaj TEJO)
- Februaro - Marto: la Estraro de ELiSo formale decidos kiel pluiri
- Marto: (se estos decido aliĝi al UEA) ELiSo sendos formalan peton
pri aliĝo al UEA
-
- Marto: (se estos decido aliĝi al TEJO) ELiSo sendos formalan peton
pri aliĝo al TEJO
- Marto - Aprilo: TEJO eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan
Sekcion
- Aprilo - Majo: UEA eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan
Asocion (Aliĝintan aŭ Kunlaborantan)
Mi informos pri progreso en ĉiu el tiuj paŝoj en tiu ĉi retpoŝta fadeno.
Se vi havas iujn aldonajn, ĝis nun neprezentitajn, ideojn pri la aliĝo(j),
nun estas la plej taŭga lasta ŝanco por prezenti ilin. Bonvolu respondi ĉu
al mi persone, aŭ en la dissendolisto.
Por rememorigi pri konsekvencoj de nia eventuala aliĝo, jen kelkaj el ili:
- ni klare montros nian subtenon al la Esperanta komunumo
- ELiSo monstros sin pli altnivela, kaj ĝia prestiĝo (kaj konsekvence
ankaŭ de Esperanto) en la Vikimedia komunumo kreskos
- ni havos pli rektan kaj stabilan subtenon de UEA / TEJO, ekzemple
pri subvencioj, aŭspicioj, informado, varbado...
- en TEJO ni ĉiumonate informos pri nia agado, kaj tiel varbos por
niaj agadoj kaj prezentos vikimediajn valorojn
- ni havos Komitatanon A en TEJO / eventuale Komitatanon A en UEA (se
ni aliĝos kiel Aliĝinta Faka Asocio de UEA), do ni partoprenos decidadon de
la plej altaj Esperantaj organizoj kaj povos puŝeti direkte al libereco
- ni pagos ĉiujaran kotizon - por UEA tio estas 44 eŭroj jare (kaze de
Kunlaboranta FA) aŭ 132 eŭroj (kaze de Aliĝinta FA), nuntempe estas
buĝetitaj 44 eŭroj, por TEJO tio dependas de kvanto de niaj Plenrajtaj
membroj en TEJO-aĝo (por 2021 estas buĝetitaj 44.4 eŭroj)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto