Saluton.
Disponeblo de kapablaj homoj estas konstanta botelgorĝo en ELiSo / VMEO. Ĝi
signife limigas eblojn plivastigi aŭ plikvalitigi nian laboron, aŭ akcepti
neantaŭviditan oportunon. Tial ni serĉas novajn volontulojn por diversaj
roloj. (baldaŭ ni informos pri pli multaj volontulaj oportunoj)
Nune serĉata estas KALKULANTO DE REZULTOJ DE KAMPANJOJ KAJ KONKURSOJ (ekz.
VikiPrintempo COE, Afrika monato ks)
La laboro estas simpla, laŭ antaŭdifinita procezo (vi ricevos manlibron kaj
konsultadojn), ne postulas krean kontribuon (simple sekvu la instrukciojn)
nek komunikadon kun publiko. Tre taŭga por dependebla introvertulo, kiu
ĝojas bone plenumi ricevitan laboron.
Kalkulado kutime okazas per la Vikimedia ilo "Outreach Dashboard". Jama
sperto pri ĝi estas bonvena, sed ne necesa (ni havas pretan manlibron).
Se tiu priskribo taŭgas pri vi, aliĝu sube. Se ĝi priskribas iun vian
amikon, sendu al li / ŝi jenan ligilon:
https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5…
Amike kaj antaŭdanke!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto