Saluton.
*Resumo*: Ĉu vi havas ideon kiel *konkrete* starigi longtempan voĉdonan sistemon por VMEO?
*Longa versio*: En VMEO ni bezonas voĉdonan sistemon, per kiu povu voĉdoni niaj Plenrajtaj membroj, kaj ideale ankaŭ Estraranoj kaj membroj de la Revizia komisiono. La administrado de la sistemo ne prenu multan tempon, ideale ne postulu permanan sinkronigon de membraj datumoj antaŭ ĉiu unuopa voĉdonado. Jen, dumaj ideoj: https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/ls-infrastrukturo/work_pack...
Mi precipe esploris pri maniero voĉdoni per nia CiviCRM (baze, membra datumbazo) sed ĉiuj ĝisnunaj manieroj montriĝis maltaŭgaj, vidu ĉe https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/ls-infrastrukturo/work_pack...
*Ĉu vi povas ian sistemon rekomendi?*
Ideale, prezentu konkretan programon kaj kiel ĝi povas esti kunligita kun CiviCRM aŭ WordPress (en WordPress ni havas aŭtomate ĝisdatigatajn informojn kiuj uzantoj estas membroj de kiuj kategorioj).
Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) https://esperanto.wiki/ Prezidanto
TEJO uzas balotilo.org sed ĝi estas neligebla al wordpress aŭ CiviCRM. Mi esploros, certe por wordpress devas ekzisti iu taŭga kromprogramo uzebla de registritaj uzantoj. Javier Ramos @Radioamatoro
2022-01-11 16:46 GMT-04:00, Michal Matúšov kubof.hromoslav@gmail.com:
Saluton.
*Resumo*: Ĉu vi havas ideon kiel *konkrete* starigi longtempan voĉdonan sistemon por VMEO?
*Longa versio*: En VMEO ni bezonas voĉdonan sistemon, per kiu povu voĉdoni niaj Plenrajtaj membroj, kaj ideale ankaŭ Estraranoj kaj membroj de la Revizia komisiono. La administrado de la sistemo ne prenu multan tempon, ideale ne postulu permanan sinkronigon de membraj datumoj antaŭ ĉiu unuopa voĉdonado. Jen, dumaj ideoj: https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/ls-infrastrukturo/work_pack...
Mi precipe esploris pri maniero voĉdoni per nia CiviCRM (baze, membra datumbazo) sed ĉiuj ĝisnunaj manieroj montriĝis maltaŭgaj, vidu ĉe https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/ls-infrastrukturo/work_pack...
*Ĉu vi povas ian sistemon rekomendi?*
Ideale, prezentu konkretan programon kaj kiel ĝi povas esti kunligita kun CiviCRM aŭ WordPress (en WordPress ni havas aŭtomate ĝisdatigatajn informojn kiuj uzantoj estas membroj de kiuj kategorioj).
Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) https://esperanto.wiki/ Prezidanto
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org