Saluton.
Alskribis min Anthony Lucas kaj Wendel Pontes, prezidanto kaj vicprezidanto
de ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta
<https://www.scienca-asocio.com/>, kaj proponis partnerecon kun ni!
La unuaj proponoj estas, ke niaj organizoj ligos unu al la alia de siaj
retejoj kaj ISAE funkcios kiel konsultanto pri fakvortoj por Vikimedio.
Mi antaŭvidas ankaŭ reciprokan subtenon en sociaj retejoj (ISAE estas forta
en Facebook, ni en Twitter).
Pliaj ideoj por sinergiaj agadoj "venko-venko-venko" (ELiSo-ISAE-mondo)
estas bonvenaj!
Laŭ mi tio sonas tre bone! Specife ĉar en ISAE estas jam spertaj, science
bazitaj homoj.
Kion vi pensas?
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton karaj!
Hieraŭ finiĝis Aŭgusto 2018, kiu estis tre speciala por *Esperanto kaj
Libera Scio* kaj entute por Esperantio.
Tial permesu al mi ĉi-loke danki kaj gratuli al nia kara amiko kaj aktivulo
- *Juan Sebastian Quintero Santacruz* - pro ĉeforganizado de nia unua
fotokonkurso - Vikio amas ZEOjn
<https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/eo> (VAZ)!
Temas pri delonga revo de Esperantaj Vikimedianoj, kiu datiĝas almenaŭ 5
jarojn en pasintecon. Kaj la revo fine povis realiĝi nur pro aprezinda
iniciatemo kaj laŭ gvidado de Juan!
La unuaj rezultoj jam estas videblaj: 157 novaj fotoj pri ZEOj jam estas en
Komunejo kaj atendas aldonon al artikoloj en Vikipedioj kaj al memoreroj en
Vikiatumoj! La konkurson laŭdis ankaŭ Asaf Bartov, spertulo de la Fondaĵo
Vikimedio kaj interesiĝis ankaŭ kelkaj landaj Vikimediaj organizoj! Anoncon
de la finaj rezultoj mi tamen lasas al la organizantoj.
ELiSo vivas danke al homoj kiel Juan, por kiuj "*sen laboro ne estas oro*"
ne estas nur Zamenhofa proverbo, sed ankaŭ realeco. Dankon!
KuboF Hromoslav
Pasintan semajnon niaj amikoj en Brazilo spertis kortuŝan baton - la Nacia
muzeo forbruliĝis kaj kun ĝi preskaŭ tuta ĝia kolekto. Nun estas aparte
grava tempo por helpi niajn brazilajn amikojn pri konservado de memoro pere
de Vikimediaj projektoj.
La Nacia muzeo, en la urbo Rio-de-Ĵaneiro, estis starigita antaŭ 200 jaroj,
en iama imperiestra domo, kaj ekde tiu tempo kolektis 20 milionojn da
eksponaĵoj. Ĝi apartenas al pintaj sciencaj institucioj de Brazilo. Al ĝia
vasta kolekto apartenis multaj arĥeologiaj, geologiaj kaj historiaj
unikaĵoj, inter ili la plej malnova homa fosiolio de Ameriko. Jam
konfirmiĝis, ke pereis tuta kolekto pri indiĝenaj lingvoj, ankaŭ muzikaj
registraĵoj de ne plu parolataj lingvoj. Unu el malmultaj aferoj, kiuj
ŝajne transvivis estas meteoritoj.
*Nun estas via tempo!*
La incendio frapis forte kaj ni ĉiuj kunsentas kun brazilanoj. Nun, kiam la
originalaĵoj malaperis, la plej bona maniero por helpi estas konservi
almenaŭ ciferecan dokumentadon. Se vi aŭ viaj amikoj vizitis la muzeon kaj
fotis aŭ filmis ĝin, ni alvokas vin alŝuti viajn fotojn kaj videojn al
Vikimedia Komunejo, de kie ilin povos plu uzi Vikipedio kaj ĉiuj aliaj
Vikimediaj projektoj.
Se vi aŭ viaj amikoj ankoraŭ ne havas sperton pri alŝutado al Komunejo,
venu al jena paĝo por enkonduko:
https://pt.wikipedia.org/wiki/Wikip%C3%A9dia:Comunicado_sobre_o_Museu_Nacio…
Se vi jam spertas pri Komunejo, alŝutu viajn fotojn per tiu ĉi paĝo:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Campaign:MuseuNacional
Via kontribuo estas nun aparte grava por helpi konservi sciaron de Brazilo
kaj homaro entute!
Ni petas vin disvastigi tiun ĉi mesaĝon al viaj konatoj, por savi kiom eble
plej multe!
Fine ni ŝatas danki ankaŭ al UEA, pro ĝia inspira morala subteno de Brazilo
en tiu ĉi korprema situacio kaj alvoko por helpi per Vikipedio!
Sincere
Vikimedianoj de Esperanto kaj Libera Scio
Saluton.
Kiam mi prelegas pri Vikipedio, homoj en la publiko kutime asertas, ke
*la* problemo
de Vikipedio estas, ke ĉiu ajn rajtas redakti ĉion ajn. Ili pensas, ke tial
la enhavo ne povas esti fidinda...
Ni, kiuj jam havas sperton pri redaktado kaj komprenas la procezon, vidas
ke reale ne estas tiel. Ni ĉion tion spertis proprahaŭte. Sed por la
publiko la aferoj estas novaj kaj tute teoriaj. Kutime ili kaptas la ideon
nur post la jenaj simplaj 2 rimarkoj:
1. ĉiu ajn ankaŭ rajtas korekti / plibonigi ĉion ajn, kaj la korekta /
pliboniga rezulto estas pli granda ol eventuala detrua; kaj
2. Vikipedio, same kiel aliaj enciklopedioj, estas nur tiom fidinda,
kiom fidindaj estas ĝiaj fontoj, do rigardu citatajn referencojn.
Kvalita citado per referencoj estas vere la bazo de fidindeco de Vikipedio.
Sed, ni diru la veron, ilia uzado povas esti aldona problemo, precipe por
novuloj. Kiel fari, ke tiom grava parto estu vere uzata kaj, sekve,
Vikipedio fidinda?
Ĝuste tio estas unu el demandoj de la evento WikiCite 2018, kiu fokusiĝas
pri bibliografiaj datumoj kaj ilia uzado en Vikimediaj projektoj. Se vi
interesiĝas pri la teĥnologio malantaŭ citado, ĉu kiel informa aŭ
bibliografia spertulo, programisto aŭ kontribuanto ĉe Vikipedio, vi povas
tre interesiĝi pri la evento WikiCite!
WikiCite 2018 okazos fine de Novembro 2018 en Berkeley, Usono kaj
kandidatiĝado estas malfermita *nur ĝis la 17a de Septembro*. Vi povas eĉ
ricevi monsubtenon por partopreno. Ĉar estas atendataj multaj
partoprenontoj kaj lokoj estas limigitaj, organizantoj pritaksos
kandidatiĝojn kaj elektotaj povos registriĝi.
Por pliaj detaloj venu kaj kandidatiĝu ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/WikiCite_2018
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton karaj ELISanoj,
Dum la Vikimedia konferenco 2018 mi sekvis la ateliero "Mapo de kapabloj
de komunumo
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2018/Program/40>".
Mi ne ankaŭ preni tempon por apliki ĝin, sed mi kredas ke tio estas
taŭga etapo por disvolvi nian komunumon.
Resume, tio temas pri determini, rilate al nia komunuma sano kaj kresko,
kiu scias fari kion, kion scion ni mankas, kaj kiel pli bone diskonigi
la rilatajn kapablojn do ni havas pli firman kaj resiliencan komunumon
por disvolvi ĝin kaj atingi niajn celojn.
Vi povas legi pli en la dediĉa paĝo
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Community_Capacity_Map> kaj la gvido
por konduki la taksado
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Community_Capacity_Map/Guidelines>.
Al mi ŝajnas ke la unua stepo estas demandi la opinio de la celata
komunumo, tial tiun ĉi mesaĝon sendas mi. Ĉu vi trovas la ideon
interesan, kaj ĉu vi deziras partopreni?
Amike,
Mathieu
Saluton karaj ELISanoj,
Mi ĵus volis scii se vi estus interesata pri fari regule retan kuniĝon
per videa kanalo, kiel https://meet.jit.si/ELISo
Tio povus esti farita semajne aŭ monate.
Bonvolu doni vian opinion. :)
Ĝis baldaŭ
Karaj,
kvankam hieraŭ finiĝis la vikimedia fotokonkurso pri
Zamenhof/Esperanto-objektoj, via fotemo povas manifestiĝi denove ĝuste nun!
Internacia skipo preparis por vi la fotokonkurson *Vikio amas
monumentojn* fokusiĝantan
pri, kiel la nomo supozigas, kulturaj monumentoj laŭ agnosko de koncerna
lando.
Partoprenon konfirmis 49 landoj kaj eble partoprenos pliaj 5 (vidu la
supran foton). Tiu ĉi konkurso estas federacia - viaj fotoj trairos landan
ĵurion kaj la venkaj fotoj venos al internacia ĵurio.
Por pliaj informoj kiel partopreni vizitu
https://www.wikilovesmonuments.org/participate/
Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
Saluton!
Lastan monaton en Sud-Afriko okazis Vikimanio kaj partoprenis ĝin pluraj
esperantistoj (enkalkulante ankaŭ komencontojn mi scias pri 8). Krom kutima
amika renkontiĝado kaj babilado ni ankaŭ formale kunsidis kaj mi prezentas
al vi la raporton de la kunsido:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/Kunsido_d…
Ĝi ne estas raporto pri Vikimanio mem kaj certe vi ne povas kapti la etoson
de Vikimanio de ĝi (por tio vere necesas partopreni; sekvan jaron ĝi okazos
en Svedio kaj vi denove povos peti stipendion).
La raporto estas plejparte preta, tamen iuj partoj povas iom ŝanĝiĝi. Kaj,
ĝi estas vikio, do laŭvole redaktu kun kuraĝo ;-)
Amike Afrike
KuboF Hromoslav
Ni volas anonci ke UEA nun oficiale sponsoras Vikio Amas Monumentojn!
La plej bonaj fotoj de ZEOj en Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio
ricevos la premion Kvinpinta Stelo!
Unua premio al plej bona foto de iu Kontinento: rabato de 25 EUR en aĉeto
en la libroservo de UEA.
Dua, tria, kvara kaj kvina premio: rabato de po 10 EUR en aĉeto en la
libroservo de UEA.
Vizitu
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/Prizes por
scii pri pliaj premioj!
Juan Sebastian Quintero Santacruz
Ĉeforganizanto de VAZ
Saluton!
Meze de Oktobro 2015 en Lvivo, Ukrainio okazos Vikimedia renkontiĝo de Centra
kaj Orienta Eŭropo - ELiSo en ĝi jam tradicie partoprenas kaj ni estas
denove invititaj kun plena repago (vidu la mesaĝon sube). (lastjare ni
tamen havis nur 1 lokon, mi ankoraŭ esploros)
En la programo estas multaj prelegoj, foje diskutoj kaj trejnadoj; en la
neoficiala programo vi ekkonos regionan kolegojn, babilos, cerbumos (ekz.
la tre sukcesa konkurso "VikiPrintempo" estis elpensita en drinkejo...). Al
mi tiaj renkontiĝoj donas multan energion kaj inspiron por plia laboro, kaj
kompreneble mi lernas, do mi povas labori pli efike. Mi strebas tiujn
spertojn plu diskonigi, sed sperti ilin mem estas io tute alia!
Dum antaŭaj jaroj ELiSon-n reprezentis precipe mi, krome ankaŭ Lingveno kaj
nome de aliaj organizoj partoprenis ankaŭ Blahma kaj Petro Baláž. Bonus, ke
ne ĉiam venadu la sama homo sed ankaŭ aliaj povu plispertiĝi kaj inspiriĝi
de regionaj kolegoj (kaj plispertigi kaj inspiri ilin ;). Tial mi alvokas -
ĉu vi estas de Centra aŭ Orienta Eŭropo kaj volas partopreni? Skribu ĉi
tien ĝis la 7a de Aŭgusto kaj ni komune elektos.
La ideala partoprenonto estas:
- envolvita en decidad-procezo ene de ELiSo,
- strebas helpi formi estontecon de la Vikimedia movado,
- aŭ estas specialisto pri partneriĝoj,
- aŭ estas projekta gvidanto.
*Resume*: Kandidatiĝu rekte ĉi tie ĝis la 7a de Aŭgusto ĝis noktomezo laŭ
UTC.
Mi kandiadtiĝas jam nun, sed mi pretas mem rezigni, sed estos tro multaj
taŭgaj kandidatoj (speco de problemo, kiun mi ŝatas :).
Amike
KuboF Hromoslav
---------- Forwarded message ---------
From: Mykola Kozlenko <mycola-k(a)ukr.net>
Date: št 19. 7. 2018 o 23:02
Subject: [WMCEE-l] Wikimedia CEE Meeting 2018: registration and call for
submissions are open!
To: A list for Wikimedians from Central and Eastern Europe <
wmcee-l(a)tools.wikimedia.pl>
Cc: <ceem2018(a)wikimedia.org.ua>
Dear CEE community,
As you know, Wikimedia CEE Meeting 2018
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2018> will take
place on 13-15 October in Lviv, Ukraine and is organised by Wikimedia
Ukraine. We have 2 announcements today:
1) The registration for Wikimedia CEE Meeting 2018 is open.
Each affiliate/community from the CEE can send two delegates who will get
travel and accommodation costs funded by the conference grant. These
delegates should provide link to board, group or community approval in the
application form.
The community/affiliate may (and is welcomed to) delegate more participants
but their costs must be covered by the affiliate or the participants
themselves.
We want this conference to be diverse and productive. We encourage CEE
affiliates and communities to select diverse delegates. We welcome
participants who will take back their experience and share it with their
communities. See more about this on Meta:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2018/Participants
Your link to the application form: https://goo.gl/forms/F8kto3oYgSH2hE3H2
Registration ends on 10 August 2018, 23:59:59 (UTC).
2) Call for submissions is also open.
Submissions should cover one or more topics chosen based on a
pre-conference survey. The deadline for submission is 26 August 2018,
23:59:59 (UTC).
The list of the topics and the instructions on how to submit can be found
here:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2018/Submissions
If you have any questions please let us know at ceem2018(a)wikimedia.org.ua
and we will be happy to assist you.
We are looking forward to seeing you in Lviv!
On behalf of the CEE Meeting 2018 team,
Mykola Kozlenko (NickK)
Vice-Chair of Board, Wikimedia Ukraine
_______________________________________________
WMCEE-l mailing list
WMCEE-l(a)tools.wikimedia.pl
http://listy.wikimedia.pl/mailman/listinfo/wmcee-l