Saluton.
Disponeblo de kapablaj homoj estas konstanta botelgorĝo en ELiSo / VMEO. Ĝi signife limigas eblojn plivastigi aŭ plikvalitigi nian laboron, aŭ akcepti neantaŭviditan oportunon. Tial ni serĉas novajn volontulojn por diversaj roloj. (baldaŭ ni informos pri pli multaj volontulaj oportunoj)
Nune serĉata estas KALKULANTO DE REZULTOJ DE KAMPANJOJ KAJ KONKURSOJ (ekz. VikiPrintempo COE, Afrika monato ks)
La laboro estas simpla, laŭ antaŭdifinita procezo (vi ricevos manlibron kaj konsultadojn), ne postulas krean kontribuon (simple sekvu la instrukciojn) nek komunikadon kun publiko. Tre taŭga por dependebla introvertulo, kiu ĝojas bone plenumi ricevitan laboron.
Kalkulado kutime okazas per la Vikimedia ilo "Outreach Dashboard". Jama sperto pri ĝi estas bonvena, sed ne necesa (ni havas pretan manlibron).
Se tiu priskribo taŭgas pri vi, aliĝu sube. Se ĝi priskribas iun vian amikon, sendu al li / ŝi jenan ligilon: https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B...
Amike kaj antaŭdanke! Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) https://esperanto.wiki/ Prezidanto
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org