Sal.

Mi telefonis kun Piotr Hołda de TEJO, kiu tie laboras pri informado pri Esperanto per Vikipedioj. La projekto parte estas postsekvaĵo de la projekto de Marek Blahuŝ pri tradukado de la artikolo Esperanto.

Baza ideo estas, ke estos elektita listo da artikoloj, kiuj estos tradukataj al naciaj lingvoj. TEJO prizorgos tradukantojn, ELiSo prizorgos envikipediigon.

La projekto kaj planoj estas baze priskribitaj en https://docs.google.com/document/d/1XN3289r97WwClm53Um16r7oMhp9-nh8GXr_P77lcZYM/edit , vi povas tie komenti kaj aldoni viajn ideojn. Iom post iom estos planoj detaligitaj, ekz. nun ne estas certe kie ni stokos kiujn informojn.

Por kunordigado de la projekto estos uzata Trello, interesiĝantoj skribu al mi kaj mi prizorgos aldonon.

Amike

KuboF