La anglalingva raporto kaptis la atenton de la germanlingva
Vikipedio-komunumo. Tute supre en
https://de.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Kurier aperis artikolo, kies
temlinio citas la nean decidon pri al subvencipeto de ELiSo: "Niemand
braucht freies Wissen auf Esperanto". Sekve ekestis ampleksa diskuto:
https://de.wikipedia.org/wiki/Wikipedia_Diskussion:Kurier#.E2.80.9ENiemand_…
Kvankam gxis nun sxajne neniuj esperantistoj partoprenis en la diskuto, la
plejparto de la diskutanto klare favoras la Esperanto-Vikipedion kaj gxian
komunumon kaj protestas kontraux la argumento, ke "neniu bezonas liberan
scion en Esperanto".
Robert Weemeyer
2014-05-01 0:21 GMT+02:00 KuboF Hromoslav <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Saluton karaj membroj kaj subtenantoj!
Laŭ neformala listo de agoj de nia Vikimedia uzanto-grupo, publikigata en
Meta-Vikio mi kompilis raporton pri nia agado en 2013, vidu ĝin en:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2013
(la paĝo estas redaktebla). Mi petis dissendon de la raporto en la
dissendolisto WikimediaAnnounce-l por sciigi tutan Vikimedian komunumon.
Ĉar hodiaŭ finiĝas periodo de oficiala rekono de nia grupo mi jam petis la
komitaton pri partneraj organizoj (AffCom) pri plilongigo de la rekono.
Amike salutas
--
KuboF Hromoslav
SKEJ - Slovenská esperantská mládež,
http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika,
http://wikimedia.sk/
Esperanto kaj Libera Scio
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso