Ja, kaj sxajne ankau Slovaka ne havas skanilon lau mia scio :)
(cxu cxehxa eble jes? Tie eblus pensi pri kunlaboro rekte en Svitavy).
Sed se skaniloj en Wikimedio estas ne tiom ofta afero, tiam indas pensi,
kian kunlaboron ni povas alian elpensi, proponi?
Cxu wikimovado pretus pagi, se ni mendus de iu ekstera, profesia firmao
tian skanadon? (mi jam audis pri tia firmao en Hungario kaj sxajne cxe ni
ankau baldau estos). Au cxu tio tro utopia afero?
Alia afero estus, se la wikimovado financus la brigadojn, kie homoj venus
konkrete por skani la librojn (bonus repagi vojagxon kaj cxeeston kun
mangxo almenau). Alikaze malfacilos pagigi homojn, por ke ili ankorau
senpage laboru (pri relative enua, samtempe serioza kaj atenta laboro)
a. Petro
2015-05-15 21:30 GMT+02:00 Ziko van Dijk <zvandijk(a)gmail.com>om>:
Kara KuboF, laux mia scio almenaux WMNL ne havas tiujn
skanilojn.
Eventuale WMDE? Sincere Ziko
2015-05-15 21:28 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Sal.
Antaŭ kelka tempo estis diskuto pri skanado kaj plua ciferecigado de
Esperantaj libroj, sed ĝi tute velkiĝis...
Mi nun estas en Vikimedia konferenco kaj mi ŝatus komenci kontaktojn kun
aliaj vikimediaj organizoj pri tio. Ĉu iu havas (almenaŭ bazan) intereson
pri tio?
Mia baza ideeo estas, ke esperantistoj kontaktus lokan vikimedian grupon,
kiu eventuale povus provizi profesiajn skanilojn kaj similaĵojn. Pliaj
ideoj
aprezataj.
KuboF
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso