Pri tradukado / verkado de gravaj artikolo al Esperanta Vikipedio ekzistas
simila projekto inter ELiSo kaj UEA ;)
Ankaŭ tiu projekto ne plene disvolviĝis, sed unuaj paŝoj jam estis faritaj.
Amike
Dňa 5.4.2015 13:56 používateľ "Didier Janot" <didier.janot(a)gmail.com>
napísal:
Ekzisto de artikoloj pri Esperanto en ĉiuj lingvoj
certe tre gravas.
Alia afero utila,
ĉefe se en via lingvo jam ekzistas bonaj artikoloj pri Esperanto,
povas esti :
- serĉi vikepedio-artikolojn en via nacia lingvo sufiĉe popularajn
aŭ kiu traktas temon kiu gravas por Esperanto (artikoloj popularaj ĉe
gravuloj, ĵurnalistoj, instruistoj...)
kaj traduki ilin al Esperanto,
- tiel, ĉefe por artikoloj kiuj ĝis nun ekzistas nur en via lingvo,
homoj kiuj legos tiujn artikolojn konstatos ke la artikolo ankaŭ
ekzistas en Esperanto.
Mi konstatis ke almenaŭ en la franca,
sed verŝajne estas tiel en multaj lingvoj,
multaj artikoloj kiu traktas nacian temon ekzistas nur en unu nacia lingvo.
Inter ili sufiĉas elekti popularajn aŭ gravajn artikolojn.
DJ
2015-04-04 0:30 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Sal.
Mi telefonis kun Piotr Hołda de TEJO, kiu tie laboras pri informado pri
Esperanto per Vikipedioj. La projekto parte estas postsekvaĵo de la
projekto
de Marek Blahuŝ pri tradukado de la artikolo
Esperanto.
Baza ideo estas, ke estos elektita listo da artikoloj, kiuj estos
tradukataj
al naciaj lingvoj. TEJO prizorgos tradukantojn,
ELiSo prizorgos
envikipediigon.
La projekto kaj planoj estas baze priskribitaj en
https://docs.google.com/document/d/1XN3289r97WwClm53Um16r7oMhp9-nh8GXr_P77l…
, vi povas tie komenti kaj aldoni viajn ideojn.
Iom post iom estos planoj
detaligitaj, ekz. nun ne estas certe kie ni stokos kiujn informojn.
Por kunordigado de la projekto estos uzata Trello, interesiĝantoj skribu
al
mi kaj mi prizorgos aldonon.
Amike
KuboF
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
Ti
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso