Dankon Kubof!
Entute 208 dosieroj alŝutitis kadre de la konkurso. Ni devis iomete atendi por videbligi ĉikvanton ĉar kelkaj dosieroj estis forigendaj. Feliĉe 208 supervivis kaj estas tre bona kvanto da fotoj. Multaj el ili pri ankoraŭ ne fotitaj ZEOj.

Mi aparte volas ankaŭ danki al aliaj personoj sen kies helpo VAZ ne povus esti organizita:

El sáb., 1 sept. 2018 a las 14:55, KuboF Hromoslav (<kubof.hromoslav@gmail.com>) escribió:
Saluton karaj!

Hieraŭ finiĝis Aŭgusto 2018, kiu estis tre speciala por Esperanto kaj Libera Scio kaj entute por Esperantio.
Tial permesu al mi ĉi-loke danki kaj gratuli al nia kara amiko kaj aktivulo - Juan Sebastian Quintero Santacruz - pro ĉeforganizado de nia unua fotokonkurso - Vikio amas ZEOjn (VAZ)!

Temas pri delonga revo de Esperantaj Vikimedianoj, kiu datiĝas almenaŭ 5 jarojn en pasintecon. Kaj la revo fine povis realiĝi nur pro aprezinda iniciatemo kaj laŭ gvidado de Juan!

La unuaj rezultoj jam estas videblaj: 157 novaj fotoj pri ZEOj jam estas en Komunejo kaj atendas aldonon al artikoloj en Vikipedioj kaj al memoreroj en Vikiatumoj! La konkurson laŭdis ankaŭ Asaf Bartov, spertulo de la Fondaĵo Vikimedio kaj interesiĝis ankaŭ kelkaj landaj Vikimediaj organizoj! Anoncon de la finaj rezultoj mi tamen lasas al la organizantoj.

ELiSo vivas danke al homoj kiel Juan, por kiuj "sen laboro ne estas oro" ne estas nur Zamenhofa proverbo, sed ankaŭ realeco. Dankon!

KuboF Hromoslav
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso