Dankon Kubof!
Entute 208 dosieroj alŝutitis kadre de la konkurso. Ni devis iomete atendi
por videbligi ĉikvanton ĉar kelkaj dosieroj estis forigendaj. Feliĉe 208
supervivis kaj estas tre bona kvanto da fotoj. Multaj el ili pri ankoraŭ ne
fotitaj ZEOj.
Mi aparte volas ankaŭ danki al aliaj personoj sen kies helpo VAZ ne povus
esti organizita:
- Kubof, kiu prizorgis plurajn detalojn kiujn mi forgesadis.
- NMaia, kiu dekomence montriĝis tre entuziasma pri la konkurso, apogis
la grant-on kaj estas juĝisto
- Remux, juĝisto de la konkurso
- Fernando Maia, jr. Komitatano de UEA. Li multe helpis pri diskonigado
de VAZ inter UEAanoj kaj danke al li ni atingis sponsoron de UEA.
El sáb., 1 sept. 2018 a las 14:55, KuboF Hromoslav (<
kubof.hromoslav(a)gmail.com>) escribió:
Saluton karaj!
Hieraŭ finiĝis Aŭgusto 2018, kiu estis tre speciala por *Esperanto kaj
Libera Scio* kaj entute por Esperantio.
Tial permesu al mi ĉi-loke danki kaj gratuli al nia kara amiko kaj
aktivulo - *Juan Sebastian Quintero Santacruz* - pro ĉeforganizado de nia
unua fotokonkurso - Vikio amas ZEOjn
<https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/eo>
(VAZ)!
Temas pri delonga revo de Esperantaj Vikimedianoj, kiu datiĝas almenaŭ 5
jarojn en pasintecon. Kaj la revo fine povis realiĝi nur pro aprezinda
iniciatemo kaj laŭ gvidado de Juan!
La unuaj rezultoj jam estas videblaj: 157 novaj fotoj pri ZEOj jam estas
en Komunejo kaj atendas aldonon al artikoloj en Vikipedioj kaj al memoreroj
en Vikiatumoj! La konkurson laŭdis ankaŭ Asaf Bartov, spertulo de la
Fondaĵo Vikimedio kaj interesiĝis ankaŭ kelkaj landaj Vikimediaj organizoj!
Anoncon de la finaj rezultoj mi tamen lasas al la organizantoj.
ELiSo vivas danke al homoj kiel Juan, por kiuj "*sen laboro ne estas oro*"
ne estas nur Zamenhofa proverbo, sed ankaŭ realeco. Dankon!
KuboF Hromoslav
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso