Saluton!
Niaj aliĝpetoj por iĝi Faka Asocio Kunlaboranta de UEA kaj Faka Sekcio de TEJO bone progresas. Unu el ili probable kulminos jam ĉi-monate, la alia probable ne tro longe poste.
La procezo daŭris signife pli longe ol ni antaŭvidis, estis markita de pluraj bezonoj de klarigoj kaj interpretoj en ambaŭ flankoj, kaj longaj periodoj de atendado. Sed fine ni staras sur la sojlo de nia akcepto al UEA kaj TEJO.
Akcepto ĉe UEA
La Komitato de UEA, kiel la plej alta decida organo de UEA, laŭplane oficiale traktos nian peton dum sia Kunsido la lundon 8-an de Aŭgusto 2022, 18:00-22:00 UTK. La Kunsido laŭplane estos vive elsendata per YouTube, do vi povos spekti ĝin (
https://youtu.be/Nt4py_W2xhE ) kaj aboni la kanalon ;-). (la tempoplano eventuale povos ŝanĝiĝi)
Vi povas legi nian oficialan petilon en la Komitata teko de UEA
https://uea.org/teko/komitato serĉante la nomon "Raporto pri VMEO (peto FAK kun UEA)".
La raporto de la Komisiono de UEA pri statutoj aludas, ke VMEO kaj ELiSo estas aliaj / malsamaj organizoj (ekz. per vortumo "la antaŭa asocio havis 31 membrojn el 18 landoj do ni supozas ke ili restis la samaj."). Mi aparte atentigas, ke tio ne estas vero - ni simple ŝanĝis nian oficialan nomon kaj iom da Statuto, sed ni daŭre estas la sama organizo kun plena jura kontinueco. Ni pri tio atentigis la komisionon eĉ antaŭ ol ĝi provizis sian raporton.
Akcepto ĉe TEJO
Nia petilo por TEJO estas preta jam certan tempon, kaj ekde Majo 2022 ĝin TEJO pritaksas. Ne estas difinita iu specifa tempoplano kiam la Komitato de TEJO voĉdonos pri ni, sed mi persone estas optimisma ke tio estos en sekvaj semajnoj, eble kelketaj monatoj.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto