Sal.
Jam estis menciite, ke indus por ELiSo propra retejo. Mi dume proponas la adreson eliso.wikimedia.org / eo.wikimedia.org / liberascio.wikimedia.org (vidu ankaŭ sube). Tiun mallongigilon ni poste povos uzi ankaŭ por interlingva ligilo enkadre de ĉiuj vikimediaj projektoj. Se vi konsentas, mi povas prizorgi kreon de la subretregiono, sed poste bonus via helpo por aldoni enhavon ktp. Cetere, ĉu iu scias kiel agordi privatan nomspacon en MediaVikio? Ĉar bonus, se ni povus plani iuj aferojn ne publike.
Rilate al sociaj retejoj: Kiun mallongigilon uzi por adresoj tie? Ĉar "eliso" ne plu eblas, mi proponas "LiberaScio" aŭ "ELiberaScio".
Amike
Pardonon, sed mi volas entrudi en la liston dum momento, nur por sendi komenton.
Mi ne estas vikipediisto, sed mi ĉiam admiris vin. Hodiaŭ mi donacis embarase etan kvanton al Vikimedio. Fakte, mi ja estis embarasita. Do, mi decidis enmeti en la informilon la kialon por mia donaco. Sed la paĝo malaperis. Do, mi decidis rekte mesaĝi vin: Mi povas uzi Vikipedion anglalingve. Sed tio, kvankam utilega, donas la informon laŭ unu vidpunkto. Kiam mi alklakas la ligilon por la esperantlingva artikolo, mi ricevas, ofte, tiun artikolon laŭ malsama vidpunkto, malsama vidmaniero. Tio helpas min prijuĝi la informojn kaj donas al mi pli kompletan bildon de la temo. Dankon pro tio.
p.s. Mi neniam subtenis la ideon pri esperanta Vikipedio nur cele al propagando. Mi ne estas flirtanto de la esperanta flago. Sed tio, kion vi faras iĝas ĉiam pli altkvalita kaj vere utila al mi kiam mi serĉas informojn. Pro tio, mi dankas vin.
2014-08-06 8:51 GMT-05:00 Michal Matúšov kubof@i-espero.info:

Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
Kara Cindy,
ni Esperantlingvaj vikimedianoj kore dankas al vi pro via donaco al la Vikimedia movado kaj pro la atesto de via admiro kaj praktika uzado de la vikimediaj projektoj, aparte la Vikipedio en Esperanto.
Certe via konfeso ĝojigos ankaŭ ĉiujn volontulajn vikipediistojn, kiuj aktive partoprenas en konstruado de la Vikipedio en Esperanto. Kaj ĉar ofte ni devas defendi nian propran ekzistokialon fronte al kritiko – kiu ankoraŭ pli ardas en la vikimedia mondo, kie jam temas ankaŭ pri distribuo de financaj rimedoj por aktive subteni la kreskon de projektoj – mi certas ke ni pli aŭ malpli frue trovos tre konkretan uzon por via atesto ankaŭ en la subtena laboro kiun la grupo ELiSo faras. Unu tian sukceson, en kiu tiaj atestoj de niaj legantoj tre gravis (kaj ni tiam ankoraŭ nur nebule sciis paroli, ĉar ni apenaŭ iujn havis!), ni jam faris antaŭ ne tiom longa tempo – eble vi legis pri la decido de Asaf Bartov pri la ne-plua malpermeso de vikimediaj subvencioj por artefaritaj lingvoj:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants_talk:PEG/KuboF_-_Esperanto_kaj_Libera...
Amike, dankante al vi ankaŭ nome de ĉiuj gekolegoj, salutas vin Marek Blahuš (Vikipediisto:Blahma)
Je 2014-08-06 16:44, Cindy McKee skribis:
Pardonon, sed mi volas entrudi en la liston dum momento, nur por sendi komenton.
Mi ne estas vikipediisto, sed mi ĉiam admiris vin. Hodiaŭ mi donacis embarase etan kvanton al Vikimedio. Fakte, mi ja estis embarasita. Do, mi decidis enmeti en la informilon la kialon por mia donaco. Sed la paĝo malaperis. Do, mi decidis rekte mesaĝi vin: Mi povas uzi Vikipedion anglalingve. Sed tio, kvankam utilega, donas la informon laŭ unu vidpunkto. Kiam mi alklakas la ligilon por la esperantlingva artikolo, mi ricevas, ofte, tiun artikolon laŭ malsama vidpunkto, malsama vidmaniero. Tio helpas min prijuĝi la informojn kaj donas al mi pli kompletan bildon de la temo. Dankon pro tio.
p.s. Mi neniam subtenis la ideon pri esperanta Vikipedio nur cele al propagando. Mi ne estas flirtanto de la esperanta flago. Sed tio, kion vi faras iĝas ĉiam pli altkvalita kaj vere utila al mi kiam mi serĉas informojn. Pro tio, mi dankas vin.
