To: juancho2291(a)hotmail.com
Subject: Voĉdonu por la 1ª Muzika Konkurso de Kontakto
Date: Mon, 14 Jul 2014 01:56:44 +0200
From: muzikakonkurso(a)tejo.org
Estimata Juan Sebastian Quintero Santacruz,
Saluton!
Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo "Muziko" el la
Belartaj Konkursoj de UEA; nia revuo Kontakto, kune kun la kultura komisiono de TEJO kaj
apogo de UEA lanĉis komence de aprilo la unuan Muzikan Konkurson de la revuo Kontakto!
Venis entute 16 konkursaĵoj el diversaj artistoj tra la mondo. Nun venas la oportunon por
ke vi ankaŭ helpu elekti la plej bonan! Laŭ la regularo de nia konkurso, por la premio de
la publiko, la ordinara publiko voĉdonos por sia plej ŝatata kanto. La voĉdonantoj por la
premio de la publiko rajtas voĉdoni unu fojon kaj devas liveri la necesajn informojn por
garantii la validecon de la voĉdono.
Bonvenon al nia retejo, ĝuu la kantojn kaj elektu la plej bonan laŭ vi!
http://kontakto.tejo.org
Muzike salutas!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto