Saluton.

Resumo: Ĉu vi havas ideon kiel *konkrete* starigi longtempan voĉdonan sistemon por VMEO?

Longa versio:
En VMEO ni bezonas voĉdonan sistemon, per kiu povu voĉdoni niaj Plenrajtaj membroj, kaj ideale ankaŭ Estraranoj kaj membroj de la Revizia komisiono. La administrado de la sistemo ne prenu multan tempon, ideale ne postulu permanan sinkronigon de membraj datumoj antaŭ ĉiu unuopa voĉdonado.
Jen, dumaj ideoj: https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/ls-infrastrukturo/work_packages/421/activity

Mi precipe esploris pri maniero voĉdoni per nia CiviCRM (baze, membra datumbazo) sed ĉiuj ĝisnunaj manieroj montriĝis maltaŭgaj, vidu ĉe https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/ls-infrastrukturo/work_packages/127/activity

Ĉu vi povas ian sistemon rekomendi?

Ideale, prezentu konkretan programon kaj kiel ĝi povas esti kunligita kun CiviCRM aŭ WordPress (en WordPress ni havas aŭtomate ĝisdatigatajn informojn kiuj uzantoj estas membroj de kiuj kategorioj).

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto