Sal.

Antaŭ kelka tempo estis diskuto pri skanado kaj plua ciferecigado de Esperantaj libroj, sed ĝi tute velkiĝis...

Mi nun estas en Vikimedia konferenco kaj mi ŝatus komenci kontaktojn kun aliaj vikimediaj organizoj pri tio. Ĉu iu havas (almenaŭ bazan) intereson pri tio?

Mia baza ideeo estas, ke esperantistoj kontaktus lokan vikimedian grupon, kiu eventuale povus provizi profesiajn skanilojn kaj similaĵojn. Pliaj ideoj aprezataj.

KuboF