Mi ne sciis, ke: La unua dungito por Wikimedia estis esperanto-parolanto: https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Wikipedia_Signpost/2012-12-31/Interv...
kaj jen:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio#Benefit
" the Czech https://en.wikipedia.org/wiki/Czech_Wikipedia, Slovak https://en.wikipedia.org/wiki/Slovak_Wikipedia, Ossetian https://en.wikipedia.org/wiki/Ossetian_Wikipedia, Swahili https://en.wikipedia.org/wiki/Swahili_Wikipedia and Georgian https://en.wikipedia.org/wiki/Georgian_Wikipedia Wikipedias have all been founded by Esperanto speakers, and the whole of Wikipedia went Unicode https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Wikipedia_Signpost/2012-12-31/Interview because of Esperanto." !!!
Dankon pro la ligilo al mirindaj faktoj! Kaj jen, mia komento angligita. Mi ankoraŭ bedaŭras, ke la paĝo malaperis antaŭ ol mi enmetis mian komenton:
I can use Wikipedia in English (I'm Usonian). But that, although incredibly useful, gives me the information from one viewpoint. When I click the link to the Esperanto article, I receive that article, but with a different viewpoint, a different presentation. That helps me judge the information better and it gives me a more complete picture of the topic. --Cindy McKee
2014-08-06 9:53 GMT-05:00 Marek Blahus marek@blahus.cz:
Kara Cindy,
ni Esperantlingvaj vikimedianoj kore dankas al vi pro via donaco al la Vikimedia movado kaj pro la atesto de via admiro kaj praktika uzado de la vikimediaj projektoj, aparte la Vikipedio en Esperanto.
Certe via konfeso ĝojigos ankaŭ ĉiujn volontulajn vikipediistojn, kiuj aktive partoprenas en konstruado de la Vikipedio en Esperanto. Kaj ĉar ofte ni devas defendi nian propran ekzistokialon fronte al kritiko – kiu ankoraŭ pli ardas en la vikimedia mondo, kie jam temas ankaŭ pri distribuo de financaj rimedoj por aktive subteni la kreskon de projektoj – mi certas ke ni pli aŭ malpli frue trovos tre konkretan uzon por via atesto ankaŭ en la subtena laboro kiun la grupo ELiSo faras. Unu tian sukceson, en kiu tiaj atestoj de niaj legantoj tre gravis (kaj ni tiam ankoraŭ nur nebule sciis paroli, ĉar ni apenaŭ iujn havis!), ni jam faris antaŭ ne tiom longa tempo – eble vi legis pri la decido de Asaf Bartov pri la ne-plua malpermeso de vikimediaj subvencioj por artefaritaj lingvoj:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants_talk:PEG/KuboF_-_ Esperanto_kaj_Libera_Scio/WikiTrans_training_and_work_ session_2013#Thanks_for_making_me_reconsider.21
Amike, dankante al vi ankaŭ nome de ĉiuj gekolegoj, salutas vin Marek Blahuš (Vikipediisto:Blahma)
Je 2014-08-06 16:44, Cindy McKee skribis:
Pardonon, sed mi volas entrudi en la liston dum momento, nur por sendi komenton.
Mi ne estas vikipediisto, sed mi ĉiam admiris vin. Hodiaŭ mi donacis embarase etan kvanton al Vikimedio. Fakte, mi ja estis embarasita. Do, mi decidis enmeti en la informilon la kialon por mia donaco. Sed la paĝo malaperis. Do, mi decidis rekte mesaĝi vin: Mi povas uzi Vikipedion anglalingve. Sed tio, kvankam utilega, donas la informon laŭ unu vidpunkto. Kiam mi alklakas la ligilon por la esperantlingva artikolo, mi ricevas, ofte, tiun artikolon laŭ malsama vidpunkto, malsama vidmaniero. Tio helpas min prijuĝi la informojn kaj donas al mi pli kompletan bildon de la temo. Dankon pro tio.
p.s. Mi neniam subtenis la ideon pri esperanta Vikipedio nur cele al propagando. Mi ne estas flirtanto de la esperanta flago. Sed tio, kion vi faras iĝas ĉiam pli altkvalita kaj vere utila al mi kiam mi serĉas informojn. Pro tio, mi dankas vin.
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org