Saluton!
Kiel vi certe jam scias, Vikimedio EO organizas multajn konkursojn kaj
aliajn aferojn. Historie, granda parto de mono por tiu agado devenas de
subvencioj de la Fondaĵo Vikimedio. Sed ĉe nia agado ni jam batas la supran
limon kiom multajn subvenciojn ni povas peti dum jaro (organizoj povas havi
samtempe malfermitajn maksimume 3 subvenciojn
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/Rapid/eo#Eligibility_criteria>
).
Tial ni en la Estraro pripensas transiri al pli alta nivelo de Vikimediaj
subvencioj - Ĝeneral-Subtena Fonduso
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Programs/Wikimedia_Community_Fund/eo#What_we_fund_and_funding_programs>
(antaŭe nomata "Jarplana subvencio"). Sed kun siaj avantaĝoj ĝi alportas
ankaŭ defiojn - ĝi estas por ni sufiĉe nova (en la Estraro neniu aparte
mutle laboris pri ĝi antaŭe), kaj ĝi postulas havi pretan jaran planon (kaj
verkitan subvencipeton por ĝi) ja komence de Septembro (ni kutime tion
faras por Novembro). Aldone, ni daŭre faras plurajn projektojn (kaj lernas
tute novajn aferojn por ili) kaj plibonigas laboran infrastrukturon.
Tial la Estraro alvokas vin! *Se vi havas spertojn pri Ĝeneral-Subtena
Fonduso (aŭ Jarplana subvencio) kontaktu nin per volontula formularo
<https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=23&dest=list>!*
Ni volas pli bone pritaksi ĉu peti tiun grandan subvencion, aŭ resti ĉe
pluraj malgrandaj. Kaj se ni decidos peti - ni aprezos viajn konsilojn aŭ
(prefere) rektan helpon por verkado de la subvencipeto!
Bonvolu kontakti min laŭeble *ĝis la 31-a de Julio 2022*. (Mi scias, ke
estas malmulta tempo por kontakti, sed ni serĉas homojn kun jamaj spertoj,
do ne necesas ĉion lerni dekomence ;)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Show replies by date