Pardonon, sed mi volas entrudi en la liston dum momento, nur por sendi
komenton.
Mi ne estas vikipediisto, sed mi ĉiam admiris vin.
Hodiaŭ mi donacis embarase etan kvanton al Vikimedio. Fakte, mi ja estis
embarasita. Do, mi decidis enmeti en la informilon la kialon por mia
donaco. Sed la paĝo malaperis.
Do, mi decidis rekte mesaĝi vin:
Mi povas uzi Vikipedion anglalingve. Sed tio, kvankam utilega, donas la
informon laŭ unu vidpunkto. Kiam mi alklakas la ligilon por la
esperantlingva artikolo, mi ricevas, ofte, tiun artikolon laŭ malsama
vidpunkto, malsama vidmaniero. Tio helpas min prijuĝi la informojn kaj
donas al mi pli kompletan bildon de la temo.
Dankon pro tio.
p.s. Mi neniam subtenis la ideon pri esperanta Vikipedio nur cele al
propagando. Mi ne estas flirtanto de la esperanta flago. Sed tio, kion vi
faras iĝas ĉiam pli altkvalita kaj vere utila al mi kiam mi serĉas
informojn. Pro tio, mi dankas vin.
2014-08-06 8:51 GMT-05:00 Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Sal.
Jam estis menciite, ke indus por ELiSo propra retejo. Mi dume proponas la
adreson
eliso.wikimedia.org /
eo.wikimedia.org /
liberascio.wikimedia.org
(vidu ankaŭ sube). Tiun mallongigilon ni poste povos uzi ankaŭ por
interlingva ligilo enkadre de ĉiuj vikimediaj projektoj. Se vi konsentas,
mi povas prizorgi kreon de la subretregiono, sed poste bonus via helpo por
aldoni enhavon ktp. Cetere, ĉu iu scias kiel agordi privatan nomspacon en
MediaVikio? Ĉar bonus, se ni povus plani iuj aferojn ne publike.
Rilate al sociaj retejoj: Kiun mallongigilon uzi por adresoj tie? Ĉar
"eliso" ne plu eblas, mi proponas "LiberaScio" aŭ
"ELiberaScio".
Amike
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
--
Cindy Moon McKee
cindymckee.com