Ja, kaj sxajne ankau Slovaka ne havas skanilon lau mia scio :)
(cxu cxehxa eble jes? Tie eblus pensi pri kunlaboro rekte en Svitavy).
Sed se skaniloj en Wikimedio estas ne tiom ofta afero, tiam indas pensi, kian kunlaboron ni povas alian elpensi, proponi?
Cxu wikimovado pretus pagi, se ni mendus de iu ekstera, profesia firmao tian skanadon? (mi jam audis pri tia firmao en Hungario kaj sxajne cxe ni ankau baldau estos). Au cxu tio tro utopia afero?
Alia afero estus, se la wikimovado financus la brigadojn, kie homoj venus konkrete por skani la librojn (bonus repagi vojagxon kaj cxeeston kun mangxo almenau). Alikaze malfacilos pagigi homojn, por ke ili ankorau senpage laboru (pri relative enua, samtempe serioza kaj atenta laboro)
a. Petro